2011/03/28

NEspA kunveno, raporto pri IHR ktp

1. Estrara kunveno
La estrara kunveno devis okazi la 19an de marto. Ĝi nature ne okazis ĉar tiu etis la tago de Holi, la fama Hindua festivalo. Do mi multe esperis ke hodiaŭ okazos la estraran kunveno. Sed ŝajne neniu estis preta por tio.

Kiam mi atingis en nia oficejo, estis Poshraj, Navin, Navaraj kaj Philip.

Mi gratulis al Philp por la resaniĝo. Li estis malsana dum ĉirkaŭ unu monato ĉi foje. Kaj pro tio ni ne povis vidi lin dum la IHR.

Same kiel ĉiam, ne okazis estrara kunveno ankaŭ hieraŭ (2011-03-26). Jam pasis du jaroj kaj kvar monatoj post la elektiĝo de nova estraro de NEspA. Sed mi neniam povis vidi la estraron kunvenanta. La laborperiodo de tiu ĉi estraro kaj finiĝis antaŭ kvar monatoj (ek de novembro/decembro) sed la estraro eĉ unufoje ne sidis. Kian asocion ni kreskas?

Ni iomete babilis pri diversaj aferoj. Mi montris la vido-kineto "Tamang Heridaĝa Marŝvojo" al ili per mia eta ilo.


2. Revizo al la IHR
Pasis du semajnoj post la IHR (aŭ unu monato psot la komenco de IHR). En la unua sabato post IHR, preskaŭ neniu venis. En la dua sabato psot ĝi estis Holi. Do mi esperis ke venos multaj gravaj homoj de IHR kaj parolos pri ĝi. Sed ankaŭ ne okazis tion hieraŭ.

Post iom da babilo Poshraj foriris, kaj venis Nabinlal, Krishna kaj Indu. Eĉ tiam neniu parolis pri la IHR.

Eble ni revizos ĝin post du jaroj kaj diskutos kiom da mono ni gajnis dum ĉifoja IHR kaj kiom ni planas gajni per ĝi dum nua 10a IHR. Post la pasinta IHR foriris nia kasisto kaj mi ne scias kiu foriris de nia asocio ĉi foje.

Mi ĝojas, le Revuo Esperanto (la aprila numero, p. 94) donis duon-paĝan spacon por mia raporto pri la IHR. Dankon al la redaktoro!

3. Invitletero
La 18an de marto, Franziska skribis ke "la invitleteroj bonorde atingis Kathmandu.". Kaj Bharat respondis la 25an de marto ke "invitleteroj de UEA estas ĉe mi kaj vi rajtas preni se vi volas". Mi fidas lin kaj ne urĝas ĉar li diris ke kelkaj nakoraŭ ne havas pasporton. Sed mi esperis ke li donos al mi la invitleteron hieraŭ. Sed li ne aparis.

4. Raporto de NEspA pri IHR
La 22an de marto venis retmesaĝo de ĝenerala sekretario de NEspA. Li sendis la raporton pri la IHR. La bone skribia raporto diras ke "Partoprenis entute 65 esperantistoj. La partoprenantoj inkluzivis 16 el Francio, 9 el Japanio, 2 el Svedio, 2 el Mongolio, kaj 1 el Danio; ĉiuj aliaj estis nepalanoj." Tio signifas ke 35 nepalanoj partoprenis en ĝi. Tute ne!

Mi atendis ke kelkaj aliaj publike respondos. Tio ne okazis (jam ne venis kutimo de malferma reta diskukto en Nepalo). Do, mi protestis kontraŭ la mensogo jene:
"Kara Bharat,
Saluton. Ĉu ĝi estas nia oficiala raporto? Dankon por la bona raporto.

Ĉio estsa bona sed....
Kial ni devas skribi ke partoprenis 35 nepalanoj en al IHR? Tio tute ne eblas. Vi scias ni okazigas nian Z-tagojn kun 7 aŭ 8 partoprenantoj. Kaj kiel vi povas eĉ kolekti nomojn de 35 homoj. En la listo disdonitaj al eksterlandanoj estis nomoj de 30 nepalanoj. Inter ili, almenaŭ 10 tute ne parolas Esperanton kaj aliaj duono estis salutantoj.

En la piedmarŝado partoprenis 13 nepalanoj (kiuj marŝis tute aŭ parte) kaj ankaŭ en ĝi troviĝis ne-parolantoj. Kaj ne ĉiuj kiuj venis al la malferma kaj ferma tagoj estis esperantistoj.

Kompreneble, la programo estis sukcesa. Ĉiuj estas feliĉaj. Ni bone manĝis dum la fina tago. Sed, denove, kial ni devas mensogi?

Gratulon al ĉiuj. Dankon al vi, al ĉiuj kiuj bone laboris por sukcesigi la programon. Sed, mi denove petas, ni estas tiom kiom ni estas. Kun nur tiuj kiuj parolas nian lingvon, ni estas sufiĉe forta kun nia teamo kaj ni povas bone labori tiel.

Mi scias multaj homoj en nia asocio ne toleras kritikon. Mi ne kritikas tiujn kiuj ne parolas. Ili estas ĉiam tiaj. Mi aplaŭdas ĉion, ĉiujn en ni. Mi nur ne ŝastas kiam ni mensogas."

5. Portraito de Zamenhofo
De multaj jaroj, mi vidas ke portreto de Zamenhofo, kiun mi donacis al NEspA antaŭ 20 jaroj kuŝas je malluma angulo de nia oficejo. Lepismo jam manĝis grandan parton de ĝi kaj ankaŭ vivis tri lepismojn sur ĝi. Estis mia telento tiama, adoro al la kreinto de Esperanto kaj ankaŭ amo al nia asocio, kiam ni ĝin ĵus fondis. Sed mi trovis ke neniu en nia riĉa asocio bezonas mian arton. Do kial mi lasu ĝin en tiu pulvoplena angulo kiel rubaĵo? Mi informis al nia prezidantino kaj prenis ĝin hejmen.

2011/03/23

Bela kanto de gejunuloj de Katmando, Nepalo

Fajro en tendejo de butajan refuĝintoj


Pli ol 1000 dometoj de butanaj refuĝintoj iĝis cindro post la tagmeza fajrego de mardo en la orienta parto de Nepalo. La fajro kaptis dometojn de Pathari/Shanishchare de Morang dkstrikto kaj Goldhap de Jhapa distrikto.

Pli ol 1000 dometoj de butanaj refuĝintoj iĝis cindro post la tagmeza fajrego de mardo en la orienta parto de Nepalo. La fajro kaptis dometojn de Pathari/Shanishchare de Morang dkstrikto kaj Goldhap de Jhapa distrikto.

Je la 7.30 matene atakis fajro en la tendejo de Goldhap, kie loĝas pli ol 4,000 refuĝintoj. Fajro en la Shanischare tendejo de Morang distrikt mem donis malfacilon al 2500 refuĝintoj. La fajro tie atakis je la 2.15 ptm.

Ĉirkaŭ 50 homoj vundiĝis kiam ili forkuris por eskapi la fajron. Iliaj posedaĵoj, vestaĵoj, ujoj, mono ktp bruligis.

En 1990 la barata registaro helpis al butana registaro forpeli nepali-parolantajn butanojn de sia lando. Kaj tiuj butananoj de tiam loĝis en tendejo de refuĝintoj, per helpo de diversaj refuĝintoj.Butano lokas oriente de Nepalo sed restas sxtato de Sikkimo inter Nepalo kaj Bhutano, tamen Barato "montras" sin kiel zorganto de Butano de multaj jaroj.

Ĉirkaŭ duono de ili jam forvojaĝis, dank' al plano de diversaj internaciaj organizaĵoj forpreni ilin al diversaj eŭropaj landoj. Multe el ili estas en nepalaj urboj kiel nomralaj nepalanoj, kaj ili jam "aĉetis" nepalajn civitanecon kontraŭ sub-tabla mono. Kaj ankaŭ kelkaj el ili apartenas al kriminalaj grupoj ĉar la registaro ne havas detalan informon de ili. Iu estis arestita antaŭ ses monatoj kun pafiloj.

Oni suspektas ke eble la refuĝintoj mem ekis la fajron, por tiri atenton de eŭropaj organizaĵoj por vojaĝi tien, aŭ almenaŭ por ricevi pli mlute da subteno.

2011/03/19

Holi, lunego kaj timiga pluvo

Hinduanoj de Nepalo hodiaŭ celebris la festivalon de "Holi". Tiu ĉi festivalo okazos dum la tutluna tago de tiu ĉi monato. De mateno unu ĵetis akvon aŭ koloron al aliaj kaj multe ĝuis ĝin.

Estas tre amuza festivalo, kompreneble. Sed nuntempe ĝi fariĝas ŝanco ataki al knabinoj trapasantaj kun koloro kaj iom pli. Do la policanoj malpermesis knabaĉojn kiuj intencis ĉagreni knabinojn. Ĝis vespere pli ol 200 knaboj estis arestitaj!

En la proksima vilagxo de Harishiddi (Jxala), la nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo prezentis danco-dramon. Homoj rakontas religiajn rakontojn kun masko-dancoj en gxi. Onidire, gxi dauxras de pli ol 2,000 jaroj.

Krome, hodiaŭ la luno aperos plej grande, kaj plej bele in 19 jaroj. Oni nomis ĝin "lunego". Kaj multaj homoj kredas ke ĝi donos al ni malbonan rezulton. Ĉu la tertremo kaj cunamio de Japanio estis la rezulto de "lunego"? Neniu povas diri.

Jes, post la tertremo kaj eksplodo de nukleaj plantoj, oni diris ke pluvo povas esti danĝera. Eĉ BBC diris, do nature homoj kredis. Tre bedaŭrinde, hieraŭ vespere pluvis en Katmando, kaj vi miros ke homoj simple malaperis de stratoj. Timo ja restas en kapoj de homoj.

Ne povis okazi sabata kunveno ĉe NEspA. Kompreneble pro la festivalo. Eble ni havos tempon por diskuti pri la IHR venontan sabaton.

2011/03/13

Kunveno en NEspA

Hieraŭ (2011.03.12)devis esti grava tago por NEspA. Ni sukcesis organizi la 9an Internacian Himalajan Renkontiĝon 2011. Mi esperis ke ĉiuj gravaj homoj de nia asocio venos kaj fanfaros ke ili laboris plej multe por sukcesigi ĝin, kaj kritikos unu la alian ktp ktp. Sed, ŝokinde, esis nur nia ĝenerala sekretario kaj lia nekonata gasto en nia oficejo. Eĉ ne estis nia prezidantino! Mi demandis, ĉu mi estis en la ĝusta loko? Ĉu nia asocio vere organizis la eventon? Kaj, se jes, kial homoj ne venis por doni iliajn opiniojn aŭ kritikojn aŭ simple revizojn pri IHR? Ĉu tiuj kiuj venis dum al senpaga vesperamanĝo de la lasta tago estis nur aktoroj?

En Nepalo ne nur troviĝas “salutantoj” kaj “kiel-vi-fartuloj”, sed ankaŭ “renkontiĝantoj”, kiuj venas nur dum la lasta tago de la renkontiĝo (en la nomlisto disdonitaj al eskterlandanoj estis ĉ 30 homoj). Ĉu vi scias kial?

Poste venis Mukunda kaj Harkha kaj Navaraj. Ili estas voluntuloj dum la IHR. Ili iomete diskutis pri monaj aferoj , kion mi ne komprenis (volis kompreni). Unu aĉetis fornon gasan per la mono de la asocio kaj alia pensis ke li pagis multe.

La ĝenerala sekretario diris ke ĉijare okazis ĥaoso ĉar Poshraj donis informojn pri la fracaj gastoj tre malfrue. Mi respondis ke ĉiu foje tio okazadas sed ne ni ankoraŭ povas funkciigi la asocion travideble kaj demokratie.

Ni iomete diskutis pri la partoprenontoj al UK. Mi donis al nia ĝenerala sekretario la informon kiun sendis Franziska. Tre bedaŭrinde, ni ne povos unuope peti vizon al la dana ambasadorejo ĉar kelkaj interni jam ne havas pasporton.

Mankis estraranoj por diskuti pri aliaj temoj. Narendra ankaŭ estis ekstere kaj okupita. Do, mi lasis la oficejon.

Hodiaŭ dimanĉe vojaĝos Narendra al Francio. Mi deziras al li bonan vojaĝon. Mi multe esperas ke li pli multe varbumos pri Nepalo kaj invitos al pli multe da geamikojn el Francio por la venonta IHR.

2011/03/12

Tertremo kaj cunamio en Japanio


Mortoj pro la forta tertremo eblas esti pli ol 1,000. La tertremo en la nordorienta kaj orienta regionoj de Japanio, kiu okazos la vendredon eble disfaligis 1,800 domojn en Minamisoma, Fukushima Prefekturo. La tertremo estis je la grandeco de 8.8 poentoj.

Policanoj vendrede trovis kadavrojn de 200-300 homoj en Wakabayashi kvartalo de la marbordo de Sendai urbo, parto de Miyagi perfekturo, pro la cunamio kiu sekvis la tertremon.

La japana registaro jam petis al internaicaj organizaĵoj,ekz la UNo, por helpo de savantoj. Pli ol 68 teamoj el 45 landoj jam proponis helpon al Japanio.

La Ministro pri Defenso Toshimi Kitazawa odernis ĝian "Self-Defense Forces" por labori kontraŭ la ŝtata atoma forto. La ŝtato jam deklaris esceptostaton psot la tertremo. Pli ol 3,000 homoj devos lasi iliajn domojn pro la problemo de malvarmiga sistemo en la reaktorigilo de unu el ĝiaj nukleaj plantoj.

La cunami, aliflanke ankaŭ atakis homojn, domojn, boatojn, aŭtomobilojn en Suda Ameriko, Kanado, Alasko kaj la tuta Usono okcidenta bordo.

Mi nur preĝas al la Dio ke la frapo de la tertremo kaj cunamio estu baldaŭ milda kaj plej malmulte da homoj estu efikitaj. Kaj, mi volas scii precipe pri niaj gesamideanoj kiuj loĝas tie. Se iu havas informon, nepre enmetu sub ĝi.

S-ro Hori Jasuo skribis ke ĉiuj japanaj partoprenantoj revenis hejmen. Kaj li mem vidis plej grandan tertremon kiun li spertis. Jen lia mesaĝo: "Se mi revenus hodiau, mi ne povus atingi hejmen. Mi estas bons^anca. Kiam mi estis en la najbara pos^toficejo, mi spertis tiun grandegan tertremon. G^i estis la plej granda, kiun mi jam spertis, kaj la unuan fojon mi sentis min dang^erigita, sed felic^e miaj familianoj estas bonordaj."

2011/03/09

Finis la 9a Internacia Himalaja Renkontiĝo

La fino devas esti. Finis la 9a Internacia Himalaja Renkontiĝo hieraŭ nokte (2011.03.08) kun gaja kantado.

Vespere alvenis gravaj homoj de nepala movado, plej parte estis tiuj kiuj alvenas nur dum tiaj tagoj.

Parolis Peter, Jean-Claude, Altan, Harada, Hori, Mukunda, Maya, Razen, Bharat, Indu kaj aliaj. Fine parolis la ĉefgasto Bairagi Kaila, la adamemiano de la registaro.

Jea-Claude donacis la flagon kun mesaĝo el Bretonia Esperanto-Federacio al NEspA.
Itou donacis mane-pentritaj poemojn kiujn ŝi verkis dum la vojaĝo.

Mi ricevis jaketon de Hori kiel donaco.

Harada Hideki donacis 200 dolarojn al la asocio.

Ni kune manĝis kaj je la fino, homoj kantis kaj dancis en iliaj gepatraj lingvoj.
Jen la nomlisto de partoprenantoj el divesaj landoj.

1.Marie Dechy
2.Michel Dechy
3.Urszula Kwansniewska
4.Michiko Takagi
5.Helene Dubois
6.Dominique Monterrat
7.Alexis Monterrat
8.Catherine Ratton
9.Denise Le Brizault
10.Marie Savary
11.Maria Castillon
12.Christophe Castillon
13.Nicolas Castillon
14.Christian Castillon
15.Altantsetseg Myagmar
16.Jea Luis Le Brizault
17.Darkhanbayar Jamiyankhorloo
18.Hiedeki Harada
19.Tomasz Kwasniewski
20.Peter Wraane
21.Jean Claude Dubois
22.Hori Jasuo
23.Takako Sawa
24.Itou Junko
25.Kikuchi Noriko
26.Takuake Chieko
27.Sugiyama Chieyoko
28.Hasuka Harada
29.Michele Orry
30.Michel Reverdy

Du baratanoj, kiuj venis al Katmando laux la asocio, tute ne aperis en al programo.

















2011/03/08

La geamikoj revenis; okazos internacia vespero hodiaux

La geamikoj veturis el Lumbino malfrue (3.30 ptm) kaj do alvenis al Katmnado tre malfrue, cxirkaux la noktomezo. Do, ili estas tre lacaj.

Hodiaux la anoj ripozos kaj okazos la internacia vespero vespere cxe Manaslu Htelo.

2011/03/05

IHR grupoj estas en Lumbino

Mi hodiaux vespere telefonis al Poshraj kaj li diris al mi ke la grupo estas en Lumbino kaj en holeligxis vespere.

Mi sukcesis babili ankaux kun kelkaj eksterlandanoj kaj ili esprimis felicxon. Morgaux ili vizitos la sanktan templon, kie naskigxis al Budho.

2011/03/04

IHR - Ni marsxis de Dhulikhel al Namobuddha

Ni matene lasis la hotelon kaj ekis al Namobuddha, la budhisma sanktejo.

Ni cxiuj estas lacaj kaj kelkaj interni ankaux havis problemojn en niaj gamboj, piedoj.

Survoje ni acxetis belajn artajxojn fartitajn el kornojn kaj ostojn.

Ni atingis al la sanktejo je 1.45 posttagmeze. Kaj ni mangxis gxoje.

Poste ni vizitis la monahxejon novan kaj luksan. Ni revenis al la hotelo je la 4a psottagmeze.

Mi kaj Narendra revenis hejmen. La aliaj partoprenantoj restis cxe Dhulikhel resort kaj ili veturos al Lumbino morgaux.









ZTQvK_4/TXM2fXbkhFI/AAAAAAAAC2o/jQAk2RGytuw/s320/razen_20110304_IMG_3161.jpg" />



2011/03/03

Ihr - De Nagarkot ni estas en Dhulikhel

Post ne tre longa sed malfacila marsxado ni finfine atingis al Dhulikhel.
Bedauxrinde niaj du japanaj amikinoj perdis vojon kaj ni
maltrankviligxis. Dank' al dio ili poste revenis. Ni cxiuj estas
felicxaj !
Je la fino ni sukcese trapasis tre malfacilan vojon.
Estas agrable en tiu cxi Hotel Himalayan Horizon.















--
Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com

Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com

2011/03/02

IHR - Ni marsxis de Chisopani al Nagarkot

Hodiaux ni marsxis je 22 kilometrojn - de Chisopani al Nagarkot.
Gesroj Harada alvenis per taksio. Nun ni estas en luksa hotelo Niva Niwa Lodge, tre lacaj.

















--
Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com

Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com