2011/02/28

IHR tago 2

Sukcesis hodiauxa parto de la Internacia Himalaja Renkontigxo.

Morgaux (merkrede, 2011.03.01) matene ni ekos por Sunderijal per buso kaj de tie ni piedvagos al Chisapani.

Laux nia plano:
26-a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
27-a de februaro: Matena vizito al Bauddha, Paŝupati Nath, kaj posttagmeza al Patano
28-a de februaro: Vizito al Svajambhu kaj Bhaktapuro
1-a de marto: Piedvojaĝo de Sundarijal al Ĉisapani
2-a de marto: Piedvojaĝo de Ĉisapani al Nagarkot
3-a de marto: Piedvojaĝo de Nagarkot al Dhulikhel
4-a de marto: Piedvojaĝo de Dhulikhel al Namo Buddha kaj ĉirkaŭaĵoj; reveturo al
Katmando

5-a de marto: Veturo al Lumbini kaj tranokto
6-a de marto: Tranokto en Lumbini
7-a de marto: Reveno al Katmando
8-a de marto: Ripozo kaj Internacia Vespero
9-a de marto: Forflugo

Nun estas nokte 11.44. Morgaux matene mi ekos kun gesamideanoj. Plej versxajne, mi klopodos blogi per mia posxtelefono. Axu mi donos etajn staton sur mia facebook (http://www.facebook.com/razeno).

Jen komencis Internacia Himalaja Renkontiĝo en Katmando

Jen, finfine. La internaciaj partoprenantoj al la 9a Internacia Himalaja Renkontiĝo alvenis. Hieraŭ (2011.02.26) de matene ili promenis ĉirkaŭ Swayambhu, Baudha kaj Patan Reĝa Palaco kaj alvenis je la Hotelo Marsjangdi por la interkona vespero.

Estis entute 32 partoprenantoj el Francio, Danio, Svedio, Japanio kaj Mongolio. Nepre estis s-ro Hori kiu de multaj jaroj zorgas pri japanaj partoprenantoj. Kaj, je mia miro ankaŭ venis d-ro Harada el Okajama, Japanio, kiu gastigis min dum mia vojaĝo en Japanio en 2007!

Interese ke inter la partoprenantoj estis kelkaj kiuj jam legis mian libron "Vojaĝo al Muktinath" kaj ili estas feliĉa viziti la landon post legado. Do, mia libro iel inspiris viziti al Nepalo.

Inter nepalanoj estis ankaŭ d-ro Rabindra Raya, la unua kasisto de Nepala Esperanto-Asocio. Sed li ne povis resti tie dum longa tempo.

Hodiaŭ ili promenos ĉirkaŭ Swayambhu kaj Bhaktapur.

Morgaŭ ekoas la piedvagado. Plej verŝajne ankaŭ mi partoprenos en ĝi.

2011/02/27

Koncerto de Sundari Mika

Mi tre ĝojas esti en la gaja koncerto de japana kantistino Sundari Mica en la palaco de Patan hieraŭ nokte (2011.02.26).

Ŝi dancante kantis tre famajn Neppalbhasajn kantojn. Ŝi aperis tre bela en nevaraj vestaĵoj kaj hararanĝo.

Akompanis ŝin tipa muzikgrupo "Kutumba" kiu speciale prezentas tradiciajn muzikaparatojn en modernetaj aranĝoj kaj ja ili prezentas tradiciajn melodiojn.

Detaloj sekvos poste.





===

Alie, matene Bharat sendis informon ke okazos al interkona vespero hodiaŭ ĉe Hotelo Manaslu. kaj poste denove li sendis mesaĝon posttegmeze ke ĝi okazos en Hotelo Marsjangdi la antaŭa hotelo ne estis sufiĉa por ĉiuj. Li ne skribis tamen kiom da eksterlandanoj venis le la lasta momento. NEspA ja estas fama por sangxi programojn subite.

Ŝajne hodiaŭa programo estos tre interesa. Mi atendas

2011/02/23

Koncerto de Sundari kaj IHR

Mi bonvenigas vin al Nepalo.

La 26an de februaro speciala muzika koncerto okazos en la historia palaco de Patan. Inter aliaj, speciale kantos japana knabino "Sudari Mica" nepalajn kantojn. Ĉu vi jam aŭdis pri ŝi? Ŝi estas fama inter amantoj de folkkantoj de Nepalo. Ŝi multe studis tie ĉi por lerni la veran folkanton kaj dancon de Nepalo. Tiel ŝi laboras por diskonigi nepalan kulturon al la mondo.

Bonvolu trovu informojn pri ŝi kaj ŝiaj programoj ktp ĉe :

Kaj ĝuu malgrandan videon pri ŝia kantado ĉe:

La saman tagon, laŭ la progarmo, devas okazi la malfermon (interkonan vesperon) de la okazonta Internacia Himalaja Renkontiĝo (IHR). Por diskuti pri tio, s-ro Philip sendis al mi retmesaĝon al mi hieraŭ matene por la kunveno de hieraŭ vespero. Sed mi ne povis tuj aranĝi tempon kaj mi perdis la okazon aŭskulti pri la preparado. Mi jam ne decidis kien mi iros. Mi tre volas aŭskulti kantadon de Sundari kaj samtempe saluti la gastojn de la IHR. 

Kvankam mi ne ĉeestis en la kunveno, venis al mi informo ke venis gravaj personoj de la asocio. Laŭ la kunveno venos 12 eksterlandaj gastoj por partopreni en la IHR.Ankaŭ iris Anil kaj Navindra el EKKo al tiu kunveno. Bone ke oni deicis okazigi la internacian vesperon dimanĉon.

Kaj, estis decidita ke la asocio ne subtenos nepalanojn. Nepalaj partoprenantoj devas mem aranĝi kaj pagi ĉion. La sekretario iam skribis ke NEspA ĉi foje ne helpos voluntolojn. Do, mi ne scias kio vere okazos. Mi atends oficialan dissendo de informo el la sekretario de NEspA.

Mi scias estos malfacile trovi ferian tagon en mia nova laborejo. Merkredo estas oficiala feriatago. Do, mi planas matene de merkredo iros al Chisapani kaj renkontos ilin kaj kune piedvadados. Narandra diris ke li volas kuniĝi nur ĵaude ĉar ankaŭ li havas familian feron en tiu merkrede.

Iel, mi certe partoprenos en la renkontiĝo ĉi jare!

2011/02/20

Kunveno de NEspA antaux la IHR


Mi iris al al NEspA oficejo hieraux (2011.02.19) kun granda espero ke venos multaj gravaj homoj. Okazos la plej granda evento de du jaron en nia aosico la venontan sabaton.
Estis Philip, Narendra, Bishwa, Navaraj, Hari (oficisto cxe la oficejo de Poshraj) kaj iu nekonata. Bishwa provis instrui Esperanton al Hari.
Mi demandis al al cxeestantoj pri nia renkontigxo kaj neniu havas respondon. Jes, antaux kelkaj tagoj, Bharat ja sendis al ni retleteron  ke ni pensu pri renkontigxo nun. Lau xli, Gxis nun 8 el Japanio,3 el Francio kaj 2 el Barato aligxis.
Mi miras kial tio okazas denove kaj denove antaux la renkontigxo? Cxiam, la evento estas nomata kiel tio de la asocio. Cxiuj laboras por elekti la lokon, arangxi prezon, dissendi la informon ktp. Sed tuj post kiam oni scias ke venos la gastoj el diversaj landoj, mankas iu kiu donas al ni informon. Mi ne vojas ricevi monan parton, sed mi ja rajtas scii kio okazas je preparado, kiuj venas, kiuj volontulos (aux ni dungos iun, kie ni faris antaux du jaroj) kaj kiuj resondecos. Ankaux ne estas gxentila sercxi informojn kiun oni volas kasxi.

De pli ol unu jaro, nia asocio ne havas kasiston (li lasis en novembro 2009 cxar li ne rajtis kontroli monan aferon) kaj venos cxirkaux 6,500 euxroj. Do kiu zorgos tiom multe da mono? Kial oni ne elektis novan kasiston en pasintaj 15 monatoj?

Lasu cxion. Mi nur deziras plenan sukceson de la renkontigxo.

Mi ege deziras partopreni piedmarsxadon cxi jare, sed dependas se mia nova laborejo donas al mi tiom longan ferion.

Kaj, ankaux estas simile pri partopreno al UK. Mi vidis ke 7 personoj jam estas aligxitaj al UK. Bonege, sed, cxu ni vere flugos unuope, aux okazos simile al nia partopreno al Japanio? Mi ne rajtas devigi homojn, sed mi ja deziras ke ni cxiuj petu vizon samtempe kaj flugu samtempe. Cxu tio okazos?

Alie, mi jam ne havas informon kion Bharat kaj Jacob arangxas por kunlogxi en Danio. Mi atendas kaj atendas kaj atendas.

2011/02/14

Feliĉan Tago de Sankta Valentino !

Mi deziras al vi ĉiuj feliĉan Tago de Sankta Valentino! Estu viaj tagoj plena je amo!

Koincidente, hodiaŭ estas 10 jariĝo de mia edziĝo. Oh dio! Tempo pasas tiom flue. Jam pasis dek jaroj. Dank' al dio, al ĉiuj geamikoj, parencoj kiuj helpis ni dum tagoj de malfaciloj. Post multaj jaroj mi aĉetis donacon por mia edzino kaj ankaŭ ŝi donacis al mi. Ĝenerale, mi ne kredas ke esprimo de amo kaj tio tiumomente donis al ni etan miskomprenon. Do, mi renovigis aŭ rejunigis nian edziĝan vivon.

2011/02/09

Tago de Manĵuŝri


Hieraiŭ (2011.02.08) ni celebris la tagon de Manĵuŝri. Laŭ budha legendo, li estis saĝulo kiu venis al Nepalo en tago de hieraŭ el Tibeto kaj medetis apud la lako kie ekzistis hodiaŭa valo de Katmando. Li tovis ke la lago estis farita sur tre sankta loko kaj indas vivi sur ĝi se la akvo fordreniĝas. Li, per lia glavo de konscienco trancis la monton ĉe Ĉovar kaj eldrenigis la akvon de la lago kaj sanktaj homnoj ekvvas en ka valo.

Aliflanke, Hinduanoj celebris la tagon kiel tago de Sarswati, la diino pri edukado. Plejparte, studentoj preĝis al ŝi por sukceso de ekzameno ktp. 

Tiu ĉi tago ankaŭ signalas komenco de printempo kaj do, estas tre bona tago por geedziĝo.


2011/02/05

Kunveno cxe NEspA pri instruado per mono de KAEM

Hodiaŭ (2010.02.05) mi iris al NEspA Oficejo post tri semajnoj. Estis ĉirkaŭ 8 homoj :  Narendra, Bhart, Muknda, Bishwa, Philip, Indu, Parasar kaj aliaj. Estis kelkaj nekonatuloj. Inter ili estis du geknaboj. Oni unue diris ke ili volis lerni Esperanton. Indu demandis al la knabino, ĉu vi volas lerni Esperanton, kaj ŝi diris ne.

Oni longe krokodilis pri divesraj vojaĝoj.

Oni diskutis pri okozonta "Internacia Himalaja Renkontiĝo". Mirinde, neniu jam havas konkretan numeron de partoprenontoj. Post mia vasta komunikado al miaj internaicaj koresondantoj, kelkaj petis min pli da informojn kaj mi donis al ili retadreson de Bahrat. Sed mi ne scias kiom inter ili estas preta partopreni.

Venis du ideoj: Se ni mendas modestan hotelon, ni ne povas gajni monon. Kaj se ni mendas malbonkvalitan hotelon, ni gajnos iomete sed venos kritikoj de la partoprenantoj, nature.
Mi preferis resti silenta ĉi jare ĉar mi scias ke oni ne aŭskultos min.

Antaŭ tri semajnoj, oni diris ke ni unue mem spertu tiun vojon por esti certa ĉu ĉio estas en ordo aŭ ne. Poste oni ne kontaktis min kaj mi ne scias ĉu ili jam vojaĝis aŭ ne.

Devis okazi la jara kunveno en novembro, sed oni eĉ ne babilis pri tio.

Poste, mi staris por lasi la ĉambron kaj venis la temo ĝusta.

Antaŭ la fino, Mukunda proponis ke ni petu monon al KAEM kaj ekinstruu. La saman proponon li jam sendis rete al ni.

Mi demandis:
ĉu ni ne instruis Esperanton ĉar ni ne havis monon?
Ĉu ni vere mankas monon por instrui Esperanton?
Ĉu ni bezonas monon de KAEM por ekinstrui Espernaton?
Ĉu la lernintoj ne venis al la asocio aŭ ne uzas la lingvon ĉar ni mankas monon?
Kial ni devas peti almozon se ni scias ke mankas lernantoj en Nepalo?

Oni ne respondis. Sed poste diris, kial ni ne petu monon se KAEM havas. Eble ni volos instrui Esperanton en aliaj urboj....Ho ve!

Mi ne scias kian raporton nia komisiiano sendas al KAEM pri Nepalo. Sed mi scias ke multaj spertaj esperantistoj pri Azio movado scias ke ni, inter aziaj landoj almenaŭ, estas sufiĉe riĉaj. Do, kia maniere ni povas pruvi ke ni ne havas monon por instrui?

Mi bedaŭras ke anstataŭ disvastigi Esperanton inter nepalanoj, niaj plej karaj, seriozaj kaj spertaj esperantistoj elspezas tempon je planado kiel peti almozon je nomo de Esperanto. Hontinde.