2011/01/17

Negxis en Katmando!

Neĝis en ĉirkaŭaj montetoj de Katmando hieraŭ (2011.1.16). Estis frosta sed multaj homoj vizitis al la montetoj por tuŝi la neĝon. Estas tiom rara por Katmandanoj la neĝo.

Aliflanke, ni devas vivi sen lumo dum 12 horou ĉiutage. Se vi volas vidi kiel homoj vivas antaŭ 300 jaroj, vi devas turismi en Nepalo. Vi vidos kiom grava kandeloj estas por ni eĉ hodiaŭ. Vi iras sur stratoj de nia ĉefurbo kaj vi pensos ke vi vagas en ĝangalo. Jen estas Nepalo. Nur antaŭ du tagoj, nia ĉefministro grandioze ananocis ke 2011 jaro estos nia Turisma Jaro. Amen.


1 comment:

Piotr said...

Al ni polanoj neĝo, en la vintro estas normala.
Ĉiu nacio volas havi multe da turistoj.
ĉiam memoranta amiko Piotr
p.s. Kial amen?