2011/01/02

Mia vojagxo en Pokhara, Dhampus, Lumbino kaj Sauraha


Mi bone vojaĝis en Pokhara kaj Dhampus kun mia familio kaj parencoj.

En Pokhara estis strato-festivalo por celebri la novan jaron. La manĝaĵoj surstrate estis tiom multekosta ke ni sentis sin rabitaj. Onidire, ĉiuj hoteloj tie estis plenaj de turistoj kaj kompreneble, la komercistoj gajnis por la tuta jaro.

La vojo al Dhampus ne estis taŭga por aŭtoj sed ni iel faris ĝin. Pluvetis dum veturo kaj la vespero estis malluma. Sed danke! En mateno sekvonttage la ĉielo estis klara kaj mi bone povis vidi la panoramon de montaro Annapurana kaj la majesta pinto de Maĉhapuĉre. Estis tiom proksime al miaj okuloj ke mi emis brakumi ĝin. Poste mi veturis tra Sjangĵa kaj Palpa. Jam estis la 11a noknte kiam mi antingis al Lumbino.

Lumbino estis ĉiam simila: multe da komerco sed malmulte da religio. Ĉar vivas multege da Hinduanoj en Nepalo, la plej granda sanktejo de budhanoj en la tuta mondo, lamentas. Mi promenis en monaĥejoj, konstruitaj de diversaj landoj: Mjanmaro, Vjetnamio, Ĉinio, Barato, Koreio, Germanio kaj la granda pac-stupao de Japanio.

Ni poste vojaĝis al Sauraha, parto Ĉitaŭn. Mi rajdis sur elefanto kaj vidadis sovaĵajn bestojn en la nacia parko de Ĉitaŭn.

Jen, post freŝiga vojaĝo, mi bonvenigas novan jaron 2011 kun multe da espero por labori por  mia familio, lando kaj nepre, por mia ŝatata lingvo Esperanto.
[en la foto mi staras plej maldekstre]

No comments: