2011/01/06

Mi renkontos vin iel, Iela!

Mi estis vojaĝanta al kelkaj urbetoj de Nepalo dum la nova jaro. Kiam mi alvenis hejmen, atendis min multaj leteroj. Inter ili, unu estis de Sabina, mia kara amikino el Koreio. Ŝi malkovris al mi la veron ke mia kara amikino Iela (Min Jung-jin) forpasis. Ho ve! Ŝi skribis al mi la 30an de decembro ke Iela forpasis je la 28 de decembro per hepata kancero. Ŝi frue forpasis kontraŭ ŝia aĝo,kio estas tre malĝoja.

Mi ege bedaŭras pro perdo de unue el miaj bonaj amikoj el Koreio. Plej verŝajne,  mi hazrde vizitis al la retpaĝo kotopo.com antaux multaj jaroj kaj trovis sxin (anakoraux vivas rebruko "blogo de Iela" en tiu pagxo).   Mi korespondis kun ŝi dum longa tempo kaj poste la rilato maldensiĝis. Mi ne memoras de kiam mi ekkorespondis kun ŝi sed de almenaŭ 13an de novembro 2006, ŝia retadreso iela@unitel.co.kr ne funkciis. Miaj ĉiuj leteroj senditaj al ŝi aŭtomate revenis.

La 9an de aŭgusto 2007, dum la UK en Jokohamo, mi hazarde trovis ŝin. Mi konis ŝin post longa silento kaj mi tre ĝojis ke ŝi konis min. Ho! Mi memoras tiujn belajn tagojn kiam ni havis rendevuon. Estis ja ĝoja memento.

Mi, Iela, Onklo kaj Joel kune iris al proksima restoracio. Iela tiam produktis teon per sovaĝaj floroj kaj la broŝuron pri ĝi redaktis Joel. Do ni ekbabilis kaj mi ĝojis ke ili havis multe da intereson pri Nepalo. Mi klarigis la aferojn tiel kiel mi povis - pri montgrimpistoj, pri religioj, Budhismo, lingvoj kaj kastoj ktp. Mi invitis ilin viziti al Nepalo kaj ili ĝoje akcpetis. Ili manĝis kaj mi mendis nur teon ĉar estis tro frue por mi vespermanĝi.

Ni intersanĝis niajn retadresojn kaj mi vidis ke ŝi donis al mi la saman nefunkcianta adreso.

En mia blogo mi tiel memoris nian hazardan rendevuon : Kun granda surprizo mi renkontiĝis kun Iela, mia iama koresondantino. Mi tute ne povis imagi, la sorto havis  tiel. Mi iomete parolis kun Ombro (la esperantisto el Bhusan) kaj ŝi kaptis min. Mi ne povis kredi miajn okulojn kaj orelojn ke ŝi bone memoras min. Mi tre bedaŭras ke mi kvankam bone komencis la korespondadon, lasis je la mezo. Kaj mi ĝojas ke ŝi memorigis min. Mi certe skribos al ŝi poste.

Por mia eldonota libro "Jen Japanio". Mi dedicis kelkajn vortojn je ŝia nomo: Kun granda surprizo mi renkontiĝis kun Iela, mia iama korespondantino el Koreio. Mi tute ne povis imagi, la sorto havis tiel. Mi parolis kun Ombro (la esperantisto el Bhusan, Koreio) kaj ŝi kaptis min. Mi ne povis kredi miajn okulojn kaj orelojn ke ŝi bone memoris min. Ni kvankam bone komencis la korespondadon, lasis je la mezo. Ŝi iam zorgis pri la grupo Kotopo kaj tio interesis min. Ni parolis kun ŝi kaj ni iris kune manĝi. Etis tro frue por mi vespermanĝi do mi preferis nur trinki kun ili. Nepalo tre interesis ilin. Mi klarigis la aferojn  pri montgrimpistoj, pri religioj, lingvoj kaj kastoj ktp.

Tempo pasis. Dum du semajnoj mi ne povis scii pli pri ŝia forpaso. Tre bedaŭrinde. Mi ŝatus sendi mian kondolencon al ŝia familio sed tio ne eblas ĉar mi ne konas ŝian hejmadreson.Mi volis tuj meti informon sur mia blogo kiel nekrologo sed mi volis plu atendi ĉar mia koro ankoraŭ ne estis preta akcepti ke tio estas vero. La 6an de januaro, skribis persone al s-ro Lee Jung-kee kaj s-ro Onklo  por certigi pri ŝia forpaso sed ambaŭ ne respondis. Strange. Dum nia renkontiĝo, ni fotis sin. Sed nun, estis malfacila memori ĉu ŝi vere estas Iela. Estas nature ofidiga al alia persono se ŝi ne estas Iela. Do, mi unue metis tiu foton en Facebook kaj demandis kiu ŝi estas. Neniu respondis. Onklo post multa peto respondis ke ŝi ne estas Iela. Do, mi estis denove en alia problemo. En mia kapo ŝi estis Iela. Nun, psot tiom longa tempo, mi ne povas doni bildon de ŝi el mia kapo, sed mi kredas ke ŝi ripozas en mia koro kiel unu el mia afabla amikino el Koreio.

Bonvolu transdoni mian mesaĝon al ŝia familio.

1 comment:

소은 said...

Eble sxi bone memoras vin en la cxielo....! Detempo al tempo kompreni koron de homoj estas tre malfacila. amike Sabina