2011/12/31

Kurso en Thamel kaj estrara kunveno de NEspA


Bharat organizis Esperanto-kurson ĉe la oficejo de NEpsA hodiaux (2011-12-31). Estis tiel la oni lernos tri foje - dum sabatoj. Venis tiu informo de Bharat kaj mi metis ĝin en mia Facebook. Tri amikoj montris intereson.

Hieraŭ matene mi iris al Thamel por gratuli lin. Estis 9 lernantoj. Ili ŝajne estis konatuloj de Bharat. Unu el miaj amikoj ankaŭ partoprenis. Plej parte Bharat prelegis pri Esperanto kaj Narendra, Indu kaj mi aldonis. Ne gravas kiel ĝi okazis. Kurso ja estas bona afero. Eble, li volis kontribui al la projekto 125.

Posttagemeze mi iris denove por partopreni en la estrara kunveno. Estis Indu, Narendra, Bharat kaj Hareram. Certe ne sufiĉis por fari oficialan decidon, sed ni iel komencis diskuti.
Estis la temoj:
1. Partopreno de Nepalo en la venonta UK (Hanujo)
2. SAS
3. NEspA kongreso.
4. Invito de Japanio por nepalano

1. Bharat okazigis la kunsidon la lastan tagon de la unua periodo de aliĝado (31a de decembro). Post la letero de Bharat du personoj - Bishwa kaj Himlal - montris intereson, sed ambaŭ ne sciis kiu pagos ilian vojaĝon. Indu diris ke ŝi kaj ŝiaj amikoj volas memzorge partopreni en ĝi. Do, ia diskuto ne plu bezonas.

2. SAS. Restas nur du monatoj. Laŭ Bharat, venos Hori kaj venos ĉirkaŭ sep baratanoj kaj pri aliaj neniu scias. Li volis peti monan helpon de KAEM (mi ne scias por kio). Estas bona ideo kuraĝigi nepalanojn, sed mia opinie, nepalanoj venos nur se oni pagas ilin vojĝon kaj manĝaĵon. Bharat diris ke dum la fina tago de IHR 56 nepalanoj vespermanĝis en la hotelo!!!

3. NEspA kongreso. Mi kredas ke okazos la kongreso post unu monato. Oni ankoraŭ ne renovigis la atestilon registaran.

4. Pri invito de Japanio, denove ĥaoso.

La 22n de decembro, Hori skribis ke "Ni kune invitos unu nepalan delegiton al tiuj du kongresoj."

La 27an de decembro, Bharat skribis ke ni diskutos venontsabate pri "reprezentanto al Japanio". Sed dum la kunveno li diris ke Hori volas rekte inviti lin. Kio estas la dramo? Kaj mi ĵus trovis alian informon kiu vere estas ŝoko por mi. Mia dio!!!

2011/12/30

2011/12/28

Bonvenon Francisco Zilli; kaj IJK en Japanio


Mi estas feliĉa ke mi povis gastigi s-ron Francisco Zilli kaj lian familion. Li estas argentinano sed li laboris en Bruneo kaj venis tien ĉi por ĝui la festivalon kun lia familio. Li havas tre ĉarman familion.

Mi multe esperas ke NEspA okazigos kunvenon kaj invitos aliajn samideanojn. Mi jam skribis pri tio al nia prezidantino kaj ĝenerala sekretario heraixu matene.

Morgaŭ li komencos lian vojaĝon al Pokhara, Chiaun kaj Ihathari. Li estas amiko de Alinka kaj lia familio estis invitita ĉe ŝia hejmo.

Li revenos al Katmando la 3an de decembro. Mi jam skribis al prezidanto, ĝenerala sekretario ke ili organizu kunvenon en Thamelo.

Ĝis nun mi ricevis nur la leteron por kunveno en NEspA domo pri la kongreso, partopreno en japana konmgreso ktp.

=
Mi tre bedaŭras ke IJK-2012 ne okazos en Japanio.... Kial? Mi kredas ke Japanio povas okazigi ĝin.Mi bone memoras kiel japanoj propogandis pri la IJK en Japanio dum la UK en KOpenhago. La lando kiu ĵus antaŭ kelkaj jaroj okazigis la UKon, nun diras ke ĝi ne povas. Kio povas esti la sekreta kialo?

Do? Ĉu en Nepalo? Ne estas malbona elekto, nur se nepalaj samideanoj pretas labori sincere, unuanime. Mi estas ĉiam preta.

2011/12/26

Felicxan kristnaskon!


Vicpresidento de Nepalo Paramanda Jha hiearux diris ke multaj homoj sxangxas sian religion pro malricxeco. Tio estis granda sxoko por multaj modernaj nepalanoj. Li estis parolanta al la kristnaska programo en Pokhara. Imagu, ecx en 21a jarcento, tiel grava persono de nepala registaro kiel vicpresidento opinias ke kresko de kristanoj estas pro mondonaco el eksterlandanoj.

Cxiujare kristanoj Kreskas en Nepalo. Mi ne scias cxu ili ricevas mondonacos post kristanigxo aux ne, sed jes. Mi estas certa ke ili liberigxas el la malbeno de kasto de Hinduismo.  Milionoj da homoj en Nepalo ankourax ne povas vivi kiel aliaj civitanoj cxar ili estas nomitaj malalta laux la kasta sistemo de Hinduismo. Ili ne rajtas vivi apud aliaj homoj, ne rajtas elcxerpi akvon de la sama akfo vonto, ne rajta tusxi akcon de aliaj homoj, ne rajtas iri al la sama lernejo, aux ne rajtas sidi apud aliaj geknaboj en lernejo, ne rajtas iri en temploj….

Jxus antaux kelkaj tagoj, iu el malalta kasto, Manbire Sunar estis kruele mortbatita cxar li hazarde tusxis kuirejon de civitano, t.e. altkasta homo. Kaj  la registaro ankouraux ne decidis kion gxi faru al tiuj vilagxanoj kiuj mortbatis la kompatindan junulon.

Kaj, en tia situacio, la vicpresidento simple fermas okulon la la barbara sistemo de la societo kaj akuzas ke kritanismo venis al Nepalo pro mondonaco de eksterlandanoj.

Antaux 240 jaroj, kiam la regxo Prithvi Narayan Shah akiris la Katmando-Valon, li perforte forpelis kristanajn familiojn el la valo. Cxar li volis fari “veran Hindustanon” en Nepalo.

Mi deziras felicxan kristnaskon al nepalaj kaj ankaux eksterlandaj kristanoj. Kaj mantras mian solidarcon je egaleco inter religioj, komunumoj, lingvoj, koloroj kaj rasoj.

2011/12/22

Junuloj ŝtelas monon el automataj mon-maŝinoj

Ne estas tiel ke nepalanoj estas stultuloj. La edukado ankaŭ ne estas senutilaj. Jen la okukprafaj ekzemploj:

Du junuloj - Sabin Rimal (26) kaj Ritesh Rimal (22) - estis arestitaj merkrede je akuzo ke ili prenis pli ol 80,000 eurojn (Rs 8,000,000) el diversaj aŭtomataj mono-maŝinoj per falsaj Debitkarto. La policanoj ĝis nun trovis pli ol 48,000 eurojn (Rs 4,825,350).

Oni antaŭe eĉ ne povis imagi ke forpreno de mono el bankoj kun modernaj facilecoj estas tiel facilaj. La du junuloj simple faris duplikatitajn de ATM kartojn, ŝetlis PIN numerojn de tiuj ties kartoj kaj forprenis monon, tutsimple.

La monoj estis forprenitaj de 12 kontouzantoj de Nepal Nabil Bank, en Katmando.

Sabin estis laboranta en tiu banko ĉe la departemento de ATM katroj kaj li, antaŭ ol forlaso de la laboro, ŝtelis PIN numerojn de kalkaj katroj kaj li komencis ŝteli monon.

Ili fakte aĉetis tiujn maŝinojn ili uzis el Bankonko kaj, verŝajne, ili laboras kunekun internaciaj trompistoj.

Nu. Katmando ne estas tiom multekosta urbo kaj vivo ne estas tiel malfacila. Laboro ankaŭ ne estas tiom malfacile trovebla. Sed, kelkaj homoj, precipe tiuj, kiuj venas al Katmando el diversaj vilaĝoj kun grandaj revoj, ne volas diligente labori kaj gajni sufiĉe da mono. Ili anstataŭ revas ricevi pluvon da mono kaj por tio ili elektas krimon. Tre bedaŭrinde.

Antaŭ 8 monatoj, unu el la konto-uzantino, Rupa Sharma iris al la banko kun plendo ke ŝia mono estis ŝtelita en grandaj kvantoj sed la oficistoj ne aŭskultis ŝian plendon serioze. Kaj ŝi finfine devis iri al la policejo por plendi.

2011/12/20

Forpaso de Kim Jong Il kaj inundo de Filipinoj

Forpaso de la 69 jara diktatoro de Norda Koreio Kim Jong Il ne multe suprizis min. Tio estas regulo de naturo. Resu li en ĉielo pace. Sed, la amo de popolo al li, tiel kiel ĝi videblis en kelkaj videoj ja surprizis min. Mi kredas ke tio ja donis ŝokon al ĉiuj demokratamantojn de la mondo kiuj kredas ke li estas malŝataga reganto de la krizoplana lando.

Oni povas tamen diri ke tiuj videaĵoj estas nur dramo de burokratoj kiuj estis devigitaj por ploregi antaŭ lia statuego.


Mi legis ke post lia "subita" forpaso, la politiko (kiu estis kvazaŭ lia famila komerco) estas en granda problemo.

Dum lia 17 jara regado, ĉirkaŭ 2 miliono da homoj mortis pro malsato. Kiam ĝiaj najbaroj - Ĉinio kaj Suda Koreio - kreskegis je ekonomia evoluo, ĝi devsi batali kontraŭ malsato kaj malriĉo. Ĝi povis bone singardi kontraŭ ĝiaj malamikoj per nukleaj armiloj sed ne povis singardi kontraŭ gixaj internaj malamikoj de malsato.

Lia 20jara filo Kim Jong Un verŝajne sekvos lin. La politika sistemo ja donos lin la seĝon sed tiu juna knabo, kiu ĵus finis lian studadon ne donos kapablon savi tiun detruitan landon kaj gvidi ĝin al prospero.


Politiko estas politiko. Tamen ĉiuj diktatoroj de la mondo devas memori ke morto destas eventuala regulo de la mondo. Neniu povas regi landon aŭ asocion eterne. Aŭ ili trafas morton aŭ ili ricevas ekmalamon de liaj devigitaj sekvantoj.
=
Aliflanke mortis pli ol 600 homoj en la Filipinoj pro inundo kaj aliaj kastastrofoj. Mi multe deziras ke homoj savu sin de la katastrofoj. Kaj, cetere, deziras ke tiuj geamikoj kiuj lernis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj estu savitaj. Ĉu iu povis komuniki kun ili? Mi neniam ricevis respnoson kiam mi skribis al ili, tre bedaŭrinde.



2011/12/18

Taja ekscxefministro pilgrimis en Lumbini


Eks-ĉefministro Thanksin Sinavatra preskaŭ sekrete vizitis al Nepalo kaj pilgrimis al Lumbini, la naskiĝloko de la Budho.

La taja ambasadoro al Nepalo iris al la flughaveno por akcepti lin. Sed nepalaj registaraj oficistoj eĉ ne sciis pri lia vizito. Ĵurnalistoj trovis lian programon tuj post lia alveno.

Li rekte flugis al Lumbini, loĝis en iu loka hotelo. Kaj matene ni preĝis al la imago de la Patrino de Budho, sidante surgenue.

En Nepalo, multaj politikistoj ofte parolas pri Lumbini. Sed ili ne havas honoron al Lumbini aŭ la Budho. Ili prezidas multajn tiajn organizaĵoj nur ĉar tiel ili povas kolekti donacojn el budhismaj landoj kaj do korupti ĝin. Mi multe esperas ke sincera vizito de la taja ekzĉefministro instruos nepalajn politikistojn. Amen.

2011/12/16

Zamenhoftago en Katmando

Gesamideanoj celebris Zamenhoftagon en Katmanado hhieraux (2011-12-15).

Posttagmeze estis sango-donacado ĉe Janabahal, centra bazaro de Katmando. Ĝin okazigis Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo). Venis 22 homoj por donaci sangon. Tiel maniere la esperantistoj laboris por la sociaj kialoj. Oni kredas ke tiel ili povas sendi mesaĝon de Esperantisto al multaj homoj kiuj atendas helpon. Kaj samtempe ili ankaŭ povis scii ke Esperanto estas lingvo de bonkoraj homoj.

Vespere okazis prelego-programo ĉe Nepala Esperanto Asocio. Venis 12 homoj, inkluzive de "gastoj". Prezentaintino bruligis kandelon antaŭ la portreto de d-ro Zamenhof.

Bharat libere prelegadis pri lia opinio pri D-ro Zamenhof kaj Tibor Sikelj. Poste paroletis ankaŭ Narendra Bhattarai kaj aliaj.La informo pri la decido de UEA pri celebrigado de naskiĝjarcento de Tibor Sikelj, de Bharat kaj Navinlal, malsimilis. Vic Prezidanto Poshraj honoris s-ron Hareram Bista, kiu de komenco de la Nepala Esperanto-Asocio laboris por la movado.




Aldone, S-ro Shree Pokharel el Itahario raportis per Facebook jene:

Orienta Nepala Esperanta Societo (ONES) ankaux festis Decembro 15 la Zamenhofa tago en Itahario kie la prezidanto de Programo estis unu Infana Esperantisto f-ro Abhishek Pokhrel. Nia cxefo malfermis la programo brulante la kandalo antaux la foto de d-ro L.L Zamenhof. F-ino Alinka anonciis la programon kaj diris sperto de 96-a Universala Kongreso kaj sxia Esperanta Movado. 18 esperantistoj partoprenis en la esperanta programo. La programo okazis en Zamenhofa Strato, Esperanta vilagxo. Instruisto s-ro Shree Pokharel prelegis pri Esperanto lingvo kaj Zamenhof kun la Esperanta Movado tutmonde. Inter la partoprenantoj enkondukis kaj prelegis pri ilian sperton kiam ili eklernis Esperanton..... La programo komenciis de 4-a vespere gxis 7-a vespere....... Inter la partoprenantoj ankaux estis unu esperanta journalisto s-ro Ganesh Niraula.


2011/12/14

Feliĉan Zamenhoftagon 2011

[Tiun cxi bildon mi desegins en 1991]

2011/12/13

Lernado en necesejo!

Riĉaj infanoj studas en luksaj lernejoj en urboj en Nepalo. Sed en iu vilaĝo en okcidenta montaro, geinfanoj studas en ncecesejo dum pasintaj du jaroj, raportas ĵurnalo hodiaŭ.

La registaro ricevas bilionojn da rupioj el diversaj internaciaj organizaĵoj por plibonigo de stato de la infanoj, precipe pri iliaj studado. Plej parto de la mono kuŝas en poŝoj de altrangaj oficistoj. Sed tiu lernejo, fondita antaŭ 50 jaroj, neniam ricevis registaran subtenon.

La lernejestro petis helpon por konstrui klasĉambron por la infanoj sed la registaro havis monon por konstrui luksan necesejon (dank' al ia tia kaprica projekto) kaj ili konstruis la necesejon. La bezono de la lernejo estis klasĉambro kaj do, ili devis instrui la infanojn en la necesejo.

[Bv legi novajxon en la angla: http://www.ekantipur.com/the-kathmandu-post/2011/12/12/top-story/dang-school-uses-toilet-as-classroom/229242.html]

2011/12/12

Lokaj estas malbonaj, la registaro diras


Nepalo estas eble la sola lando en la mondo kie la registaro malamas indiĝenajn tekĥnikojn.

La registaro, farita plej parte de la altkastaj Hinduo, opinias ke ĉiuj specoj de alkoholaĵoj, faritaj en vilaĝoj laŭ la indiĝenaj teĥnikoj estas malbonaj. Do, ili tute ne toleras kiam ili aŭdas pri tiaj aferoj kaj sendas policanojn por foĵeti tiel produktita alkoholaĵo. Homoj produktas tion por servi en vilaĝaj trinkejoj aŭ por festi geedziĝceremonion ktp. Sed ili devas kaŝi la trinkaĵon ĉar kiam ajn trovas ĝin loka administracio, la oficistoj sendas policanojn por detrui ĝin.

Unu el la kialoj estas ke nuntempe stariĝas multaj fabrikejoj kie oni produktas tielnomataj "altklasaj" alkoholaĵo kaj ili volas vendi ĝin multkoste.

La policanoj tiel forĵetas laboron de indiĝenaj homoj en vilaĝoj.

2011/12/10

Jomari punhi: la festivalo de rikolto


Hodiaŭ nepalanoj celebras festivalon de rikonto en Nepalo.

Ni, Nevaroj aŭ katmandanoj, nomas ĝin "Jomarhi punhi". Hodiaŭ bakas belan riz-kuon en niaj hejmon. Ĝi nomiĝas "joharmi" kaj ĝi singnifas "kara pano". Ni ĉij tre ŝatas ĝin. Samtempe ni faras pupojn el riz faruno kaj preĝas ilin kiel dioj.Fakte ni ofertas rizon al dio post la rikolto tiel.



Infanoj havas specialan kanton por peti jomarion al najbarojn. Nun, pro moderniĝo kaj enmiksiĝo de enmigrantoj tiu parto de kulturo pli malpi jam elviŝiĝas sed la kanto ja estas bela. Vidu kiel Lumanta kantas tiun ĉi kanton :


Kaj etnoj de Rai, Limbu kaj kelkaj aliaj celebras la saman festivalon je nomo de "Sakela". Ili kunvenas al iu granda placo kaj dancas. Tiuj homoj el tiuj etnoj, kiuj enmigriĝis en Katmando ankaŭ memoris sian kultutron.
Mi havas ankaŭ malbonan novaĵon el Bharato. 

Almenaŭ 62 homoj mortis kiam kaptis hostipalon AMRI en Kolkoto hieraŭ. Estis 160 malsanuloj en tiu hospitalo. La raportistoj diris ke la hospitaloj informis ke 85 estis savitaj kaj neniu scias pri aliaj malsanuloj.

La registaro tre aktive kritikis la hospitalo-aranĝistojn kaj diris ke ĝi tun forprenos la permesilon de tiu hospitalo. 

Nia UEA prezidanto Probal Das Gupta apartenas al tiu urbo.


2011/12/05

Gaja rendevuo kun usona samideano David Gaines


Okazis gaja rendevuo kun usona samideano David Gaines hieraŭ vespere (2011-12-04) ĉe la kafejo de Hotel Raddission. Li venis al Nepalo laŭ la gvidita turisma pakaĝo kun lia edzino kaj gebofratoj.

Estis Poshraj kiu antaŭ informis pri lia vizito kaj ankaŭ mi kontaktis lin persone. Ni bone amikiĝis dum mallonga tempo. Fakte li estas bona leganto de mia blogo. Mi havis ŝancon viziti al liaj retpaĝoj. Poshraj informis pri lia vizito al mi kaj Narendra.

Kiel planite mi iris al la akceptejo de la hotelo je la 6a vespere kaj mi ĝojis vidi lin en la kafejo. Ankaŭ estis Narendra kaj Poshraj. Mi ĝojis ke ankaŭ ĉe estis gravaj esperantistoj Indu kaj Bharatm ne atendite. Narendra estis malkontenta ke la prezidanto ne dissendis informon pri vizito al samidiano al ĝiaj membroj.

Ni babilis longe – de pri hundoj ĝis muziko. Kaj poste ni iris al apuda ĉina restoracio kaj manĝegis, manĝadis. Li rigalis nin per luksa manĝaĵo.

Mi tute ne volias paroli pri la asocio. Sed Narendra diris ke ni devas okazigi la nacian kongreson. Kaj venis la respondo – jam ne revenis Mukunda el Usono do. “Nur rests 10 esperantistoj en Nepalo kaj kiel ni povas okazigi la kongreson kiam la KAEMano ne povas partopreni por prezenti sian raporton?” . Li forgesis ke li okazigis kongreson kiam ne ĉeestis tiama prezidanto. Mi interrompis ke ni ne parolu pri tio tie ĉi kaj ni ĝuu. Sed venis tuja respondo – “Bone ke vi ne skribu ioni ajn.” Mi volis esti silenta. Do, ĉu mi skribu Esperanton aŭ atendu odrenon de la reĝo?



[fotojn mi ricevis de Poshraj]
La ĝenerala sekretario diris ke okazos prelego de David hodiaŭ (lunde) ĉe Thamel. Navaraj hodiaŭ matene sendis informon pri tio al mi, tute al 23 amikoj. Do, mi atendas lian prelegon nun.
=
Okazis prelego de David ĉe la oficejo de NEspA hodiaŭ vespre (2011-12-05). Ni estis ok homoj - Philip, Bhart, Indu, Poshraj, Narendra, Archana, Krishna kaj mi. Li parolis pri Esperanto-movado en Usono, en Vaŝingtono, lia komponado de Espernato-muziko ktp. Poste alvenis Parashar.

Poste ni iris al manĝi nepalan manĝon. Archana kaj Parasar jam lasis nin antaŭ ol manĝado. Ni regalis lin hodiaŭ. Estis certe interesa kunmaĝado kun tiom multe da geamikoj post multaj tagoj, dank' al David.
Jen ligo al lia muzikprezentado: http://www.youtube.com/watch?v=J1rSAfQZNTo

 www.facebook.com/razenoblogasesperante

2011/12/04

Fina ministrino portis akvon en Nepalo

Ministrino de Finlando pri interncia evoluo Heidi Hautala provis porti poton da akvo sur ŝia dorso en iu vilaĝo de Nepalo sabate.

Ŝi venis al Nepalo kun ĉirkaŭ 24 oficistoj el le fina registaro por inspekti la "Makaimro Lift Drinking Water and Sanitation Project " pri akvo kaj sanigo en la vilaĝo 

de Tharpek, en Tanahu distrikto. La fina registaro subtensis Nepalon per 11.9 miliono da rupioj por la projekto. Ŝi promenis ĉirkaŭ 15 minutoj por atingi al la loko.

Ministrino Hautala metis la poton de akvo en bambua korbo kaj provis ĝin porti sur ŝia dorso, per helpo de ŝnura bando, kiel kutime virinoj en tiu vilaĝo faras. Ŝi ne sukcesis porti ĝin kaj lasis ĝin tuj sur la tero.

Kaj ŝi diris,"Tiu ĉi malgranda sperto insturis min kiel malfacilaĵon virinoj de nepalaj vilaĝoj devas travifi por kolekti akvon."

La vilaĝoanoj estis feliĉaj pro la ago de la fina ministro ĉar ili neniam vidis nepalajn politikistojn faratntajn tiel. La ministroj de Nepalo eĉ ne vizitas iliajn vilaĝojn por scii kiel ili vivas.

Pli ol duono de popularo jam ne havas eblecon akiri bonan akvon por trinki en Nepalo.


2011/12/02

Danĝeraj ŝoseoj de Nepalo



Kun kelkaj absurdaj eraroj ĝi estas. Tamen bone farita filmo. Vidu kiel ni Nepalanoj vivas. Tio ne estas aventuro, sed nia ĉiutaga vivo. Mi esperas ke vi ĝuos tiun ĉi filmeton. Mi tiel deziras esperantigi ĝin. Nur mankas al mi teĥnikan eblecon.

2011/12/01

Facebook en Nepalo


En Nepalo troviĝas 1296600 Facebook-uzantoj. Tio estas 4.48 pro cento de la popularo. Inter 213 Fecebook-uzantaj landoj, Nepalo estas 69a lando. Kompreneble, Usono estas la unua (aŭ plejgranda) lando kaj plej malgrnada lando estas Vaticanio kie uzas Fcebook-on nur 20 homoj.

En Nepalo, oni plej vaste uzas Facebookon por babili pri ĝeneralaj kaj personaj aferoj kun geamikoj, trovi malnovajn amikojn kaj trovi nekonatajn homojn kiel amikoj. Ili plej multe ŝercas kaj bondeziras.

Malmulte da homoj uzas Facebook-on por montri politikajn ŝatoj kaj malŝatojn en Nepalo. Ili ankaŭ montras al publiko pri ilia furiozo kontraŭ politikistoj aŭ koruptaj administristoj. Kritiko kontraŭ la politikistoj estas tiom fama ke la registaro anoncis ke nun homoj ne rajtas fari karikaturon aŭ "Photoshop"igi politikistojn aŭ ili estos punitaj.

Nepalo estas multlingva lando. Do, oni povas uzi siajn gepatrajn lingvojn por publiki iliajn opiniojn. Antaŭe, oni ne havis ĝustan lokon eĉ por esprimi ideojn per iliaj gepatraj lingvoj. Ĉar oni ne rajtas uzi gepatrajn lingvojn en publikaj aŭ registaraj aferoj; kaj la registaro neniel subtenas aliajn lingvojn krom la registara. Nun publika diskuto en lokaj lingvoj estas ĉiutaga afero en Nepalo. Tion eĉ la registaro ne povas malpermesi.

Mi ne memoras kiam mi ekuzas Facebookon. sed mi memoras ke mi estis en facebook en 2008 junio. Nun mi havas 871 amikojn en mia ĉiutaga Facebook konto (www.facebook.com/razeno). Mi uzas Nepalbhasha (mia gepatra lingvo), Nepali (registara lingvo), la alngla kaj Esperanton por esprimi la veron, ĝojon, malĝojon, kritikon, bonddeziron kaj informon en Facebook.

Krome mi havas alian konton kiel mi parolas nur Esperanton kaj amikiĝas nur kun samideanoj (www.facebook.com/razeno.esperanto). Tie troviĝas 690 da amikoj. Kaj estas 174 geamikoj kiujn mi amikigis en ambaŭ kontojn. Mi tre ĝojas uzi Esperanton en Facebook. Troviĝas novaj amikoj ĉiutage kaj mi ne nia lacas petante kaj trovante novajn amikiĝpetojn. Ĉiuj samideanoj estas miaj geamikoj.

2011/11/30

Troviĝis viruso de birda gripo en Katmando

La registaraj oficistoj hieraŭ detruis 1,300 kokidojm kaj 200 anasojn en malpura loĝejo ĉe la rivero Manahara post kiam ili certigis ke la kokidoj mortis pro la mondfama mansano por la unua fojo. Tiu viruso facile povas ataki homojn kaj estas preter resaniĝo. Ĉirksu 40 kokidoj mortis en la 10a kaj 11a de novembro ĉe hejmo de loka kontraŭ leĝa loĝanto Chandra Bahadur Tamang pro stranga malsano kaj li iris al la registara ekzamenejo por kuraci liajn birdojn. La registaraj oficistoj de la Departemento de Sano, Diretorejo de Besta Sano kaj Divizio de Birda Gripo komencis eksploradon de tiu malsano. La trovo de malsano estis certigita post kiam la oficistoj sendis la specimenon de la kokido al speciala laboretorio 'Veternary Lab Agency Wave Bridge" de Londono kaj venis respondo kej ĝi ja havis viruson de la birda gripo. En Nepalo la viruso de birda gripo troviĝis por la unua fojo en Jhapa en 2009. Poste ĝin oni vidis ankaŭ en Banke, Kailali, Dang, Rupandehi, Tanahu, Kaski kaj Chitwan. Kvankam, neniu jam mortis pro tiu malsano, lau x la registaraj raportoj. La birda gripo en iuj aziaj landoj estas kauzita de viruso de tipo H5N1, kaj ĝi disvastiĝas inter birdoj kaj malofte inter homoj. Ĝis nun oni ne registris kazon de infektiĝo de homo pro manĝo de kokaĵo au kokovo, sed trovis tiun de rekta infekto de koko al homo.

2011/11/27

Katmando de 1991 : Esperanto-filmo

Mi trovis tre interesan filmon en Esperanto pri Katmando. Tiun faris s-ro Joachim Werden dum lia vizito al Katmando en 1990/91, por instrui Esperanton al ni. La urbo tute malsimilas hodiaux. Sed la pura, silenta kaj romantika urbo allonas nin kaj mi nostalgie gxuis gxin. Ankaux vi povas....

2011/11/26

Blogo-vizitantoj de http://razeno.blogspot.com

Dankon al vi cxiuj vizitantoj!!!!
Razen Manandhar
http://razeno.blogspot.com

2011/11/24

Bonvenon al Nepalo

Bonvenon al Nepalo!

2011/11/23

Venos baldaŭ la Zamenhoftago


Samideanoj,
Ni memoru ke venos baldaŭ la Zamenhoftgo aŭ Ztago aŭ la Esperanto-tago baldaŭ.
Ni celebru ĝin, okazigu festojn, tralegu verkojn de Zamenhof, kantu Esperanto-kanton ktp.

Ni iel memoru lin, kiu donis al ni neforgesinda donaco - la lingvo internacia - por la tuta homoro. Dank' al tio, mi hodiaŭ komunkias kun al tuta mondo, sen baroj de lingvo, raso, religio.

Ni ĝuu!!!

Razen Manandhar
http://razenmanadhar.com.np

2011/11/22

MLTR prezentis en Katmando

La mondfama dana rok-pop mizikrupo Michael Learns to Rock" (MLTR) prezentis ĝian koncerton en Katmando sabate.

"Mi venis al mia lando de ŝonĝo. Mi estas tre feliĉa. Namaste," la kastisto  Jascha Richter diris, je la komenco.

Venis pli ol 6,000 mil da homoj por aŭskulti ilin. Iili prezentis ankaŭ novan kanton "Only Love", "I am" kaj aliaj. . La kanto "Anyway you want" estis ankaŭ filmita en Katmando.

Ili prezentis pli ol 25 kantojn en du horoj.

2011/11/21

Paco proksimiĝas en Nepalo


Ŝajnas ke la problemo de Maoistoj baldaŭ finiĝos. La registaro decidis akcepti 6,500 de la militantoj al la nacia armeo kaj sendi aliajn al hejmo kun granda mona helpo.

Estas 19,500 militantoj en divesaj tendaroj en NEpalo kiuj multe batalis por disfaligi la monrĥion kaj renovigi la landon per komunista ideologio.

Regrupigado de militantoj ĵus komencis en kelkaj distriktoj.
Finfine, post morto de 13,000 da homoj....

2011/11/18

Prelego de Narendra pri Nepalo en Francio



Mi hazarde trovis foton de s-ro Narendra Raj Bhattarai. Li staras kun lia edzino s-ino Rajani Bhattarai dum la prelego pri Nepalo en Francio.



Mi trovis gxin el Ipernitio de Nico Ray:
http://www.ipernity.com/doc/nicoray/10477092


[http://u1.ipernity.com/18/71/19/10477119.af34d8ae.1024.jpg]

Gxis donis al mi kiam mi petis informon pri la prelego de Nepalo en Kopenhaga Esperanto-Klubo.

Mi esperas ke iu klarigos tie cxi pri la okazajxo. Cxu trovigxas artikolo pri lia prelego?

Jen kelke da aliaj fotoj:


2011/11/16

Gratulon al estraroj de NEspA!

Estimataj,
Estraro de Nepala Esperanto-Asocio fariĝas 3 jara hodiaŭ. Laŭ la statuo de la asocio, estraro rajtas teni nur dum du-jaroj sed ĉi tiu estraro senhonte tenis postenon dum unu jaro. Kaj, dum tri jaroj, neniam okazis estrara kunveno kun 13 anoj! Estas la unua foje en la 20jara historio de Nepala Esperanto-Asocio ke estraro vivis dum tri jaroj.

Mi gratulas vi ĉiujn estrarojn ke vi tenis la postenojn dum tiom longa tempo sen protesto. Nuntempe oni eĉ hontas protesti. Vi estas tiom obstinaj....

La jara kongreso de NEspA okazos la 5an de decembro, 2009 kiam partoprenis homoj ( vi diros ke ĉiuj estas esperantistoj). http://razeno.blogspot.com/2009/12/okazis-jara-kunveno-de-nepala-esperanto.html

Okazis kongreso la 16an de nomembro 2008.

Mi prezidis la asocion dum du jaroj, ĝis 2008 Noembro la 16a. Mi ja bedaŭras pri mia prezidado kaj mi eĉ petis pardonon por mia "malsukceso" antaŭenigi la asocion lauix mia plano. Tamen mi ni estas feliĉa ke mi almenaŭ ne devis porti la ĉapelon de makulo.
Bonvolu legi mian sperton pri prezidado:

Kaj, pli bedaŭrinda, en al tuta mondo, ne ekzistas iu organizaĵo aŭ persono kiuj kotrolas pri demokratieco de landaj asocioj. Ke la estraro minacas ke tiuj membroj estos forpelitaj de la asocio kiuj protestas kontraux la maldemokratiaj agadoj de kelkaj homoj, kiuj regas la asocion dum dekjaroj....

--
Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com

2011/11/13

Du koreaj montgrimpantoj forpasis

Du koreaj montgrimpantoj forpasis vendrede kiam ili ekfalis de
deklibo, dum provo grimi monto-Cholatse de Nepalo.

Oficistoj de Korean Alpine Federacio, Lee Ui-jae sabate diris tion,
raportis jxurnaloj. Sed ili ne donis la nomojn.

Ili mortis kiam du montgrimpistoj el Koreio malaperis antaux du
semajnoj kaj ili ankoraux ne estis trovitaj.

--
Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com

2011/11/11

Stranga, interesa kaj rara momento de mia vivo!!!!

Hodiaux estas 2011-11-11 kaj la tempo ankaux estas 11.11 atm.

Kia tago kaj tempo estas tiu cxi? Mi ne vidos tiom da unuoj en taglibro en mia tuta vivo, kaj neniu naniam.

Kiel mi celebri gxin? kiun kiu, pri kio kaj por kio?

Mi sidis en la prelego de Paul Gubbins


Paul Gubbins: Kiel verki por la gazetaro 1/4
Paul Gubbins: Kiel verki por la gazetaro 1/4
http://vimeo.com/31781885
Mi sidis en la prelego de Paul Gubbins, pri artikolo-verkado por gazetoj, dum la UK 2011. Cxu vi vidas min? Mi sidas antauxe, en nigra T-cxemizo pri la UK 2007. Kiuj estas kun mi?
About this video:
"Kiel verki bonan artikolon? Paul Gubbins, ĉefredaktoro de MONATO, enkondukis en tiun arton dum seminarieto en la Kleriga Lundo de la 96-a UK en Kopenhago. (1-a parto)"

2011/11/06

Miloj da turistoj "malliberigitaj" apud Monto Everesto

Ĉirkaŭ 3000 eksterlandanoj atendas senhelpe en malgranda vilaĝo de Lukla, apud Monto Everesto de unu semajno ĉar ne povis okazi flugoj de aviadiloj de tiu regiono pro malbona vetero.



Inter ili, ĉirkaŭ 100 pretis pagi mendon de helikoptero vendrede. Eĉ ili ne povis ricevi tiun luksegan servon ĉar mankis tiaj helikopteroj por ĉiuj. Surke estas la proksima loko kie la helikoptero povis lasi ilin sed eĉ tiu loko ankaŭ suferas pro pluveto kaj nebulo. Centoj da aliaj turistoj preferis piedmarŝi dum kvar tagoj, de Lukla al Jiri (Dolkha) por savi sin.

La eta vilaĝo de Lukla ja estas paradizo por la turistoj, sed la subita amasiĝo de turistoj estis kvazaŭ katastrofo por ili kiuj estis kvazaŭ malliberigitaj. Mankis dormejo, manĝejo kaj akvo por la turistoj. Do estis danĝera plu vivi en tiu vilaĝo, kvankam multaj turistoj ĝojas viziti tien eĉ unufoje dum ilia restado en Nepalo.
Aliflanke, centoj da flugoj estis nuligita el Pokhara, alia turista urbo de Nepalo en tri tagoj pro la manbona vetero. Konstanta nebulo en la ĉielo super la flughaveno kaŭzis grandan ĥaoson inter turistoj kaj ankaxu ĝi donis maltranvilon al turisto-komercistoj de tiu urbo. Ĉirkaŭ 70 aviadiloj flugas apud la flughaveno de Pokhara ĉiutage.
=
Intertempe mi organizis promenadon de ne-profesiaj fotantoj hieraŭ (2011-11-05). 

Mi celas kungi junajn fotantojn kaj gvudi ilin al iu interesa loko ĉirkaŭ la urbo kie ili ĝuos veran tradician, socian kaj kulturan vivon. Tio okazas en ĉiuj unuaj sabatoj. La grupo nomiĝas "sabata fotorafilo". Ni do, post interkonatiĝo iras al tiu loko, libere fotas kaj metas niajn fotojn en iu blogo kaj interdiskutas. Nun estas nur komenco. Do mi esperas ke mi povos kolekti multajn fotantojn en estonteco.

Hieraŭ ni ests sep. Ni iris al spekti la masko-dancoj de Pachali Bhairav. Du eksterlandanoj - usunanino kaj kanadanino - subite aperis, post mia informo en iu diskutgupo. Mi estas tre ĝojas ke mi povis montri al ili tiun parton de Katmando kiun ili neniam vidis. Bonvolu viziti al nia blogo: http://saturdayphotography.blogspot.com

Pro tiu interesa okazaĵo mi ne povis iri al nia asocio. Kaj, neniu atendas min tie. Eble ili sendos al mi invitilon por la jara kongrseo se ĝi iam okzaos. Kaj, mi ĝojus renkonti tiujn "esperantistojn" kiuj aperas nur dum jaraj kongresoj.

2011/11/05

Pachali Bhairav jatra

--
Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com