2010/12/29

9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (2011)

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2011 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de  la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Eserpanton dum la Renkontiĝo.

La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj estas servoj faritaj de nepalaj esperantistoj.

Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en Katmando valo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj, Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj tamangoj, la originaj etnoj de la valo, restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo. Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj vivmanieron  de tiuj homoj.


La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos vojaĝo (plejparte piedmarŝo) al la  regiono je preskaŭ 20 kilometroj nordoriente kaj oriente de Katmando valo. Dum la marŝado vi trapasos plurajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive Ĉisapani, Nagarkot, Dhulikhel kaj Namo Buddha. Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.

La piedvojo inter Sundariĵal  kaj Ĉisapani estas plejparte tra neloĝata arbara parto de Ŝivapuri Nacia Parko. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de diversaj sovaĝaj floroj inkluzive rododendron, la nacian floron de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp kaj diversaj specioj (pli ol 250) de montaraj birdoj. Je la komenco vi povos observi la vivon kaj kulturon de etna popolo, la tamangoj. La tamangoj, oni opinias, devenis de Tibeto, kaj ili estas konataj kiel senafekta kaj honesta popolo. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn lingvon, domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto da ili vivas sur altaj deklivoj sude aŭ okcidente de la riveroj Bhotekoshi kaj Triŝuli. La vivo de tiu montpopolo estas  modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas penega. Ilia religio similas al Bon, la antaŭbudhisma doktrino de Tibeto.

Lumbini estas la naskiĝloko de la Budho. Fama kolono de Ashoka, Majadevi templo, la lago kie la Budho naskiĝis kaj ŝtono indikanta la precizan lokon kie li naskiĝis troviĝas ĉi tie konservitaj. Aliaj famaj najbaraj lokoj estas Kapilavastu, Ramgram kaj Niglihava.
 = = = = = = =
Aliĝilo al
La 9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
(de la 26an de februaro ĝis la 8an de marto 2011)


Familia nomo: S-ro/S-ino……………………
Persona nomo:………………………………
Adreso:
Telefono (kun kodo):
Profesio/fako:
Naskiĝdato:
Vegetarano:     jes/ne
Fumanto:         jes/ne
Mi volas loĝi kun: ………..
(bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)

Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj  presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la IHR komitato.

Bankkonto: Nepal Esperanto Sangh  550-74775-6, savings account, Nepal Bank Limited, New Road, Kathmandu, Nepal.

Subskribo………..
Dato:……………….

Kotizo

La kotizo estas 650 usonaj dolaroj por unu persono.

La menciita kotizo validas por du lita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron (por la tagoj en Katmando), bv aldoni 100 dolarojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn  kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj.  Bv sendi la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio  kaj samtempe pagi la kotizon. Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal . Telefono: 00977-1-6209877. Retadresoj:  pos.subedi@gmail.com, razeno@gmail.com
Bonvolu tra legu kaj se iu volas re sendu .



Laŭtaga programo
26-a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
27-a de februaro: Matena vizito al Bauddha, Paŝupati Nath, kaj posttagmeza al Patano
28-a de februaro: Vizito al Svajambhu kaj Bhaktapuro
1-a de marto:  Piedvojaĝo de Sundarijal al Ĉisapani
2-a de marto:  Piedvojaĝo  de Ĉisapani al Nagarkot
3-a de marto:  Piedvojaĝo  de Nagarkot al Dhulikhel
4-a de marto:  Piedvojaĝo  de Dhulikhel al Namo Buddha kaj ĉirkaŭaĵoj; reveturo al        
         Katmando

5-a de marto: Veturo al Lumbini kaj tranokto
6-a de marto: Tranokto en Lumbini
7-a de marto:  Reveno al Katmando
8-a de marto: Ripozo kaj Internacia Vespero
9-a de marto: Forflugo
[La brosxuro estas kopio de kion Nepala Esperanto-Asocio dissendis]

No comments: