2010/11/09

Ni diskutu pri subtenemo al nepalano partopreni en UK

La 23an de oktrobro, unu afabla amantino de Nepalo skribis al Nepala Esperanto-Asocio (al prezidanto, vic-prezidanto, ĝenerala sekretario) kaj aliaj kelkaj nepalaj gesperantistoj kaj eksterlandanoj, kiuj amas nepalan Esperanto-movadon pri la okazonta UK en Kopenhago. Dankon al sxi.

Jam pasis 18 tago ŝi montris deziron subteni al tri personoj por aliĝi al la UK. Ŝi de multaj jaroj daŭre subtenas nepalanojn por partopreni en UKj. Dank' al ŝiaj subtenoj, multaj jam vojaĝis al diversaj landoj
dum la UK.

Nu. Post tiom da tagoj, nia asocio ankoraŭ ne zorgas pri okazigi kunvenon por diskuti pri tiu grava afero. Devis esti fakte tiel ke ni petu al eksterlandaj helpantoj por subteno por nepalaj partoprenoj.
Sed ni dormas eĉ kiam eksterlandanoj montras helpemon al ni.

Ĉu ne indas diskuti? Mi petas al NEspA ke ĝi okazigu ion specialan por diskuti pri tio kaj anoncu kiu kiam petu por ricevi tiun subtenon. Mi kredas ke multaj nepalaj gesperantistoj volas partopreni en la UK.

Ĝis hodiaŭ. La temo pri vojaĝo al UK estis tre amata temo por nepalanoj. Sed ĉifoje eĉ oni ne diskkutas pri tio.

Ĉu okazos simile kiel pasinta jaro? En 2009, JEI sendis al ni inviton pril Japana Esperanto-Kongreso al NEspA. Venis informo pri tio al mi ankaŭ kaj mi plu sendis ĝin al multaj geamikoj. Sed oni ne diskutis
pri tio kaj neniu membro sciis pri tio. Ĉu iu volas vojaĝi sen subteno de s-ino Reisel? Mi kredas ke kelkaj nepalanoj kapablas vojaĝi sen subtenoj. Bonege, sed ni devas sendi resopndon al ŝi kion ni decidas.

Ĉu ne?

No comments: