2010/11/28

NEspA kunveno, pikniko ĉe Bungamati

Mi ne povis renkonti al s-ro Hans heieraŭ (2010.11.27) ĉar mi ne iris. Venis infomro pri lia vizito al asocio nur vendrede kaj mi jam fiksis mian programon por la sabato.
Mi estis informita ke estis Poshraj, Narendra, Parasar, Bishwa, Poshraj, Mukunda C kaj Barat. Barat sukcesis kolekti iom da mono por la lernejo en lia vilaĝo.
Merkrede vi vizitis al la hotelo por renkonti kun Hans sed li ne estis tie ĉar li estis ekster kun iu. Ŝajnas ke okazos jara kongreso de NEspA nur post 5 monatoj.

Post alveno de petoj, Barat fiksos kriterion por ricevi subtenon por aliĝi al UK! Ja stranga regulo en Nepalo.

Mi ja havis tre agrablan tempon de piknikado kun familianoj ĉe la vilaĝo de Bungamati.

2010/11/19

Mi vojaĝis al Bara kaj Parsa distriktoj.

Mi vojaĝis al suda parto de Nepalo, en Bara kaj Parsa distriktoj de 2010.11.9 ĝis 2010.11.11. Estis iom labora kaj iom ripoza vojaĝo. Mi devis fari raporton pri kelkaj neregistaraj kaj registaraj projektoj. Temis pri subtenitaj progrmoj por infanoj.



Estis tre varme, kompare al Katmando.





Mi loĝis ĉe Hotel Makalu. Bela en la urbo, multekosteta, sed ne tiel pura kiel ĝi kostis.


Estis egale malpura urbo. Ankaŭ homoj.

Estis la tempo preprari sin por venonta festivalo de sudanoj "Chhath". Do, mi ĝuis la lokan bazaron kaj aĉetumadon de lokaj homoj.

Interese, ĝi estis proksime al Nepalo-Barato bordo sed pli facile troviĝis ĉinaj varoj.

Mi iris ankaŭ tra la bordo en la bazaro Raksaŭ. Esas precia bazaro por nepalanoj aĉeti baratajn varojn.

Mi volus montri al ĝeneralan vivon per kelkaj miaj fotoj.




2010/11/14

Diskuto pri UK-partoprenonto ĉe NEspA

Estis interese hieraŭ (2010.11.13)ĉe Thamel. Venis ĉirkaŭ 9 homoj! Estis Nabin, Nabil Lal, Parasar, Navaraj, Narendra, Bharat, Poshraj kaj ne konata viro. Ankaŭ estis Wolfgang kaj Tanka.

Du semajnoj post la letero de tiu helpanto venis, la gxenerala sekretario invitis nin al la kunveno antaux unu tago de diskuto. Komprenite. La temo pri subteno al vojaĝo al Kompenhago estis grava.

Mi iom malfrue iris. La sekretario diris ke oni skribu al li por peti subtenon de tiu helpentino. Mi volas vojaĝi al Kopenhago ĉi foje. Mi petos.

2010/11/09

Ni diskutu pri subtenemo al nepalano partopreni en UK

La 23an de oktrobro, unu afabla amantino de Nepalo skribis al Nepala Esperanto-Asocio (al prezidanto, vic-prezidanto, ĝenerala sekretario) kaj aliaj kelkaj nepalaj gesperantistoj kaj eksterlandanoj, kiuj amas nepalan Esperanto-movadon pri la okazonta UK en Kopenhago. Dankon al sxi.

Jam pasis 18 tago ŝi montris deziron subteni al tri personoj por aliĝi al la UK. Ŝi de multaj jaroj daŭre subtenas nepalanojn por partopreni en UKj. Dank' al ŝiaj subtenoj, multaj jam vojaĝis al diversaj landoj
dum la UK.

Nu. Post tiom da tagoj, nia asocio ankoraŭ ne zorgas pri okazigi kunvenon por diskuti pri tiu grava afero. Devis esti fakte tiel ke ni petu al eksterlandaj helpantoj por subteno por nepalaj partoprenoj.
Sed ni dormas eĉ kiam eksterlandanoj montras helpemon al ni.

Ĉu ne indas diskuti? Mi petas al NEspA ke ĝi okazigu ion specialan por diskuti pri tio kaj anoncu kiu kiam petu por ricevi tiun subtenon. Mi kredas ke multaj nepalaj gesperantistoj volas partopreni en la UK.

Ĝis hodiaŭ. La temo pri vojaĝo al UK estis tre amata temo por nepalanoj. Sed ĉifoje eĉ oni ne diskkutas pri tio.

Ĉu okazos simile kiel pasinta jaro? En 2009, JEI sendis al ni inviton pril Japana Esperanto-Kongreso al NEspA. Venis informo pri tio al mi ankaŭ kaj mi plu sendis ĝin al multaj geamikoj. Sed oni ne diskutis
pri tio kaj neniu membro sciis pri tio. Ĉu iu volas vojaĝi sen subteno de s-ino Reisel? Mi kredas ke kelkaj nepalanoj kapablas vojaĝi sen subtenoj. Bonege, sed ni devas sendi resopndon al ŝi kion ni decidas.

Ĉu ne?

2010/11/07

Feliĉan novan jaron 1131

Hodiaŭ estas la unua tago de Nova Jaro laux nepala kalendaro. Ĉiam venas nova jaro kun multaj novaj revoj, esperoj, decidoj, promesoj. Tagoj post tagoj, la sama jaro malnoviĝas kaj malproksimiĝas niaj promesoj por la nova jaro.

Ni cenelbris la novan jaron 1131 laŭ la nepala kalendaro. Iu nepalano komencis tiun kalendaron post kiam li akiris trezoron kaj liberigis homojn el sklaviĝo. Do, memorida tago. De tiam, ĉiuj reĝoj, popolo uzis ĝin por historiaj dokumentoj ktp. Post "unuiĝo" de Nepalo, la atakantoj ne volis uzi ĝin (ili nur voils ĝui la artan kaj arĥitekturan blecon) de Katmando kaj eble antaŭ 90 jaroj, tiama reganto diris ke la registaro ne plu uzos nepalan kalendaron sed la baratan (tiu estis la period kiam la regantoj ĉiel volis feliĉigi la regantojn de Barato). Ĝis hodiau, la regantoj ne volas akcepti ĝin keg xi esta vera heredaĵo de Nepalo.
Krom tio, preskaŭ ĉiujare okazas politica atako al la kulturo de nepalannoj. La regantaj altkastanoj ne nion faras hodiaŭ sed estas la plej granda festival de la jaro. Do, la altkastanoj tiel aranĝas la lunan kalendaro ke hodiaŭa data malaperas!! Do, la kulturamantaj nevaroj ne povas decidi kiam ĝin celebri kaj do kreiĝas konfuzo granda. Ne nur unu aŭ du foje, sed txi okazadas preskaŭ ĉiujare. Tio restos, laŭ mi, ĝis kiam enmigrantoj daŭre regas nian belan Katmando-Valon.

En la sama tago, ni ankaŭ preĝis al nia korpo. Ni kredas ke la dio vivas en nia korpo. Do, li nur povas doni al ni eblecon movi, pensi, labori kaj ĝui la vivon. Ni kredas ke nia korpo estas la plej granda, ebla kaj inteligenta estaĵo en la mondo.

Lasu ilin, hodiaŭ estas la plej granda kultura evento de Nepalo. Pli ol eble 30,000 homoj, plej multe en kulturaj vestaĵoj, venis al la centra plaĉo (historia reĝa palace) kaj kantis, dancis kaj ludis tradiciajn muzikilojn por intersanĝi kaj disdoni mesaĝojn de bondeziroj.  Bonvolu rigardi la fotojn belajn. Venis nepala ĉefministro Madhav Kumar Nepal por saluti nin.



Mi memoris pri Wolfgang. Li estas en Katmando sed li ne povis ĝui la festivalon ĉar lia zorganto ne volis ke li ĝuu la festvalon. Kompreneble, li gastiĝis al tiu homo, kiu ne apartenas al al veraj katmandanoj.
Mi de mia koro deziras feliĉan novan jaron 1131 al ĉiuj miaj legantoj.