2010/10/28

Naskiĝdatreveno de Lumanta

Okazis dua naskiĝdatreveno de mia filino Lumanta hieraŭ (2010-10-17).
En nia kulturo, la naskiĝdatreveno de dua jaro por infanoj havas grandan signifon.  Eni tiu tago, la infano ricevas girlando de 12 rizo-kukoj, kiu nomiĝas "Jomari". Eble, tio estas la plej ŝatata manĝaĵo  kaj oni volas feliĉigi la infanon per la plej bongusta manĝaĵo li aŭ ŝi deziras. Kontraŭe, ni ne celebras unuan naskiĝdatrevenon, eble en tiuj jaroj, kreski infanon dum du jaroj estas malfacilaj kaj tiuj kiuj vivis dum du jaroj estis kiel venkintoj.
Kutime, ni celebras naskiĝdatrevenon per preĝado al naŭ planedoj. Ni kredas ke tiuj planedoj foras havas ion al nia vivo kaj ni volas ke tiuj planedo estu feliĉaj dum tuta jaro. Ni ne povas flugi al la planedoj sed ni povas imagi ke tiuj naŭ planedoj estas tiel malsimilaj sed egale bezonataj kiel naŭ specoj de grajnoj. Do, ni aranĝas la grajnojn en naŭ malgrandaj pladoj kaj preĝas ĝin, kaj poste lasas ĝin apud iu templo.
Poste ni donacas boligitan ovon, sekigitan fiŝon kaj alkoholaĵon. Interese, ni donas rajton al du jara filino drinki. Kaj daŭras dum tuta vivo. Ni havas specialan manieron kiel doni, kiel akcpetis kaj kiel lasi la donintojn aldoni gutojn de alkoholaĵon trifoje. Tian donacon ni nomnas "Sagan". Kaj ĝi estas donaco de feliĉo kaj bonaŭguro. Tio okazas dum ĉiuj ĉefaj eventoj, dum geedziĝo, dum naskiĝdatreveno, antaŭ la vojaĝo kaj eĉ post vi saviĝas en akcidentoj.
Ni havas kutimon donaci vestaĵojn dum naskiĝtagoj. Ni donacis al nia filino nacian vestaĵon. Sed tio ne apartenas al nia gento sed al tiuj kiuj vivas en la Himalajo, la Ŝerpoj. Mi kredas ke tiel mi kontribuas al inter-nacia harmonio en Nepalo. Ekzistas multaj nacioj en Nepalo sed nur malmulte da homoj akceptas naciajn kulturojn de aliaj gentoj.
Mi invitis al ĉirkaŭ 30 parencojn kaj geamikojn por vespermanĝo. Inter aliuloj, mi invitis ankaŭ al Wolfgang, la dano kiu nun tempe vivas en Nepalo. Sed li ataŭtagmeze telefonis kaj petis pardonon ke li en venos ĉar li havs komercan redevuon.
Bone. Mi ĝojas ke ĉiuj venis kaj gratulins nin kaj benis nian amatan filinon. Tranĉi kukon ne estas nia kutimo. Sed dank' al televido kaj komerco, ni ne povas rezisti ĝin, almenaŭ por infanaj aferoj. Ili tre ŝatas fari kion ili vidas en televidoj. Tamen mi tute ne ŝatas esktingi kandelon. Tio estas malbonaŭgura laŭ nia kutimo, kio signifas fino de vivo.
Estis longa batalo en mia familio doni Esperanto-nomon al mia filino "Lumanta". Kaj nun, mi kredas ke, ĉiuj akceptis ĝin. Klarigoj pri tiu 'stranga'nomo ja daŭros.

[Vi povas vidi pli da fotoj cxe mia konto en facebook: www.facebook/razeno]

2 comments:

Anonymous said...

Ege,ege interesa!! Bonvolu pli rakonti pri viaj kutimoj!Salutojn-Barbara

Blanka Meduzo said...

Mi gratulas kaj gxojas vian filinan naskigxtagon, el Japanio.