2010/10/30

Ganga Malla venis al NEspA Oficejo

Ganga Malla venis al NEspA Oficejo hodiaŭ (2010.10.30 sabate), tute mirinde. Ŝi estis unu el gelernantinoj de Joachim kaj fondinto de Nepala Esperanto-Asocio en 1990. Mi tre ĝojis vin post multaj jaroj.

Ŝi nun loĝas en Kanado kaj venis al Nepalo por celebri la festivalon kun ŝiaj familianoj. Mi ne povis kredi miajn orelojn kiam ŝi telefonvokis min. Mi tuj invitis ŝin al nia asocio. Ŝi ne povis promesi ĉar ŝi devis esti en multaj lokoj en mallonga periodo. Mi do ne pensis pri ŝi.

Jes, mi ja invitis al Wolfgang por hodiaŭa kunveno. Mi esperis ke li estos tie ĉar mi ankaŭ malfruiĝis. Estis Poshraj sole. Ni iomete babilis pri la diferenco de la movado en Eŭropo kaj en Nepalo. Mi intertempe telefonis al Wolfgang kaj li diris ke li ne venos ĉar li telefonis al la sekretario kaj li diris ke neniu venos al la asocio.  Poste venis la sekretario mem. Li diris ke li rekte venis el lia vilaĝo.

Kaj, jen. Ganga venis kun la sama rideto. Ŝi ne multe sanĝiĝis en pasintaj ses jaroj. Ŝi iam venis al Nepalo kaj partoprenis en la jara kunsido de nia asocio en Manshanti Resort, antaŭ ol okazo de la Azia Kongreso en 2005. 

Ŝi demandis pri progresoj de asocio. Ŝi memoris ke ni iam havis 1,400,000 rupiojn kaj ni diris ke ni almenaŭ aĉetis grundon kaj nia movado tiel ne malbone iros. Ŝi estis feliĉa ke nun ni havas luksan ĉambron, komputilon, grundon. Estis malfacila por ŝi trovi telefonnumeron de ni. Ŝi demandis pri multaj malnovaj amikoj, kiuj aŭ malaperis el la movada etoso aŭ lasis la landon. Ŝi gratulis nin pro daŭra okazigo de IHRoj kaj partopreno en UKoj.Ŝi ankaŭ rakontis pri ŝia sperto kun kanadaj geesperantistoj. 

Poste venis Krishna, unu el la komencantoj.

Ŝi lasis la ĉambron post fotado. Dankon al ŝi ke ŝi memoras nian asocio eĉ post tiom multaj jaroj. Kaj estis la fino de nia multe-atendata kunveno. Ni renkontiĝos denove nur post la festivalo.

No comments: