2010/10/14

Festivalo de Shikali

Okazis tre interesa festivalo de "Shikali" ĉe la vilaĝo de Khokna hieraŭ (2010.10.13). La maljuna kamparanoj vestis sin kiel diinoj kaj dancis kontraŭ tradicia muziko en la vilaĝo. De pli ol 500 jaroj ĝi daŭras. Nepalo ja estas plena je tiaj riĉaj kulturaj eventoj. Estas unu el la plej bonaj tagoj esti en Nepalo por esterlandanoj.

Sed multaj nepalanoj, eĉ tiuj enmigrantoj al Katmando, ne scias pri tio. Bedaŭrinde, en Nepalo jam ne venis tiu kulturo kiam ano de unu etno, kasto ne volas ĝui festivalon de alia etno aŭ kasto.

Denove venis en mia kapo la ideo ke mi verku grandan libron pri kulturo de Katmando. Ne, nun mi volas eldoni la libron pri mia vojaĝo al Japanio. La titolo estu "Jen Japanio". Ĉu tio plaĉas al vi?

No comments: