2010/08/28



Okazis tre interese en sabato (2010.08.28). Matene mi iris al Elena, Walter kaj Ganesh por inviti ilin al mia hejmo. Ni kune venis al nia hejmo.

Ni disukutis pri multaj aferoj - pri gastigado, pri infankreskado, pri eduko-sistemo, pri lingvoj, pri racismo, pri Esperanto-movado ktp.

Ganesh ĝoje ludis kun miaj infanoj. Li estas inteligenta kaj ludema knabo.

Poste ni kune manĝis nepalan kutiman manĝaĵon. Estis la unua foje ili manĝis nepalan manĝaĵon, tamen ili ĝuis la guston. Danke.

Elena invitis nin por kunmanĝi italan manĝaĵon en ŝia najbara retoracio. Tio donis al ni plezuron.

Kune ni iris al Nepala Espernto-Asocio. Estis Philip, Bharat, Narendra, Poshraj, Indu kaj Nabinlal. Elena kaj Walter rakontis pri iliaj profesioj. Elena estas instruisto de Katolika kristanismo kaj Walter estas oficisto ĉe banko.

Ili ankaŭ pri ilia plano adopti infanon Ganesh. Ili decidis tion ĉar ili jam multe aŭdis pri Nepalo kaj enamiĝis kun Nepalo.

Oni diskutis pri ebleco vespermanĝi kun ili. Sed venis diversaj opinioj: Unu persono havas temon en iu tago kaj alia persono ne havas tempon en tiu tago. Do, ni ne povis decidi.

No comments: