2010/08/07

Mi memoras mian vojagxon al Hirisxima

Jes. Estas la tago por memori kiel la la homaro estis detruita de atombombo en Hirosxima. Mi memoras mian vizition al tiu loko antaux du jaroj. Jen mi metas mian blogon, kiun mi skribis tuj post mi vizitis la Paco-parkon, el hejmo de gesroj Oshioka.

" Mi felicxe alvenis en Hirosximo, unu el miaj gravaj celoj en Japanio. Mia sorto aux dank' al plano de s-ro Oshioka, mi rekte povis iri al tiu mondfama Paco Parko kaj tusxi la muron de la atombomb-atakita konstruajxo. 

Mi poste iris al la Paca muzeo, kie kun helpo de auxdilo-gvidilo, vidis kaj komprenis kiel kruele oni atakis al homaro per helpo de scienca fidonaco. Mi jam legis multe pri la atako, gxia viktimo kaj gxiaj rezultoj sed mi sentis ke miaj okuloj malfermigxis kiam mi vidis la partojn de la vestajxoj, subterigitan tri-ciklon, sxtopitan horlogxon, kaj detruitan statuon de la Budho mem. Tre bedauxrinde, la budho, kiu donis solvon de paco al la mondo forgesis doni la samon la kelkaj homoj...

La rakonto de Sodako kaj paperaj gruoj turnis min vere emocia. Mi vidis ke kelke da virinoj havis malsekaj okukloj. Kial ne? Por mi ili estis rakontojn kaj por ili, gxi estis vera vivo. Kaj mi ne scis cxu miaj okuloj ankaux ekrespondis al la bildoj kaj enhavoj.
Poste ni trovis S-ro Popov el Bulgario kaj kune rerisis al bela Esperanto-centro de ges-roj Osioka. Nepre, la vespermangxo estis bongusta!"



2 comments:

Blanka Meduzo said...

Saluton, kaj dankon pro via gxustatempa rememoro.

Mi deziras, ke plej frue homaro devas apartenigi nuklean armilon al nur muzeo pri historio.

Razeno said...

Kara,
Prave.
Mi deziras al vi pacon kaj sanon kaj felicxon.
Razeno