2010/08/22

Ĉu ĝi estas estrara kunveno?




Hieraŭ (2010.08.21) estis tago de estrara kunveno ĉe oficejo de Nepala Esperanto-Asocio. Estis Indu, Bharat, Narendra kaj Parasar el 11 memroj de la estraro. Mi kaj Philip ne estas estraranoj.

Narendra rakontis kiel li devis suferi pro fripona luanto de ĉambroj en lia hejmo.

Oni fakte bezonas almenaŭ kvin personojn por decidi ion sed ili povis okazigi ĝin. Mi ne scias ĉu ĝin oni nomi estrara kunveno aŭ ne.

Bharat diris ke li jam sendis la broŝuron pri la venonta Internacia Himalaja Renkontiĝo kaj petis nin dissendi ĝin ĉar ni ne eldonos ĝin surpapere.

Li ankaŭ informis ke Mukunda nun volis sanĝi la broŝuron kaj aldoni programon de faka kunsido en ĝi. Mi sugestis ke estos denove ĥaoso se ni sanĝas la programeron.

Li ankaŭ diris ke Nepala Turisma Oficejo deziris subteni nin pagante dusono de la printo-kosto. Kion ni faros se ni jam decidis ne eldoni ĝin?

Estus bonega se ni pregitis ĝin antaŭ du semajnoj, antaŭ la forflugo de Poshraj al Pluzek por partopreni en internacia Esperato Renkontiĝo.

Li informis ke malsaniĝis esperantisto nomata Cholnath kaj proponis ke Nepala Asocio devas mone subteni lin. Narendra diris ke ni ne povas subteni iun ajn per mono. Kaj ni ne scias ĉu li bezonas monon aŭ ne.

Mi sugestis ke ni ne faru tiel ke poste ĉiuj esperantistoj volas monan helpon en estonteco. Mi memoras nia asocio iam mone helpis al Punya Prasad kiu neniam poste venis al la ascio kaj Bharat diras ke li instruas esepranton al infanoj.

Cholnath neniam venis al la asocio en pasintaj kelkaj jaroj kaj mi aŭdis de Bharat ke li instruis Espearnton en en vilaĝo. Mi neniam parolis kun li en Esperanto.

Ni deziras fruan resaniĝon.

Philip legis leteron de Hareram. Li iam estis nia estraro kaj li vojĝis al Libijo por labori. Li diris ke laboro estas malfacila kaj li devas ĉiutage manĝi la saman aĵon. Ne estas tiel ke mankas laboro en Nepalo, sed multaj homoj volas vojaĝi al eksterlandoj por gajni multe da mono.

No comments: