2010/07/28

2010/07/23

Inundo donas suferon al miloj da familoj


Post multe atendita Musono, la pluvo tiom multigxis en suda parto de Nepalo, ke miloj da familioj nuntempe surefas cxar iliaj vilagxoj nun estas en lagoj. Multaj homoj ne povis reiri al iliaj hejmoj kaj iliaj posedajxoj simple akvigxis. La registaro jam ne donis suficxe da materialon al ili.

Kaj, hontinde, la politikistoj gxuas la ludon por igxi cxefministro de pli ol du semajnoj.......

2010/07/17

Nepala partoprenanto de IJK de Hungario?

Mi iris al nia Nepala Esperanto-Asocio hodiaŭ post du semajnoj. Mi estis iom okupita pro mia hejmo-taskoj kaj mi sciis ke ne okazos iom grava dume. Mi esperis ke io okazos hodiaŭ ĉar hodiaŭ estis la tago de estrara kunveno.

Estis Philip, Poshraj kaj Bharat kiam mi eniris. Bharat telefonis al Narendra kaj li resopndis ke li estis malsana.

Ni diskutis iomete pri la aperonta bulteno "Templo". Mi surprizis kiam Philip diris ke Parasar verkis artikolon en la nepali lingvo por ĝi kaj li tradukis ĝin en Esperanto; sed li diris ke li ne donos lian nomon. Mi forte protestis kaj diris ke laboro de tradukanto estas grava kaj ili meritas nomon. Mi informis pri la libro kiun mi tradukas, el la nevara al la angla pri malnova Katmando.

Bonsanĉe Bharat jam vidis la foton de d-ro Keshav Ram en mia blogo kaj li diris ke ĝi havas mian nomon sur ĝi. Do, mi diris ke mi volonte sendos al li alian foton de la doktoro.

Mi trovis libron de Hori kaj legetis lian artikolon pri lia familio. Interese, ankaŭ en Japanio patrinoj devas zorgi ke filoj ne trovas edzinon en iliaj junecoj. Sed, kiel en Nepalo, eble japanaj patrinoj ne rajtas serĉi bofilinon.

Nia ĝenerala sekretario montris al mi interesan artikolon de Mukunda Pathik en la japana revuo "La Orienta Revuo". En ĝi li rakontis pri iu junulo Ram kiu lernis Esepranton kaj poste serĉis subtenon de Nepala Esperanto-Asocio por vojaĝi al Hungario, por partopreni en TEJO Kogreso. La asocio subtenis lin kaj li vojaĝis. Interese, li vojaĝis al Germanio. Iu atendis lin en la germana flughaveno kun Esperanto-flago. Tute strange. Neniu inter hodiaŭaj ĉeestantoj sciis pri tiu afero. En mia kapo venis kelkaj demandoj:
1. Kiu estas Ram?
2. Kiam li lernis Espernton? de kiu?
3. Kian subtenon Nepala Esperanto-Asocio donis al li? Ĉu estraro decidis pri tio?
3. En kiu jaro li vojaĝis? Okazis IJK en Hungario en 1999 (Veszeprem) kaj en 2008 (Szombathely). Sed mi ne memoras ke nia asocio malferme subtenis iun por vojaĝo al IJK dum tiuj jaroj. Interese, en novembro de 2008, mi prezidis nian landan asocion!
4. La kongreso estis en Hungario sed kial li vojaĝis al Germanio?
5. Kiu atendis lin en Germanio?
6. Ĉu li revenis al Nepalo?
7. Post ricevo de subteno de NEspA (aŭ iu alia eksterlandano),li ne troviĝis en aktuala nepala Esperanto-movado. Ĉu investo al li ne iris vane?
8. Kiu respondecas pri subteno al tiu novulo?
9. Ĉu ĝi estis nur fikcio? Do, kial li menciis nomon de NEspA kiel subtenanta organizo?
Ĉu iu havas respondon?