2010/06/30

Manisha el Nepalo staras inter gejunuloj, dum Azia Kongreso en Mongolio



Partoprenanto el Nepalo en la Azia Kongreso 2010, Mongolio salutas al kongresanoj. Sxi staras meze, inter aziaj gejunuloj.

2010/06/28

Fotoj pri la 6a Azia Kongreso de Esperanto, Mongolio, 2010







Jen estas kelkaj  belaj fotoj pri la 6a Azia Kogreso de Esperanto, okazis en Ulanbatoro de Mongolio en 2010. Mi prunte prenis la ligilojn de tiuj fotoj de Sakari el lia konto en Ipernitio, por diskonigi ilin al miaj legantoj. Bonvolu sciiugi min se vi pensas ke mi ne rajtas meti ilin tie cxi.

2010/06/27

Dankon Manisha

Mi estas tre feliĉa hodiaŭ (2010.06.27) ke Manisha kunportis al mi donacojn el Mongolio.

Sxi vojagxis al Mongolio kaj partoprenis en AK kiel nepala reprezentantino. Sxi estis tute nova por ni kaj nia movado. Sed dxi ricevis subtenon de iu japana organizajxo, nome ULBA.

Trea amuze, ŝi kunportis al mi la donacojn kiujn S-ino Tatjana Loskutova donis al ŝi dum la Azia Kongreso en Mongolio por transdoni al mi.

Tre agrable. Mi dankas al Manisha kaj ankaŭ al S-ino Loskutova por iliaj zorgoj por mi. Estis mallonga babilado kun sxi.

Manisha estis la sola partoprenanto el Nepalo en la Azia Kongreso de Esperanto.

2010/06/26

NEspA kunveno

Estis Philip, Narendra, Poshraj kaj Bharat en la oficejo de NEspA kiam mi eniris hodiaŭ (2010.06.26). Ni iomete diskutis pri 'Nepali' kaj 'nepala' lingvo. Poste venis Parasar kaj ni krokodilis pri ĵurnalismo ktp. Mi esperis ke Manisha venos el Mongolio kaj kunportos miajn donacojn el Tatjana sed ŝi ne venis. Mi informis al asocio pri nova estraro de KAEM, okazonta AK kaj UK en venontaj jaroj.

2010/06/25

Alice kaj Cedric baldaŭ enhejmiĝos morgaŭ



Mi ĵus trovis mesaĝon ke Alice kaj Cedric, la gebeciklantoj de Francio, reiros al hejmo morgaŭ (2010.06.26).

Ili venis ĉe mi en februaro 2009 kaj restis ĉe mia hejmo dum unu semajno. Estis tre agrablaj gejunuloj. Mi tre ĝojis gastigi ilin kaj ni bone amikiĝis.

Li volis vojaĝi al Tibeto sed ili ne sukcesis do flugis al Tajlando kaj diris ke ili voxos poste al Vjetnamio kaj Japanio. Mia amikoj el Vjetnamio sendis mesaĝon ke ili ĝuis restadon tie kaj mi poste sciis ke ili estis en Japanio. Mi anakaŭ vojaĝis en Japanio dum tiu tempo sed ne povis renkonti ilin.

Nia korespondado rompiĝis sed mi de tempo al tempo ricevis iliajn informojn en la franca lingvo, kiujn mi ne povas kompreni.

Nun venis al ĉe mi mesaĝo iel ke ili morgaŭ revenos al ilia hejmo.

Mi tre bedaŭras ke ili poste ĉesis skribi al mi kaj nia komunikado, amikeco ne longe daŭris.

Kiam li lasis, ili diris ke ili revenos al mi post ilia vojaĝo en Azio. Iliaj mapo-libro kaj forko restas ĉi mi. Mi ne scias kiel mi povos sendi iliajn posedajxojn al ili.

2010/06/19

NEspA kunveno kaj Azia Kongreso

Same kiel ĉiam, ankaŭ ne okazis estrara kunveno de Nepala Espearnto-Asocio hodiaŭ (2010/06.19). Mi iris al Thamel iom malfrue, por vidi se oni kunvenas malfrue. Mi vidis Poshraj survoje, kaj Himlal, Narendra kaj Bharat estis krokodilantaj.Ni iomete babilis pri vojaĝo al Japanio.

Jam pasis 19 monatojn post prezido de Indu Thapaliya sed mi ne memoras ke eĉ unu foje okazis la estrara kunveno. Nur restas kvin monatoj kaj ŝia periodo finiĝos. Mi scias ke kongruas ĉifoje la prezidantino kaj la ĝenerala sekretario do, mi nature esperis ke oni faros laborplanon kaj aranĝos ion novan por disvastigi Esperanton en Nepalo. Sed mi bedaŭrinde ne povis vidi ion ajn.

Mi bedaŭras ke nur Manisha Amatya povis partopreni en la Azia Kongreso ĉijare. Mi hazarde konatiĝis kun ŝi pere de Facebook. Mi vidis ke ŝi iam ie skribis Eseprante. Mi petis al ŝi amikiĝon kaj ŝi akceptis min. Do poste hazarde venis ŝi surrete kaj informis al mi ke ŝi vojaĝos al Mongolio, dank' al subteno de ULBA. Mi estis tre tre feliĉe tiam ke almenaŭ iu vojaĝos el Nepalo al Mongolio kaj staros kiel reprezentanto.

Mi volis doni al ŝi kelke da kopioj de mia libro "Vojaĝo al Mongolio". Mi poste telefonis al ŝi sed ŝajnis ke ŝi ne interesiĝis pri mia propono kaj mi anakŭ ne povis/volis devigi ŝin kunporti la ŝarĝon. Mi memoras kio okazis kiam mi volis sendi kopiojn de tiu libro al Bjalistoko. Mi aŭdis ke ŝi iam vizitis al Thamel. Sed mi ne estas certa ĉu ŝi prenis kelke da kopioj de Nepali-Esperanto-Vortaron.

Mi multe multe deziris partopreni ĉar mi havis sufiĉe da tempo. Mi eĉ ŝparis iom da mono por ĝi. Sed poste aperis ke tio ne estis sufiĉa. Mi petis helpoin al NEspA (Bharat) sed ne venis pozitivan respondon. Mi iam planis pri kunporti mian libron "Vojaĝo al Muktinath" tie kaj disvenis aŭ disdoni, eldoni mian libron pri Japanio kaj disvendi tie, prezneti kulturan programon tie, kaj verki alian libron pri mia aventuplena vojaĝo al Mongolio de tie. Mi eĉ trovis kelkaj neesperantisto-amikojn el Mongolio por aranĝi miajn restadojn ktp. Sed ĉio iris vane.

Nun mi tre volas legi pri aktualaĵoj sed ne troviĝas ia tia retejo.

Antaŭe mi aŭdis (homoj flustris) ke ĉi foje partorepnos aŭ Shree, aŭ Mukunda aŭ Indu. Mi tion legis el kelkaj eksterlandanoj ankaŭ. Sed nenio okazis. Io ajn povas okazi en Nepalo. Mi ne ŝokiĝos se iu venos al la asocio kaj diros ke li (aŭ) ŝi ankaŭ partoprenis en AK. En Nepalo, homoj ne lernas Esepranton pro uzi en sia lando, sed por vojaĝi al multaj aliaj landoj kaj fotiĝi kun eksterlandaj gesamideanoj.

2010/06/11

Grandampleksa voratro de Nepalbhasha estis malkovrita



Kanceliero de Akademio de Nepalbhasha Satya Mohan Joshi hodiaŭ (2010.06.11) malkovris la "Praktika Nepalbhasha Vortaro"n, kompilitan de Indra Mali,  ĉe iu programo, oranizita en Katmando.

La unulingva vortaro, kiu enhavas pli ol 32000 votojn en 682 paĝoj, estas la plej granda de ĝia tipo, fakte portretas la vasteco de la gepatra lingvo de la nevaroj, la indiĝenoj de la Katmando-Valo. Ĝi kolektis vortojn kiuj rilatas al nevaraj arto, historio, kulturo, ritoj, arĥitekturo, idiomo, elego, parenco, geografio, agrikulturo ktp.

Parolante dum la programo, S-ro Joshi, la kompetentulo pri kulturo kaj la kanceliero de la adademio mem, diris ke la publikado de la vortaro finfine faris la nevarojn  - kaj erudiciulojn kaj ordinaraj homoj  - fieraj pri ilia skribita historio de ĉ 1500 jaroj. "Nepre ĝi estas senparalela donaco por la venonta generacio," li aldonis.

Indra Mali, la komplinto de la vortaro, diris ke li komencis la projekton de la vortaro sole, post li estis vundita per ironia komento de iu Nepali-parrolanto ĉirkaŭ 30 jaroj. Li ankaŭ diris ke la proceso de kompilado de fakaj vortaroj devas daŭriĝi.

Lingvisto Profesoro D-ro Tej Ratna Kansakar analizis la linigvon kaj gramation uzitan en la vortaro.
Eksĉefo de Departemento pri Arĥaeologio, D-ro Safalya Amatya diris ke eldono de grandampleksa voratro de Nepalbhasha estis sonĝo de forpasinta Bhuwaneshwar Amatya.

La eldono de la vortaro eblis dank' al finaca subteno de forpasinta S-ro Amatya. La akademio estis fondita per donacoj de lokaj nevaroj kaj ankaŭ la vortaro estis eldonita per la mondonacoj. La registaro neniom donacas monon por tiaj projektoj. Anstatŭe, la registaro elspezas multege da mono por evoluo de unu el ĉirkaŭ 60 lingvoj de la lando, kaj preskaŭ neniom por aliaj lingvoj. Des pli, uzo de aliaj lingvoj je registaraj oficejoj estas malpermesita en Nepalo.

2010/06/06

Sekreta UEA Komitato-obervanto de Nepalo estas

Venis Philip, Bharat, Parasar, Narendra, Poshsraj, Nabin Subedi, Himlal, Nabin Shrestha (kaj mi) hieraŭ (2010.06.05) ĉe NEspA oficejo. Estis eksterordinara ĉar mi vidis ankaŭ al Himlal, kiu estas estrarano de NEspA sed vivas en Pokhara.

Mi volis paroli pri temo de deligego de d-ro Keshav Ram Joshi kun Philip. Mi serĉis en la jarlibro, kuŝanta sur la tablo. Ĝi estis de 2009 kaj ĝi jam ne havis lian nomon. Ni vidis nomon de Mukunda Pathik kiel la ĉefdelegito. Mi memoris kiel lin oni nomis kiel ĉefdelegito de UEA. Mi ne bone scias kiel oni delegas, precipe tiuj homoj, kiuj starigas sin for de la Movado.

Cetere, ni trovis ke Mukunda Pathik estas observant de Komitato de UEA (vidu paĝo 20 de la jarlibro)! Mi estas individua membro de UEA ekde (eble) 1992 kaj ĝojas esti parto de tiu honorinda mondasocio. Kaj samtempe mi estas ankaŭ faka delegito; mi respondas al tiuj leteroj ktp kiuj scivolemas pri ĵurnalismo, insturado kaj turismo de Nepalo. Mi unue volu scii signfon de Ovesrvanto de Komitato de UEA. Ĉu li ovesrvas la UEAn de nepala flanko? Aŭ ĉu li observas nepalan movadon de UEA flanko? Mi ne scias kiu kiom proksimiĝas kun la UEA sed mi povas klare diri kiu kiom estas proksima al la Esperanto-movado de Nepalo (aŭ, de NEspA). Do, tiukaze, tiu persono, kiu venas al la asocio nur dum du aŭ tri foje en la jaro ne povas observi nian movadon. Kaj, tute interese, kiu nomis lin? Ne okazis tian decidon en NEspA (du vicprezidantoj kaj ĝenerala sekreatrio diris) kaj ĉu iu ajn povas nomi sin? Kial mi ne povas nomi min? Ĉu devas esti ĉefdelegito? Aŭ iu ajn inter 100 membroj de NEspA al UEA?

Ni poste decidis ke ni invitos al S-ro Pathik kaj demandis kiel li estis nomita por tiu posteno.

Post oni esploris taŭgan lokon por okazigi la venonta IHR. Estis propono okazigi ĉifoje ĉirkaŭ la montetoj de Katmando-Valo. Poste venis propono ke ĝi denove okazu ĉirkaŭ Pokhara, simile al la vojo de la unua IHR. Mi ne staris kontraŭ io. Mi nur bondeziris.
=

Nature, mi volis scii kiel oni fariĝas orvbervantoj de Komitato de UEA. Mi skribis al iu konatulo persone. jen venis la respondo (mi petas pardonon, mi eligis lian nomon kaj nomon de lia asocio):

"Por tiuj landaj asocioj kiuj havas membraron malpli ol cent (100) personojn (anojn) la asocio rajtas havi óbservanton' ene de la komitato. La observanto rajtas partopreni libere en la kunsidoj de la komitato. Li/shi povas kontribui al diskutoj, egalrajte esprimi ideojn ( kvazau ordinara 'komitatano A, komitatano B , au komitatano C.) kaj dum traktado pri chiuj la temoj lauplache povas kontribui. Do tiu signifas la vocho povos audighi. Tamen, kaj jen la diferenco , observanto ne povas voĉdoni pri farotaj decidoj. Landa Asocio elektas la personon kiu prenos la rolon. Nia kaze la estraro de [nia asocio] decidis pri kiu reprezentos nin en UK kaj en la kunsidoj de la komitato.

UEA akceptos de landa asocio ( kiu ja pagis la kotizon) la observanton. Do la landa asocio sciigas al UEA - jen ni (por tri jara periodo) proponas la observanton s-ron aŭ s-inon Ikson. Subskribo de funkciulo de la asocio - kaj deklaro de la observanto mem - ke mi akceptas servi en tiu rolo por la tri jara periodo kun persona subskribo estas necesaj.

UEA Centra Oficejo ( pere de Osmo Buller) ja sendis antau pli malpli ses monatoj formularon al [nia asocio].
 La plenumita kaj subskribita unu paĝa formularo devas esti sendita (per ordinara poshto) al UEA por ke ĝi estu definitiva kaj oficiala.
Landa Asocio devas ankaŭ certigi ke la kotizo ( por filiigitaj membroj) estas pagata. Kondiĉe ke oni faras tion UEA bonvenigos la observanton (alivorte landa reprezentanto) en la komitaton. Se tiu aprobita 'observanto' eventuale ne ĉeestos la komitat-kunsidon (dum UKo) eblas ke li/ŝi nomos iun anstataŭanton.

Mi supozas ke volonte UEA (direktoro Osmo Buller) sendos al vi en Katmando formularon por la celo. Mi eble povus trovi che mi kopion de tia formularo.  La observanto devas jam havi anecon en UEA dum iuj (kelkaj) jaroj lastatempe kaj li/ŝi prefere estu preta almenaŭ dum tri jaroj plenumi la rolon. Sed ofte okazas ke alia persono (anstataŭanto) efektive cheestas en iu kongreso. Ne ĉiam en la pasintaj jaroj [mia lando] por UKo havis ĉeestanton.

La membraro de Nepala Esperanto-Asocio havas pli ol cent membroj, chu? Kiam landa asocio havas pli ol cent anojn, tiam la landa asocio havos plenrajtan komitatanon. (kaj tiu komitatano posedos vochdonan rajton)
Per interreto komitatanoj (inkluzive de observantoj) ricevas raportojn , sciigojn kaj avizojn - kaj ofte oni diskutas kvazau en diskutrondo (forumo)."

Mi tute ne povas kompreni kial tiaj frauxdajxoj okazas nur en nia asocio. Evendinte, iu grava persono de la asocio helpis lin. Kaj kiu li/sxi povas esti. Kial li/sxi ne devis ecx informi ke li/sxi fartas tion? Kial nur sekrete? Mi estas laca.......


2010/06/03

Knabino el la etno de nevaroj gxuas matenan sunon kun kolomboj

Nigra Tago de Katmando

Homoj el Katmando Nepalo, protestis hieraŭ (2010.06.01) kontraŭ la decido de la Plej Alta Tribunalo de antaŭ 10 jaroj, kiam ĝi malpermesis homojn uzi aliajn lingvojn en lokaj institutoj krom le regtistara lingvo. Ekzistas pli ol 100 lingvoj kaj dialektoj en Nepalo sed ĉiuj devas uzi la registaran lingvon por laboro, eduko, juĝo, sekureco ktp . Mi kredas ke Esepranto subtenas egalecon de lingvoj.