2010/05/06

Vivo de Keshavram Joshi

Razen Manandhar
La jaro 2009 estis tiel malbonaŭgura por Nepala Esperanto-movado ke ĝi perdis unu el la pioniroj de la internacia movado. La 23an de aprilo 2009, forpasis D-ro Keshav Ram Joshi, la fondinto- prezidanto de Esperanto-Societo de Katmando, la eksprezidanto de Nepala Esepranto-Asocio, kiu ankaŭ servis la Unversalan Espreanto-Asocion kiel fakdelegito pri astrometistiko.
Li naskiĝis en 3a julio 1939 en Siraha distrikto kaj apartenis al tiu familio de famaj astrologoj de Katmando, kiu de pli ol 20 generacio servadas la popolon kiel malstroj de la orienta sistemo de kalkulado rilate al ĉielaj objektoj. Lia patro nomiĝis Govinda Ram Joshi, kaj lia patrino nomiĝis Ishwari Joshi. Tio estis granda familio kun ĉirkaŭ 30 memborj, de hinduaj brahmanoj, kie religio regis ĉion, ĉiujn. Cetere, ĉar liaj patro ankaŭ estis astronomo, li de infaneco studadis pri hinduismo, astronomio kaj astrologio.
Li sudis la sciencan fakon en Tri-Chandra Collage, en Katmando. Li rapide akiris sufiĉe profundan scion pri astronomio. Liaj kunstudentoj miris kiam lies kalkulo determinis tagojn, ekzemple.
En tiu sama tempo, en 1957, li eklernis Esperanton. Okazis tiel ke venis Tibor Sekelj al Nepalo en tiu jaro kaj kondukis Esperanto-kurson. La kursanoj, ĉiuj plejparte juanj studentoj, kiuj havis sufiĉe da libera tempo kunvenis en ĉe New Road. Inter ĉirkaŭ 50 aŭ 60 lernantoj, li estis unu el tiuj diligentaj lernantoj kiuj tiris atenton de Sekelj. Kune kun aliaj pioniroj, li helpis al Sekelj establi la unuan Esperanto-klubon de Nepalo: Esperanto-Societo de Katmando. Kaj li fariĝis ties unua prezidanto.
Joshi estis ĉiam eksterordinara. Estis la tempo de hipioj kaj la nepala urbaj junuloj vestis sin laŭ tio. Sed Joshi ĉiam ŝatis tradiciajn vestaĵojn kaj tre longan hararon. Eĉ dum sia juneco, li ne estis bruama  sed pasigis multajn horojn en la klubo legante librojn. Li apenaŭ parolis kun samideanoj de tiu tempo. Li eĉ iam parolis pri kompilado de Nepali-Esperanto verkado en la asocio. sed neniu en la klubo sciis ĉu li vere eklabori por tio. Bedaŭrinde, lia Esperanto-vivo ne longe daŭris ĉar li devis vojaĝi eksterlanden por fini la studadon.
Estis strikta kutimo en tiamaj ortodoksaj familioj ke geknaboj geedziĝis frue. Do ne estis ŝokinde  ke Joshi edziĝis kiam li estis nur 19 jara kaj lia edzino havis nur 17 jarojn. Lia edzino Vijaya ne estis edukita ĉar nur malmulte da virinoj iris al lernejo en tiu tempo. Tamen li helpis lian edzinon memstudi, malgraŭ parencaj riproĉoj. Li  eĉ inspiris ŝin lerni Esperanton sed tio ne realiĝis pro la abundo de domaj taskoj.
Li estis tiel studema ke ankaŭ homoj en lia familio ne povis kompreni lin. Ĉiam, de mateno ĝis nokto, li studis, legis aŭ solvis matematikajn problemojn sur ĉiuj ajn pecoj de papero trovitajn en la anguloj de sia tradicia domo. Samtempe, li instruis hejme al multaj homoj geografion, astronomion, matematikon, sanskriton ktp. Venis vicoj da homoj  al li ĉiutage kaj tio daŭris dum lia tuta vivo.
En la familio, li estis ĝojema, li zorgis pri vizitantoj, kaj geknaboj plaĉis al li. Kiam ajn li havis tempon, li iris al bazaro kaj aĉetis librojn kaj krajonojn por ili…... Invitite al parecoj, li aĉetis taŭgajn librojn por  donacoj. Tiam ne estis kutimo inter nepalanoj, sed li tamen aĉetis donacojn okaze de la naskiĝtagoj de familianoj aŭ geedziĝdatreveno de sia edzino. Liaj familianoj ne memoras ke li senkaŭze parolis laŭte en la familio aŭ al alies geknaboj. Certe, li terure furiozis de tempo al tempo kiam li ne povis trovi siajn librojn aŭ iu tuŝis liajn paperaĵojn.
Krom Esperanto, li parolis Nepali [ĉar ne ekzistas ‘nepala’ lingvo kaj ĉiuj lingvoj estas nepalaj (=de nepalo)], sanskriton, nevaran, anglan, rusan, la hindian kaj urduon ktp. Li ĉiam sentis intereson pri novaj lingvoj. Krome li posedis bonajn sciojn pri Ajurveda kaj kapablis preskiribi arjuvedajn medikamentojn por lia familio kaj amikoj.
Li studis en Government Sanskrit Collage de Varanasi (Barato) kaj Rajakiya Sanskrit Mahavidyalaya. Poste li sukese finstudis la fakon de Siddhanta Jyotisharya de Sampurnananda Universitato (Barato). Kaj li ricevis la titolon Acharya pri Siddhanta Jyotish de Tribhwan Universitato (Nepalo). Inter 1965 kaj 1971, li studis Fizikan Matematikon en Stenberg Astronomika Instituto de Moskva Ŝtata Universitato kaj doktoriĝis.
Fariĝinte fakulo pri orienta kaj okcidenta sistemoj de astrologio kaj astronomio, li revenis al Katmando kaj donis novan spronon al la tradicia evoluo de orienta astronomio en Nepalo. Multaj astronomoj memoras lin ĉar el Rusio li kunportis al NEpalo ties unuan teleskopon kaj organizes publican observadon des steloj ĉe Tundikhel.
Joshi eklaboris kiel ĉefo pri sanskrita fako ĉe la Evolua Centro por Instruplanado inter 1971 kaj 1975,
ĉefo de Ngarkot Planetario inter 1975-1991, speciala esplora oficisto in 1995 kaj 1998. Li laboris dum 30 jaroj en registaraj oficistoj. Cetere, li instruis sanskriton inter 1958 -1965 en Balkumari Bidhyapith kaj Ranipokhari Sanskrit Pradhan Pathshala. Por evoluigi la studadon de moderna astronomio en Nepalo, li fondis Nepal Jyotirbigyan Parishad en 1996.
Li ankaŭ havis sanĉon prelegi kiel gasto profesoro de 1982 en Balmiki Bidhyapith ĝismorte. Krome, li estris la Panchanga Sarini Parimarjan Samiti, sub Mahendra Sanskrit Universitato. Krom instruado, en la lastaj jaroj de sia vivo, en aprilo 2007, li okupiĝis je preparado de nova almanako por Nepalo.
Dank' al lia inteligenteco, diligenta laboro kaj honesteco, li estis honorita per titoloj de multaj organizaĵoj en kaj ekster Nepalo. Li akiris honoraĵojn de Mahendra Bidya Bhushan en 1972, Jyotish Shiromani kun ora medalo in Siligudi (Barato) en 1995, Bhaskharacharya kaj Jyotish Samrat en Calcutta (Barato) 1997,  Jyotishratna Puraskar en 1998, kaj Jyotish Martanda en Ilahabad (Barato) en 1998. Kaj en 2004, li estis konsilando de Ministerio pri Medio, Scienco kaj Teĥnologio. Dume, li ankaŭ havis ŝancon viziti al multaj landoj, ekz. Barato, Rusio kaj Japanio, por observi planetariojn de tiuj landoj kaj partopreni en internaciaj kongresoj pri astrologio. Li estis vicprezidanto de Azia Astrologia Kongreso (Bangladesho) kaj prezidanto de ĝia nepala branĉo.
Post emeritiĝo, li denove estis invitita por prelegi kiel profesoro aŭ labori kiel konsilanto diversloke kaj estis elektita kiel membro de la Evolua Kokitato de Koirala Planetario, Observatorio kaj Scienca Muzeo.
Ekde 1975 li suferis orelo-problemon. Post tri-monata vojaĝo en Jumla, okcidenta montara distrikto de Nepalo, li revenis preskaŭ surda. Li krome devis zorgi pri la koro kaj ostoj.
Magraŭ bona kapablo fari tion, li neniam laboris por gajni multe da mono. Li apartenis al sufiĉe bonstata familio kaj ne volis oferi lian personan liberecon al klopodoj riĉiĝi. Simpla vivo estis por li kontentiga celo -- simpla vestaĵo, dikaj okulvitroj kaj aŭdaparato sur la orelo estas la bildo kiun li prezentis al ĉiuj konatuloj dum la vivo de familiopatro.
Post la fondiĝo de Nepala Esperanto-Asocio en 1990, li denove proksimiĝis al la internacia lingvo. De komenco, li venis ofte al la asocio kaj eĉ de tempo al tempo prelegis pri Esperanto. Li estis dumviva membro de NEspA kaj havis sufiĉe bonan komprenon pri la Esperanto-gramatiko, kvankam li ne plu parolis ĝin flue, eble pro lia orelo-problemo.
La 9-a Nacia Kongreso de NEspA elektis lin kiel prezidanton la 11-an de majo 2002 kaj ankaŭ post eksiĝo, li daŭre vizitadis al la asocio. Li inaŭguris la 9an Nacian Kongreson de NEspA la 11an de novembro 2006. Li estis faka delegito pri astrometistiko de UEA en 1989 kaj kaj restis aktiva ĝis forpaso.
NOTO:
Tiu ĉi artikolo estis verkita kun helpo de informoj de s-ro Shree Prasad Shrestha, lia samideano, s-ino Vijaya Joshi, lia edzino, kaj d-ro Khila Nath Bastakoti, lia diŝciplo. La aŭtoro dankas al ili pro iliaj helpoj.

No comments: