2010/05/02

Majo-Tago fariĝis Mao-Tago en Nepalo.


Majo-Tago estas grava por ĉiuj laboristoj de ĉiuj niveloj mondskale. Sed kiam temas pri Nepalo, ĝi estas plej multparte celebrata de maldekstruloj. Kaj ĉefe ĉijare en Nepalo, la Maoistoj kaptis tiun ĉi ŝancon por demonstracii kontraŭ la registaro gvidita de mem maldekstra (sed nekompreneble kunlaborana kun demokratoj, por esti en la registaro) partio.

Do, la Maoistoj ĉifoje portis ĉirkaŭ 100,000 homojn surstrate kaj ili, portante ruĝan flagon kun komunista simbolo diris ke la registaro ne taŭgas por plu funkcii ĉar homoj multege surferas en la lando. Estis vere granda homamaso, mi devas diri.
La Maoistoj, post 12-jara ĝangala batalo kontarŭ la ŝtato, kunlaboris kun aliaj partioj por forpeli monarĥismon. Kaj, laŭ iliaj deziroj, ĉefe, okazis elekto de Konstitucia Asembleo, kaj ili akiris la plej grandan porcion en la 601-membra asembleo. Kaj tiel ili ankaŭ sukcesis fari registaron kunekun aliaj partioj. Sed, poste, ĉar okazis konfronto inter la partio kaj la presidento, la ĉefministro Puspa Kamal Dahal 'Prachanda' haste rezignis.

Kaj poste, okazis tiel la iu, Madhav Kumar Nepal, kiu estis mavenkita en la voĉdono fariĝis ĉefministro. Kaj la problemoj ekis. Ministroj de tiu partio faris historion je la plej grandskalaj koruptoj, homoj ne povis pace vivi kaj prezoj de varoj tro altiĝis. Sed la ĉefministro tute ne emas lasi la seĝon. Jen, finfine, la Maoistoj diris ke oni devas fari novan registaron por finverki la konstitucion. Ili jam anoncis strikon en la tuta lando. Do, neniu scias kiam la vendejoj, veturiloj, lernejoj aŭ fabrikejoj refunkcios normale.

Jes, en pasintaj 15 monatoj la asembleo ne povis fini la verkadon de la konstitucio kaj nun restas nur unu monato. La membroj estis interbatalandaj por la registaro kaj por ĝui la lukson. Neniu scias kio okazos poste.

Kaj tiam, la registaro plej ofte diras ke ĝi uzos ameon se la protesto daŭras. Mi timas ke tio nur malsukcesigon la paclaboron de la internaciaj organizoj.

2 comments:

Piotr said...

La problemoj havas ĉiujn landojn en la mondo, sed solvi ilin nur povas verajn patriotojn, eble en via lando oni ĉio bone finiĝos. Vi certe aŭdis pri grekujo kaj problemoj financaj. Oni devas havi la esperon. amike Piotr

Razeno said...

Certe. Mi ankaux kredas ke cxio finigxos pace. Dankon por via atento.
Razeno