2010/04/14

Pafilportantoj en Devghat




Kompreneble, oni ne rajtas promeni sur la strato kun pafiloj. Sed, en Nepalo. Vi povas vidi tiajn homojn de tempo al tempo.

Mi vojagxis al Cxitauxn antaux kelkaj tagoj. Mi iris al iu sankta riverbordo matene kaj io tiris atenton de mia fotilo. Mi vidis ke du homoj estis tie kun grandaj pafiloj!!! Oni diras ke preskaux kvin homoj estas mortigitaj en Nepalo cxiu monate post "alveno de paco".

Iuj ili povas esti, mi ne scias cxu ili estas rabistoj, revoluciistoj aux policanoj. Sed ili estis en civitaj vestajxoj kaj mi fotis ilin sekrete de malproksimeco. Mi ne vois riski mian vivon por doni malmulte da koloron al mia blogo.

Kiel vi reagus se vi subite vidus homojn kun pafiloj sur strato?

1 comment:

Catpad said...

i wish i could read your blog because it seams rather interesting!

:/