2010/04/12

Iom politike...

La registaro de Nepalo, farita per membroj de la konstitucia asembleo, tre hontinde, ne plu pensas pri finverkado de la unua konstitucio de popoloj de la respubliko de Nepalo. Nur restas malpli ol du monatoj por la datlimo sed plej grandaj partoj de la konstuticio ankoraŭ estas vakaj. La popolo kritikas, sed ili agas kiel surduloj. Anstataŭe, la ministroj aŭ batalas inter ili, aŭ engaxas sin al korecaj aferoj.

Eldono de pasportoj

Sujata Koriala, la filino de la ĵus forpasinta politikosto, faris ĉion per ŝiaj senhontaj manoj por ke Nepalo donu rajton eldoni tiel nomataj maŝinlegeblaj pasportoj (MRP) al iu tiu kompanio de Barato. Ŝi eĉ nuligis la registara anonco por alvoko por internaciaj interesaj fiarmaoj por eldoni ĝin. La parlamento malpermesis ŝin agi laŭ sia volo sed ŝi malrespektis alijulojn kaj freneze laboris. Kial? Kaj finifine, post grandaj protestoj kontraŭ tio, la registaro devis konfesi ke la decido de Sinjorino Koirala estis malĝusta kaj do, ĝi estis nuligita. Komprenite, la ministro ricevos politikan subtenon de Barato se ŝi sukcesos plaĉi la baratan registaron iel, donante tiun grandan kaj seriozan laboron.

Dungo de soldatoj

Alia ministro Bidhya Devi Bhandari, ne volas akceptis milististoj de Maoistoj en la nacia armeo, kvankam tio estis la kerno de la kontrakto inter la parlementaj partioj kaj tiama revolucia partio de Maoistoj. Anstataŭe, ŝi annoncis ke la registaro dungos miloj da soldatoj. Tio estas tro multe por Nepalo, unu el plej malriĉaj landoj kiu tute ne povas imagi pri batalo kontraŭ Ĉinio en nordo aŭ Barato en sudo. Verŝajne, ŝi volas plaĉi la aremeon nunan por ke ŝi ne devos surferi kritikon de popolo.
Interse, ambaŭ ministrinoj malvenkis en la baloto de konstitucia asembeo, sed ilin la ĉefministro Madhav Kumar (Ankaŭ malvenkis) prenis por fari la registaron.

Batalo por seĝo
Aliflanke, post morto de Girija Prasad Koirala, la prezidanto de Nepali Congress, tri politikistoj nun senhonte batalas inter ili por akiri la plej altan seĝon de la partio. La antauŭlo, Koirala sidis sur tiu seĝo por pli ol 20 jaroj kaj faris ĉion eblan por forte preni lian filinon Sujata al lia seĝo.

Denove monarĥismo?
Post tri jaroj, kelkaj pasintaj helpantoj de diktatoro Gjanendra nun ekparolas pri monarĥismo. La eksreĝo mem diris ke monarĥismo jam ne finiĝis en Nepalo. Kaj liaj subenintoj nun pensas ke oni ne rajtas facile forigi monarĥismon (ĉu vi memoras pri la puĉo kaj la forta homamasa protesto kontraŭ la reĝo?). Kaj samtempe ili volas ke Nepalo denove estu Hindua lando. Kompreneble, la reĝo povas elspezi monon por reakiri lian postenon. La registaro ne prenis la monon li (lia dinastio) akiris dum pasintaj 240 jaroj sed ankaŭ donis luksan domon por vivi post lia eksiĝo.

No comments: