2010/04/27

Fina santendaro ĉe Tokha




Hodiaŭ okazis la lastan parton de la santendaro de Esperanto-Klubo de Katmando. Tio okazis ĉe la Buddhabhumi Vihar de Tokha, en la norda vilaĝo de Katmando. Eble vi memoras, ni iam okazigis ekskurson al Tokha. Kaj interese, la loko situas apud la terpeco kiun aĉetis Nepala Esperanto-Asocio.
Venis preskaŭ 400 malsanoj, pri dentoj, ostoj, kaj malsanoj pri virinoj kaj ĝeneralaj mansanoj. Mi atingis ĉe la loko je la 10a. Mi ne povis trovi la lokon ĉar unue mi iris al la centro de la mezepoka urbeto kaj demandis al lokanoj. Multaj homoj ne sciis ke tie okazis la santendaro. Bone. Pli ol tio, ili sciis ke hodiaŭ okazas protesta mitingo en la centro de Katmando.
Do estis malrapida vico de malsanuloj kaj la kuracistoj ne devis labori haste, kiel en Thecho. Malgraŭ mia deziro mi ne povis esti tuttage ĉe la santendaro de komenco. Do, hodiaŭ mi restis ĝis la fino.
La kuracistoj estis feliĉaj ke ni sukcesigis ĝin. Mi kaj Navindra parolis kun tiu helpanto de Ladakh (Bharato) kaj ni diris ke estis tiel malfacila kolekti la junulojn kiuj pretas voluntumi je tiaj santendaroj pro moderniĝo kaj tro atento al mono. Kaj li konsentis.
Je la fina ceremonio, la Bonzo Sukha kaj la ĉefo de la kuracista teamo donis leterojn de applaŭdo al la lokaj bonzoj, por poste disdoni al la voluntuloj. Kaj la ĉefo ankaŭ donis momenton al la lokaj bonzoj por la subteno.
Estis bela loko ĉiukaze. Mi aŭdis ke estis 13 ropani de terpeco, sed nun restas nur malgrandaj konstruaĵoj. Tie vivas kelke da junaj bonzoj.
Vespere ni preparis kalkulon pri la elspezoj ni faris por prepari la programon. Ni donis ĝin al Bonzo Sukha.
=
Hodiaŭ en Katmando okazis protesto ĉe la oficejo de la Konstitucia Asembleo, por devigi al ĝiaj membroj aperigi la konstitucion post unu monato! Restas nur unu monato (al la donita periodo de 18 monatoj) ke la konstitucio aperu. Sed, laŭ la raportoj, ĉe ne finis 10 procento de gravaj aferoj. Anstataŭ labori por finverki la konstitucion, la membroj estis pli multe okupitaj je registaraj aferoj. Ĉiuj volis esti en la registaro kaj ĝui la nacian monon por siaj aktivistoj, kompreneble. Ili samtempe demandis ke la venonta konstitucio garantiiu ke etnaj grupoj de nevaroj ricevu la valon de Katmando kiel ŝtaton en la federala sistemo enkondukonta. Miloj da homoj staris ĉirkaŭ la oficejo kaj videble, tio malhelpis la veturilojn dum horo.
Estas senutila ĉiukaze. Sed, ĝi ja donas premon al la senhontaj membroj, kiuj ricevas luksajn salajrojn por la deĵoro, kiujn ili ne plenumis.

No comments: