2010/03/08

Vojagxo al Chennai, Bangaluro

Estis mia longa revo viziti la sudan Baraton. Ĉar mi scias ke tio ne estas la “Barato” kiun ni konas aŭ kiun la Hindi-parolanta registaro aŭ kino prezentas al ni. Veni tempo kiam diris al mi Navindra, ka kasisto de Esperanto-Klubo de Katmando ke li devis viziti al Chennai por surakcigi sin. Do, tio estis bona sanĉo por mi akompani lin kaj ĝui la vojaĝon. Malgraŭ mia famila afero, mi tuj iĝis parto de la teamo. Ankaŭ estis Anil, Jhalak Mama, la oklno de Navindro kaj ankaŭ Gurung Mama, la amiko de Jhalak Mama.
17 merkrede: Matene komencis veturado el Sundhara en buseto. Manĝis matene kaj tagmanĝis en solecaj restoracioj laŭ la soŝeo. Maoistoj petis monon ie ajn al busoj. Policanoj ankaŭ staris apude sed ili ne malpermesis. Atingis al Sunauli, la bordo inter Nepalo kaj Barato, je 3.30 posttagmeze. Post mallonga serĉado de buso, ni trovis ĝin kaj ekveturis. La ŝoforo tre rapide verutigis ĝin laŭ la verdaj kamparoj. Vespere atingis al Gorakhpur, konata urbeto por uzi trajnon al diversaj lokoj de norda Barato. Estis varmege, sed estis nur la komenco de la rakonto.
Templo de Gorakhapur staris apude. La marbura templo esis bela kaj pura; kaj ankaŭ homoj tre dece preĝis al la Sanktulo Gorakhnath, kies idolo estis ene. Ne troviĝis almozpetantoj kaj malpuraĵoj. Interese, oni traktis Matsyendranath kiel desciplo de Gorakhnath. Tie ĉi oni kredas male.
Post veturo en trirada taksieto (kun kvin prsonoj kaj sep pakaĵoj), ni iris en la pli ol 100jaraĝa stacidomo de Gorakhpur kaj vidis ke centoj da homoj atendis la trajnon, dormante sur ŝtonpavita planko. Tio estas normal por ili. Ni manĝis rizon ĉe bazaro kie gaja nepalano servis. Estis multaj nepalanoj tiel laborantaj en tiu urbeto. Fakte estas granda kaj malpura urbeto – malpuraj stratoj, tro da bruo, ne taksebla prezo de varoj. Ni trovis puran ĉambron en stacidomo kaj pasigis nonkton tie. Estis sufiĉe malvarma por ni. Navindra havis SIM carto de telefono kaj mi kontaktis hejmen.
18 ĵaude: Matene ni trovis la trajnon. Mirinda kaj amuza sperto estis tio por mia vivo. Granda, malnova, forta kaj malpura lokomotivo estis. Mi memoris kantojn de “Kajto”. Estis mallume kaj poste venis la lumo. Estis mallarĝaj litoj por dormi. Nenion por fari. Estis same kiel malliberajo movanta. Iom babilis pri diversaj aferoj kaj pose enuis. Do, mi kuŝis sur la liteto. Trajno estas bonega por trarigardi la vilaĝojn laŭ la fervojoj. Certe, ĝi ne povas doni la tutan impreson de la urbetoj kiujn ni trapasas sed oni povas almenaŭ vidi kelkajn angulojn. Estis plejparte malpuraj domoj kaj malriĉaj homoj. Ĝis horoj ni trapasis ebenaĵojn – ne nio plu interesis min. Vesperiĝis kaj ni manĝis kion ni kunportis. Fakte oni vendas manĝaĵojn en la trajno kaj oni eĉ ne povas resisti la vokadojn de la vendistoj. Nokte estis ege malvarma. Danke ke mi kunportis dormosakon kaj pli malpli bone dormis en la treamanta trajno-lito.
19 Vendrede: De mantene trarigardis la fenestron kaj vidis la saman pejzaĵon : arbojn, plantojn, sennuban ĉielon, fikantajn homojn, malpurajn lagetonj kaj montetojn de rubaĵoj. Raghawapuram, Potakapalli kaj aliaj estis kelkaj urbo-nomoj kiujn mi memoris. Rokaj montoj estis belaj post ebenaĵo. Ni atingis al Vijayawada vespere.
Atingis al Chennai (Madras) ĉirkaŭ noktomeze. Estis nekredeble varme en nokto. Centoj da surstrate dormantaj homoj ŝokis min. Estis granda kja historia stacidomo, sed la dormantuloj estas la hodiaŭa vero de Chennai. Mi deziris ke mia urbo ne ne tiom grandiĝu. Aŭto (trirada taksieto) portis nin al Geethalayam Lodge proksime. Tre varme kaj moskvitoj havis bonan vespermanĝon de ni montanoj.
CHENNAI
20 sabate. Ĵurnalvendejo apuda nur vendas ĵurnalon en la loka Tamil lingvo. Afiŝoj, ankaŭ troviĝis nur en la loka lingvo. Tio tiris mian intereson. La urbanoj tute ne kredas ke ili bezonas aliajn lingvojn por viviteni. Ili tute ne parolas la Hindian lingvon kaj anstataŭ balbutas per la angla se vi demandas al ili ion. Almenaŭ laŭ lingve, ĝi ne apartenas al la granda lando de Barato (ĉar ni havis impreson ke ĉiuj parolas la registaran lingvon, same kiel en Nepalo, la registaro devigas nin parole la lingvon de la eksreĝo). Ili havas kutimon pendi maskon de Diablo super la pordo, eble por eviti malbonajn fortojn. Jen komencas la problemo de manĝo. Ni ne kutimas manĝi aĵojn de suda Barato. Kaj tie troviĝas nur tio. Ni iel manĝis “pongalon” en Annapurna Café. Estis ne malbongusta kvankam ĝi estis tre pipra. Same kiel en Katmando, troviĝas multaj surstrartaj templetoj. Preĝistoj petas monon al pilgrimoj. Simile estis interesa ke homoj faras belajn “mandalojn” antaŭ pordoj per eble faruno.
Temploj estas belaj. Belaj realaj skulptoj de gedioj, same kiel lokanoj, iom granda ventro kja rondaj okuloj sidas aŭ staras sur la tegmentoj de la temploj.
De longa tempo mi volis renkonti geesperantistojn dum mia vojaĝo; tio estas natura. Mi skribis al A Giridhar RAO kaj AS Venkatesh Reddy kaj Ranganayakulu antaŭ ol mia vojaĝo por ke mi aranĝu mian vojaĝon tiel ke ankaŭ mi povos renkonti ilin survoje. Ne venis respond tamen. En Chennai, mi trovis ke Ranga mendis ĉambrojn por ni en iu loĝejo. Sed dum la vojaĝo, mi ne povis sekvi ilin kaj revenis hejmen sen ia ajn sperto de Barata Esperanto.
Poste ni aranĝis lokon en malplimulte kosta loĝejo Santhi Bhawanam. Tio estis nur por baratanoj kaj ni devis viziti al policejo por ricevi permesilon.
TIRUPATI
Tagmeze ni ekis al Tirupati templo per bela buso. Estis la 6.30 kiam ni atingis al la templo. Estas konata templo kiel riĉa kie la pligrimoj donacas multege damonon. Cetere, estas tia sistemo ke tiu kiu pagas multe estas pli bone servata. Ĉu religia komerco? Estis kutimo tie viziti al la templo razigite haron. Amaso da homoj estis en vicoj por raziĝi. Estis senpaga sed mi devis pagi al la barbaristo. Dromantaj sur stratoj estis kutima ankaŭ tie. Aro de vendejoj atendas pilgrimojn. Ni pagis Rs 300 kaj devis atendi ĝis 3.30 horoj en vicoj laŭ tre amasoplena vojo por iri en la templo. Aĉetis kelkajn memoraĵojn kaj serĉis buson sed ĝin ni ne povis trovi. Do, unue ni veturis ĝis Tirupati kaj poste per alia buso, al Chennai. Estis 4a mantene de dimaĉo kiam ni atingis tie.
21 Dimanĉe: Matene ripozis ĉar ni ĉiuj estis lacaj post 4taga vojaĝo. Posttagmeze iris al la marbordo. Estis homamaso kaj ankaŭ la sablaro estis malpura sed nature, estis belega por ni montanoj. Crte ni ĝuis la maron, panoramon, homojn malsekajn kaj vicojn de memoraĵo-vendejoj. Eble estos interese por eŭropanoj ke tie ne estis kutimo iri al la marbordo kun malgrandaj vestaĝoj. Ni vidis nur homojn en ĉemizoj kaj pantalonoj, kaj virinojn en sarioj aŭ longa pantalonoj. Kelkaj virinoj estis en burkaoj. Ni estis ĝuanta la maron kaj ni subite vidis ke iu knabo malaperis kaj tute ne revenis. La spektantoj nur kris sed neniu el la amaso naĝis en la maro por savi lin. Neniu estis en la bordo por helpi al dronantaj homoj. Ni aĉetis kokojn ktp kiel memoraĵoj kaj donacoj por parencoj. Konkoj estas por mi arto, nature kaj ankaŭ religio. Estis longega bazaro. Estis malfacile reveni. Eĉ lokanoj ne scias ekzakte pri buso-sistemo, eble tio estas la rezulto de metropolisiĝo de Chennai.
22 lunde: Mi promenis kun Anil ĉirkaŭe en mateno. Trovis nomon de Npaiyer ĝargeno en la turisma libro kaj serĉadis pri tio sed ne povis trovi. Homoj ne havas eĉ ĝeneralajn informojn pri la urbo. Lingvo estas la grandega problem por vizitantoj : homoj simple ne parolas Hindi kaj malmulte da homoj komprenas la anglan, ekzemple. Sendomuloj prenas lokon ĉirkaŭ la ĉefaj stratoj kaj vivas mizere. Eble ni nepalanoj lernis tiun arton el ili.
Je la 9a iris la Shankar Netralaya, la malsanulejo pri okuloj, kie Navindro kaj lia onklo estis kuracotaj. Ne venis vico de nia amiko. Devis atendi ilin dum 4 horoj. Nature mi estis enua kaj sole promeis ĉirkaŭe. Troviĝis strato kun luksaj eŭropaj vestaĵoj ktp. Ankaŭ venis riĉuloj tie en BMW veturiloj. Jam bone riĉa urbo sed egale multe troviĝas malriĉaj homoj. Dormi kaj pisi surstrate estas preskaŭ normala. Tre bedaŭrinde ke estis malfacila por Navindra kuraciĝi. Post kuracado, ni revenis al la loĝejo.
Ni poste promenis kaj reiris al la hotelo. Plaĉis al ni, homoj manĝas pan-kukon de rizo, en Katmando tio nomiĝas “chatamari”. Ni poste promenis ĉirkaŭ belajn vendejojn de ledaĵoj.
23 Merkrede: Anil kaj Jhalak vizitis al la malsanulejo. Navindra iris al lia bopatro. Mi kaj Gurung vizitis al la marbordo. Kelkaj homoj tie povas skribi nomojn de homoj sur rizgrajno. Ni mendis kelkajn rizojn kaj Ni ordonis ŝlosilringojn. Volis aĉeti konkegon sed aĉetis ŝtonon. Mi iris en la maro. Ĝuis. Malpura akvo. Ĝuis.
Posttagmeze iris ni ĉiuj al Mercury Nursing Home. Mi enuis kaj promenis ĉirkaŭe. Post la 8a, mi kaj Anil vizitis la la marbordo denove kaj ĉetumis iomete. Ni iris serĉante tiel nomata Isaac Road, pri kiu Navindra multe parolis sed ni ne povis trovi ĝin.
Mi kredas ke Chennai estas bone organizita urbo, sed troviĝas ankaŭ friponoj tie. Reveninte, antaŭ la King’s Park resturacio, iu drinkemulo senkazŭe batis min; mia okulvitro estis preskaŭ rompita. Estis senutila batali kontraŭ lin kaj mi eskapis.
PONDICHERRY
24 merkrede : Matene, mi Anil kaj Gurun veturis al Pondicherry je la 9a. Etis ĉirkaŭ 4 hora veturado kaj oni posutlis Rs 55.Estis tre freŝa aero kaj bela etoso, ne videblis malbelajn imagojn de la granda urbo tie kaj do ni ĝuis la solecon. Estis bela templo de Ganesha kie staris ankaŭ elefanto. Venis Ardhendru Bishwas, la bonkora amiko de Anilo. Fakte, li iam vizitis al Nepalo kaj Anilo multe helpis lin. Kaj do, li nun volis regali nin. Li jam arangix nian manĝadon kaj loĝadon. Tre ĝoje, li mendis ĉambron en luksa hotelo “L’ heritage Podindicherien” . Li ankaŭ aranĝis turisma veturado al Auroville. Intertempe aĉetis teran lampon.
Aŭroville estis interesa sanktejo. Preter baroj de religio, nacio, lingvo kaj aliaj, oni konstrius templon de patrino, kie oni povis mediti. 10 minuta filmo klarigis al ni la filozofion. Estis la ideo de iu francino kiu loĝis tie kaj kune kun loka sanktulo Aurobindo, ili aranĝis tiun templon. Miloj da homoj de diversaj landoj vizitas tien. Kaj, pli ol 150 da nepalanoj laboras. Unu estis Amar Singh Shrestha el Dailekha. Reveninte ni vizitis al templo de Hanuman survoje.
Poste, ni vizitis al la “ashramo” de la sanktulo kaj patrino. Iris al marbordo. Oni dire 500 milionoj da rupioj venas kiel donacoj el diversaj landoj.
Vespere, Biswas atendis nin por preni nin al foiro de artaĵoj el la tuta lando. Mi aĉetis rokpoton el Manipur. Ĝojas ke li tiom multe helpis nin.
Mi iomete preomenis en la urbeto. Interese ke kelkaj vendeoj ne permesas klientojn kun ŝuoj! Oni lasas ŝuojn por iri en vendejoj.
Nokte, ni iomete drinkis en la hotelĉambro. Venis inform de Navindro ke kuracado daŭros. Ni ne povis decidi ĉu restos aŭ frue reiros al Katmando.
25 ĵaŭde: Revenis de Pondicherry je la 7a kaj tingis al Chennai la 12.00an. Anilo havis informon de lia oficejo ke lia laboro trafis problemon. Ni diris al Navindra kaj oknlo ke ni ne restos longe. Ni devis aranĝi bileton por reveturo al Nepalo. Vepere iris serĉante Isaac Road. Tio estis fakte tre amasoplena, brua kaj malluma kvartalo, same kiel malnova parto de Katmando. Nokte, je la 11.20 ni veturis al Bangluro.
Mi tiom multe volis lerni pri kulturo de Tamilnadu. Cetere mi volis lerni pri “Hiĝroj”. Ili estis tiuj mem-faritaj virinoj. Tiuj viroj kiuj volis esti virinoj, vestas sin kiel virinoj kaj vivas en sia komunumo. Ili ne devige sanĝas sian seksorganon tamen. Ili havas sian kulturon tie. Ankaŭ troviĝas templo de Iravano (ĉu ĝuste?) kie la Hiĝrinoj preĝas. En iu monato okazas festival tie. Dum tiu festival, oni starigas grandan idolon de tiu dio kaj poste okazas episode de lia sinmortigo. Hiĝroj kredas ke ili estas edzinoj de tiu dio. Kaj, post tio, ili ploras je mortiĝo de iliaj edzo.
BANGALURO
26 Vendrede: Ni atingis la Bangloro matene. Estis iom malpli varma ol Chennai.Oni parolas Kannada lingvo kaj ankaŭ ne parolas la Hindi lingvon tie. Egale malpura bushaltejo.
Venis Achyuta Limbu, frantino de amikino de Anilo, kiu studis tie. Ŝi estis preta helpi nin. Ni aranĝis bileton al Puttaparty kaj petis al ŝi preni niajn pakaĵojn al hejmo de ŝia amiko Niraj. Ni iomete promenis ĉirkaŭ la urbo. Kolektis informon pri urba turismo, trinkis kokoso-akvon – tio estas la ĝojo de vojaĝo en tropika lando.
Je la 12.20a, ni veturis al Puttaparty. Tio estas la loko kie vivas Sri Sai Baba. Estis mia longa revo viziti lin ankaŭ. Li estas sanktulo, kiun homoj adoras kiel avataro de Hinda dio. Li jam starigis malsanulejo por liaj descipiploj. Ankaŭ veturis nepala familio el Darjeeling por kuracado. Tre bela vojo estis tra dezerta regiono. Atinginte al la sanktejo je la 4a, ni nue ni aranĝis bileton por morgaŭa reveno. Ni lasis sakojn en iu ĉambro kaj iris al la templo. Oni ne rajtis iri tien en ŝortoj kaj ni devis vesti sin per pantalonoj. Ĉiu tage venas ĉirkaŭ 20,000 aŭ 50,000 da pligrimoj el Barato kaj aliaj landoj. Post 1.30 horoj de atendado. Sri Saibaba alvenis kaj pilgrimoj estis kontentaj. Li pace regardis la dramon, prezentitan de lokaj kulturgrupoj. Ni poste promenis kaj aĉetumis memoraĵojn. Estis centoj da memoraĵo-vendejoj. Ankaŭ troviĝas Nepali dokan, malfermita de nepali-paronaltoj el Darjeeling. Vendejoj fermiĝis frure kaj ni ne povis eĉ vespermanĝi. Ni devis satigi nin nur per bananoj.
27 sabate: Matene Gurung Mama hazarde rakontis pri lia bofilo kiu estis iam ege monespezema kaj ne laborema. Li poste vojaĝis al Hongkongo kaj eklaboris. Kaj nun li estas dekora desciplo de Saibaba kaj vizitis al la sanktejo el Hongkongo. Hazarde, post 30 minutoj, ni vidis la saman viron.
Ni alvenis al Bangoloro je la 2.30 posttagmeze. Nek ni iris al urbaj vizitindaĵoj nek ĉeestos al la templo de Saibaba en Whitefield.
Kun helpo de Achyuta, ni iris la hejmo de Niraj. Estis malgranda kaj do deziris loĝi en alia hotelo sed li petis ke ni aranĝu tranokton ĉe li. Ni cixuj poste vizitis al Commerce Road, la strato de modernaj vestaĵoj ktp. Poste ni iris al MG road, alia strato de moderna vivo. Estis tre bela kaj nekredeble moderna. Ni vidis ke knabinoj iom pli mode vestas sin (sed ne tiom kiom estsa knabinoj en Katmando). La tumult, brilaj vendejoj kaj trapasantaj gejunuloj memorigis min pri Rappongi de Tokio.
Je noktomezo, ni kunmanĝis nepalstile kaj babilis pri dieversaj aferoj. Tre ofte nia babilado temis pri Nepalo. Ni ankaŭ parolis pri Esperanto.
28 dimanĉe: Estis la lasta tago de nia vojaĝo. Ni preparis por reiro. Restis tiom multe da loko por vidi en tiu region sed samtempe mi sopiris hejmon. Ni tiel decidis ke Anil, Gurung Mama kaj mi veturos al Nepalo, kaj Navindro kaj Jhalak Mama veturos al Chennai. Je la 6.30 Anil, Gurung Mama kaj mi iris al trajstacio. Post du horoj alvenis trajno. La trajno ekis je la 9.20. Taykal, Bangarpet, Kasamudra, Jolarpattai, Ongole, Jabalpur.
Post tri tagoj, la 3an de marto mi alvenis al Katmando.

3 comments:

Piotr said...

Via rakonto estas preskaŭ fotografia, la travivaĵo certe memorinda
dronanta knabo kortuŝis min, al vi ankaŭ rubaĵoj kaj malpuro ne akceptebla, drinkuloj...
Kaj kiel viaj okulvitroj? Via ekskurso ja devigo, pro via fako, Se mi estus pli juna mi certe farus la samon
Mi gratulas la kuraĝon.

Razeno said...

Kara,
Koran dankon por viaj reagoj!!!!

Дмитрий said...

Razeno via vojago estas bona :)
HumptyDumpty