2010/02/13

Ĉe Thamel

Ne okazis estrara kunveno hodiaŭ ĉe NEspA. Mi estis ĉe la programo de Anil ( estis jara inaŭguro de lia kooperativa oficejo) ni ĉiuj EKkanoj estis invititaj. Kaj mi poste iris al la NEspA Oficejo en Thamel. Mi volis esti ĉe la estrara kunveno almenaŭ unu foje. Mi kunportis organon de EKKo "Katmando"n kaj ŝlosilringon de EKKo por ili kiel miaj donacoj.

Mi vidis ke Bhrat kaj Parashar estis atendantaj ĉe la oficejo de turisma agentio malsupre. Bharat diris ke li ne havis ŝlosilon do neniu povis iri en la ĉambro. Li ankaŭ bedaŭris ke ne povis okazi la estrara kuveno. Almenaŭ du el 11 estraranoj venis.

Vespere mi telefonis al Poshraj kaj li diris ke li estis en Pokhara kun al francaj gastoj. Oh. Kaj, ili poste vojaĝos al Barato kaj ree al iliaj lando. Tre bedaŭrinde, mi ne povos renkonti ilin.

Moragaŭ estos la Amo-Tago, tiel nomata Tago de Sankta Valentino. Mi deziras al ĉiuj feliĉn, sanan kaj amo-plenan Amo-Tagon! Mi bedaŭras ke mi ne povis deamandi al Poshraj pri lia plano pri liaj gegastoj.

Krome, mi volas anonci ke tiuj cxiuj kiuj volas ricevi PDF version de EKKo-organo "Katmando", bonvolu musklaki http://ur.lc/gvo . Estoas tre facila kaj ankaux rapida. Mi atendas viajn reagojn.