2010/01/24

NEspA kaj NEL estas kontentaj pri EKKo

Mi estis feliĉa ke mi estis ĉe NEspA kunveno heieraŭ (2010-01-23). Mi eble iris tien post unu monato. Mi tiom multe okupiĝis prk EKKaj aferoj.
Laŭ mia opinio, hieraŭ devis esti estrara kunveno de NEspA ĉar verŝajne ne okazis tio dum lasta sabato ĉar la prezidanto kaj ĝenerala sekretario ne estis en Katmando tiam.
Kiam mi antingis al NEspA Oficejo, mi vidis kvar amikojn: Philim, Hareram kaj liaj du lernontojn. Poste venis Navin Subedi, Poshraj kaj Narendra. Ni iomete babilis pri politico kpt kaj venis Bharat eble je la 1.00. Mi do ĝois. Fakte mi ĉeestis en la kunveno car mi aŭdis ke Bharat forte kritikis fondiĝon de EKKo kaj eĉ malpermesis NEspAnojn pri partopreno en la EKKo-Kunveno dum lasta sabato. Mi poste renkontis al Navin Lal.
Tion mi ne povis kompreni. Bharat mem estas sekretario de "Nepala Esperanto-Lernejo" (NEL) kaj li opinias ke oni ne rajtas malfermi alian E-klubon (krom li mem). Simile, Subas, kiu venis al EKKo-Kunveno kaj forte kritikis kontraŭ la klubo fakte estas la prezidanto de NEL! Laŭ informo dissendita de Bharat, NEL estas sendependa organizo sed kunlaboros kun NEspA/ NEJO/KAEM/
UEA/TEJO/ILEI kaj aliaj internaciaj organizoj laŭeble. Eĉ S-ro Hori Jasuo estas konsilanto de NEL. Do?
Bone, Bharat venis kaj krokodilado daŭris dum duonhoro. Sed li tute ne demandis al mi ion ajn pri la EKKo kaj ĝia kunveno. Tio signifas ke nun li estas kontenta pri la fongiĝo de EKKo kaj certa ke ĝia fondiĝo neniel malheplas al la asocio.
Jes ĵaŭde mi telefonis al Bharat kaj iomete babilis. Eĉ tiam li ne diris ion ajn kontraŭ EKKo. Eble tiuj mensogis kiuj diris al mi ke Bharat estas malkontenta.
Estas tia kutimo ke neniu en Nepalo rajtas fari ion ajn kontraŭ lia konsento. Oni eĉ ne rajtas esti prezidanto de NEspA se li ne konsentas. Tiel okazis al mi kiam mi venis je balotado por la pozicio de NEspA prezidanto en novembro 2006.
Nun mi multe esperas ke EKKo kaj NEapA kunlaboros kaj disvastigos la movadon en Nepalo. Ni esperu ke tio estas la fino de la problemo de NEspA kaj oni ĉiujn gesamideanojn akceptos en estoteco kun malferma koro.

3 comments:

Piotr said...

Konsento ĉiam estas la plej grava, en nia vivo.

Piotr said...

Vi faras tre utilan laboron en via lando, mi legis pri tio en la januara revuo Esperanto

Razeno said...

Dankon!