2010/12/29

Feliĉan novan jaron 2011

Mi vojaĝos al Pokhara kaj Lumbino

Mi vojaĝos al Pokhara kaj Lumbino dum kvar tagoj kun familianoj. Morgaŭ matene ekos kaj revenos la lundon (3an de januaro, 2011). Certe sekvos interesa rakonto kaj belaj fotoj. Nur atendu min. कन्है निसें प्यन्हु (सोमबार) तक पोखरा व लुम्बिनी चाहिउ वनेत्यना.

9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (2011)

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2011 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de  la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Eserpanton dum la Renkontiĝo.

La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj estas servoj faritaj de nepalaj esperantistoj.

Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en Katmando valo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj, Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj tamangoj, la originaj etnoj de la valo, restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo. Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj vivmanieron  de tiuj homoj.


La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos vojaĝo (plejparte piedmarŝo) al la  regiono je preskaŭ 20 kilometroj nordoriente kaj oriente de Katmando valo. Dum la marŝado vi trapasos plurajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive Ĉisapani, Nagarkot, Dhulikhel kaj Namo Buddha. Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.

La piedvojo inter Sundariĵal  kaj Ĉisapani estas plejparte tra neloĝata arbara parto de Ŝivapuri Nacia Parko. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de diversaj sovaĝaj floroj inkluzive rododendron, la nacian floron de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp kaj diversaj specioj (pli ol 250) de montaraj birdoj. Je la komenco vi povos observi la vivon kaj kulturon de etna popolo, la tamangoj. La tamangoj, oni opinias, devenis de Tibeto, kaj ili estas konataj kiel senafekta kaj honesta popolo. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn lingvon, domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto da ili vivas sur altaj deklivoj sude aŭ okcidente de la riveroj Bhotekoshi kaj Triŝuli. La vivo de tiu montpopolo estas  modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas penega. Ilia religio similas al Bon, la antaŭbudhisma doktrino de Tibeto.

Lumbini estas la naskiĝloko de la Budho. Fama kolono de Ashoka, Majadevi templo, la lago kie la Budho naskiĝis kaj ŝtono indikanta la precizan lokon kie li naskiĝis troviĝas ĉi tie konservitaj. Aliaj famaj najbaraj lokoj estas Kapilavastu, Ramgram kaj Niglihava.
 = = = = = = =
Aliĝilo al
La 9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo
(de la 26an de februaro ĝis la 8an de marto 2011)


Familia nomo: S-ro/S-ino……………………
Persona nomo:………………………………
Adreso:
Telefono (kun kodo):
Profesio/fako:
Naskiĝdato:
Vegetarano:     jes/ne
Fumanto:         jes/ne
Mi volas loĝi kun: ………..
(bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)

Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj  presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la IHR komitato.

Bankkonto: Nepal Esperanto Sangh  550-74775-6, savings account, Nepal Bank Limited, New Road, Kathmandu, Nepal.

Subskribo………..
Dato:……………….

Kotizo

La kotizo estas 650 usonaj dolaroj por unu persono.

La menciita kotizo validas por du lita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron (por la tagoj en Katmando), bv aldoni 100 dolarojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn  kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj.  Bv sendi la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio  kaj samtempe pagi la kotizon. Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal . Telefono: 00977-1-6209877. Retadresoj:  pos.subedi@gmail.com, razeno@gmail.com
Bonvolu tra legu kaj se iu volas re sendu .



Laŭtaga programo
26-a de februaro: Alveno kaj enhoteliĝo
27-a de februaro: Matena vizito al Bauddha, Paŝupati Nath, kaj posttagmeza al Patano
28-a de februaro: Vizito al Svajambhu kaj Bhaktapuro
1-a de marto:  Piedvojaĝo de Sundarijal al Ĉisapani
2-a de marto:  Piedvojaĝo  de Ĉisapani al Nagarkot
3-a de marto:  Piedvojaĝo  de Nagarkot al Dhulikhel
4-a de marto:  Piedvojaĝo  de Dhulikhel al Namo Buddha kaj ĉirkaŭaĵoj; reveturo al        
         Katmando

5-a de marto: Veturo al Lumbini kaj tranokto
6-a de marto: Tranokto en Lumbini
7-a de marto:  Reveno al Katmando
8-a de marto: Ripozo kaj Internacia Vespero
9-a de marto: Forflugo
[La brosxuro estas kopio de kion Nepala Esperanto-Asocio dissendis]

2010/12/26

Biciklado de gefrancoj al Nepalo

Roz' kaj Cirilo [Rose et Cyrille ]estas du biciklistoj el Francio. La 22an de oktoboro 2009, Rose skribis al mi ke li estas en Katmando. Mi povis komuniki kun ilia gastiganto sed tre bedaŭrinde, mi ne povis renkonti ilin. Mi ĵus trovis ilian interesan rakonton pri ilia sperto, ne tre agraba, pri Nepalo. Mi pensas ke ilia rakonto estas bona leciono por nepalaj turismaj agentejoj. Tiun rakonton vi povas trovi ĉe www.horizonto.net

Ili vojaĝis al Nepalo de 02/10/2009 ĝis 30/10/2009 kaj biciklis laŭ 413 km. Jen ilia interesea rakonto:

Nepalo estas lando de jino kaj jango, de ĝusta ekvilibro inter bono kaj malbono, belo kaj malbelo. Koncerne nin, de la komenco ĝis la fino, ĉiu bonaĵo prezentos sian malon. Belega lando por turistoj, malfacila por vojaĝadantoj. Ja tie ni spertos nian plej grandan misaventuron ekde la komenco de la vojaĝo, antaŭ ol foriri de la lando.

Post dudek kilometroj tra ebenaĵo fine ekaperas antaŭ ni la unua montara ĉeno, grandega, verda, moŝta. Estos malfacile supreniri, sed ni scias, ke ni rekompense akiros iomete da malvarmeto, 30° anstataŭ ol la kutimaj 48°.

La pejzaĝoj fariĝas belegaj: akvofaloj (ne plu necesas filtri akvon), abunda vegetalaro, liberaj simioj ekster urboj. Tio bedaŭrinde ne daŭras longe. En la montaro la vojstato fariĝas katastrofa. El la faloj venas akvo ne malvarma sed ja varmeta. Kaj hurladas la kamionaj, aŭtaj kaj motorciklaj hupadoj, ĉie, ĉiam, diurne.


En Nepalo, same kiel en Barato, la prezoj tre malaltas. Sed, male al la antaŭa lando, ili ŝanĝiĝemas ene de sekundoj. Kiam ni demandas pri prezo la komercistoj anoncas ĝin, kaj tuj modifas ĝin... plialtigen. Por citi nur kelkajn ekzemplojn, ni trovas hotelon je 300 rupioj. Dum Cirilo estas supreniganta sian biciklon porenĉambrigi ĝin, Roz' jam arigas la monon por pagi, ĉar ni mefias pri ilia fitekniko, kaj la akceptisto tiam diras: "ne, estas 600 rupioj", prezo de luksa hotelo! Cirilo retroigas la biciklon malsupren. Intertempe alvenas la hotelestro. Li demandas al ni, kio okazas. Li parolas pri miskompreno kaj petas ke ni restu. Li eĉ donas al ni rabaton je 30 rupioj el la 300!
La afero samas pri ĉuj nutraĵoj. En Tansen, pasas virino portante korbon plena je benjnetoj. Baratana turistino aĉetas kontraŭ 10 rupioj, kaj dum la aĉetintino fokusas al empoŝigo de sia ŝanĝmono, la vendistino rapide deprenas kvar benjetojn el la saketo. En alia vilaĝo, inter dek vendejoj, la prezo de sama sodakva botelo flugas de 85 ĝis 180 rupioj. Ni renkontas du aliajn perbiciklajn vojaĝantojn el orienta Francio, kiuj ankaŭ rakontas pri similaj misspertoj.

La morgaŭon, en suprenirejo, ni vidas agoniantan bovon. Ĝi havas vundon sur gambo. Kiel en Barato, kiam besto akcidentiĝis, oni vojflankenlokas ĝin kun protekto per du aŭ tri ŝtonoj anbaŭflanke kaj oni lasas ĝin morti pro soifo. Tio memorigas Baraton al ni, kiam ni donacis nian sandviĉon al viro kun ege pusa piedo envolvita en ĵurnaloj, side sur la grundo apud malsanulejo, petante nenion al neniu kaj ignorata de ĉiuj.


Ni haltas kaj donas la enhavon de niaj boteletoj al la bovo, kiu tuj lektrinkas. Ĝia lango bluas, ĝia okulo ruĝas. Tuj post nia foriro ni trovas akvofalon. Ni retrovenas por denove trinkigi la bovon kaj ni ankaŭ nutras ĝin per pantranĉaĵoj. Ĝiaj okuloj kaj lango reakiris belan rozan koloron. Iuj virinoj haltas por rigardi nin sen paroli. Ni reekiras iom ĉagrene, ni verŝajne nur prokrastis ĝian vivlimon.

Ni bezonas kvar tagojn por suprengrimpi la 160 km al la unua granda urbo, Pokharo. Tie, nia gastiganto, Pradip, igas nin gustumi la nepalajn pladojn. Kun li, ni ankaŭ vizitas lokan esperantiston. Ni pli facile komunikas kun tiu en Esperanto ol kun Pradip kiu bone scipovas la anglan. Ni tiel ekscias pli pri nia gastiganto dank' al la traduko de la esperantisto ol dank' al Pradip mem.
Pradip kaj iu el liaj amikoj portas nin per motorcikloj tra la urbo, tiele vizitigante inter alie luksegan hotelon en belega ĉirkaŭaĵo kun preĝradoj, malnovaj objektoj, fontanoj, nepalaj ĝardenoj. La prezo por unu nokto en tiu hotelo superas nian suman buĝeton por elspezi en tiu lando.

La morgaŭon, ni rendevuas kun Sébastien, franco vivanta en Nepalo. Li malkovrigas Momo-ojn al ni, bongustegajn raviolojn kun bufalo interne, kaj Ĉomej-ojn, frititajn spagetojn kun specoj de bufalo. Sed ĝenerale, la nepala kuirarto malmulte varias, ĉar ili manĝas la saman pladon el rizo kaj legomoj kun supo matene, tagmeze kaj vespere. Je la unua aspekto ĝi ne estas tiom spica kiom la barata. Ĝi havas subtilan guston sed temas pri insida kaptilo por niaj stomakoj, kiuj ne eltenos ĝin.
Dum nia restado komenciĝas alia religia festivalo. La domoj kaj vendejoj ornamiĝas per koloroj, lumoj, floroj kaj kandeletoj. Ekde la noktiĝo, je la 18-a horo, infangrupetoj haltas antaŭ ĉiu butiko kaj ĉiu domo, iu el la infanoj kantas kaj la aliaj kunkantas la reekantaĵon. Rekompense, la loĝantoj donacas al ili bileton je 5 aŭ 10 rupioj aŭ bombonojn.

Dum la festivalo, iam hundoj portas kolringon el floroj, la morgaŭon bovoj, poste homoj kaj motorcikloj, sen paroli pri la domoj ornamitaj per florgirlandoj.

je tiu okazo oni ankaŭ kreas mandalojn front' al la domoj per ardkoloraj dekoraciaj pulvoroj vendataj sur ĵurnalfolio surgrunde deponita. La infanoj portas ilin ruĝaj sur la fronto kaj la virinoj je la radiko de la hararo. En tiu lando ĉio estas kolora, bilda kaj simbola. Kaj ĉiu templo fotindas, precipe en la ĉefurbo, plena je arkitekturaj valoraĵoj, kiuj tamen ja bezonus restaŭradon.

En Katmanduo, la ĉefurbo, akceptas nin Biĝaj. Li estas gvidisto pri tramontara ekskursado kaj li scipovas la francan lingvon. Li multe helpas nin pri burokrataĵoj kaj ankaŭ bone konsilas nin por viziti la urbon.
Ni tamen estas lacaj. Estas malfacilege sin nutri. Ni devas aĉeti tinuson en ladskatoloj kaj panmolaĵojn ĉar niaj stomakoj ne eltenas la lokajn nutraĵojn. La litoj ne havas matracon, nur plumsakon sur tabulo el ligno, kaj ĉiumatene doloras nia korpo. La akvo nur malvarmas kaj estas regule malhavebla dum pluraj horoj en la vesperoj, same pri elektro.

Ni subite decidas rezigni pri Bangladeŝo kvankam ni jam posedas vizon, por rekte iri al Tajlando, des pli ke la flugbibetoj malpli kostas elde Katmanduo ol elde Dako aŭ Kolkato.
Post inventaro de ĉio ne nepre necesa, eventuale eĉ superflua, ni decidas allasi kelkajn posedaĵojn niajn kaj resendi ilin Francien. Iuj malkonsilas la sendon pere de la loka poŝto, laŭdire malfidinda. Prefereble rilati al privata transportisto. Ni vizitas plurajn el ili kaj ni elektas iun iomete pli kostan ol la aliaj sed ŝajne seriozan. Ĝi asertas pri perreta spurado de la pako, rapida livero en flughaveno de ni elektita kaj asekuron okaze de perdo. La sendokosto iom altas, 60 eŭronj por 12 kg, sed eĉ pli altus se ni sendus hejmen. Ni bonŝance havas amikon, kiu loĝas ĉe la fluĝaveno Orly, sude de Parizo, li facile povos preni la pakon por ni.

Ĉio bone sed... kiam ni revenas por vidi la transportiston kun la celo akiri la fakturon, ĉeestas nur dungito lia, ne eblas retspuradi la pakon kaj li ne trovas la fakturon. Ni revenas poste, daŭre ne videblas la estro. La dungito ĉi-foje prezentas la fakturon sed daŭre ne eblas vidi la pakon per la reto. Ni insistas, li telefonas al la flugkompanio. La pako alvenos en la flughaveno Charles de Gaulle, norde de Parizo, sed li asertas al ni, ke li zorgos por translokigi ĝin al Orly, en la sudo.

La pako alvenas je la nordo! Kaj por kolekti ĝin, nia amiko, kiu ne povas iri tiom for, al la fakturo devas aldoni 130 eŭrojn pro kostoj de gardo, endogana transporto al Orly kaj eldoganiĝo. Do, entute pli ol 190 eŭrojn por pako je 12 kg!

Plie, ricevi pakon el Nepalo estas neeviteble suspektinde. Nia amiko estas du-dek-minutojn pridemandata de la doganistoj, kiuj tamen malkonsentos malfermi la pakon. Nur provu kompreni!...

Por malstreĉiĝi, dum ni atendas la flugon al Tajlando, ni donacas al ni turisman ekskurson du-tagan en la ĝangalo de la nacia parko Chitwan por observi sovaĝajn bestojn. Kiel ĝangalon ni fakte trovas arbaron similan al iuj francaj, la gvidistoj estas dungitoj de la hotelo sed ne gardistoj de la nacia parko kaj la tigroj kaj rinoceroj siestas meze de la altegaj herboj, kies tranĉado komenĉiĝos nur la venontan semajnon. Sovaĝajn bestojn ni ne vidas pli da dum fota ekskurso per Ĵipo, ne inkluzivita en la prezo, kompreneble.

Ni opinias, ke niaj gvidantoj tamen certe havas anstataŭan planon por ke ni povu vidi sovaĝajn bestojn. Kaj ili ja havas, ili kondukas nin al eta zoo!, ne inkluzivita en la prezo, kompreneble. Nur unu bona afero, la promeno sur dorso de elefanto kaj, precipe, la naĝado ĉe ili dum ilia ĉiutagabaniĝo, ne inkluzivita en la prezo, kompreneble.

Ĉion konsidere, malgraŭ la afableco de niaj du gastigintoj, tiu lando ĝisfine lacigis nin.

Tre bedauxrinde, cxu ne?

2010/12/23

Saluton el Nepalo

Venis s-ro Ulrich Beker el Usono. Ni havis gajan rendevuon. Mi skribos pri li poste.

2010/12/17

Tagmanĝo kun gefrancoj

Ni invitis al Jean Pierre Fedak kaj Mate por tagmanĝi hodiaŭ (2010.12.17) ĉe mia hejmo.Estis du gefrancoj kun ili kaj mi ĝoje invitis al ili ankaŭ.

Okazis ia miskompreno pri tempo kaj mi devis ilin longe atendi. Tute ne gravas, ili telefonis al mi kiam mi alvenis al mia hejmo kaj iris al ilia hotelo "Kathmandu Garden House" ĉe Chhetrapati por inviti ilin.

Mi ĝojas ke ili bone manĝis simplan ordinaran nepalan manĝaĵon. Kaj ni multe babilis pri politika, ekonomia kaj socia aferoj. la alia paro gefrancoj estis tre interesa pri nepalaj aferoj. Kaj Fedak devis ĉion traduki al ili. Ankaŭ ni babilis pri Esperanto-movado en la mondo kaj en Nepalo.

Mi multe esperas ke mi ilin iam denove renkontos.

2010/12/16

Zamenhoftago en la oficejo de NEspA

Ni celebris Zamenhoftagon ĉe NEspA Oficejo hieraŭ (2010-12-15) kun 10 NEspAnoj kaj du gastoj el Francio.

Estis koincidente ke venis Jean Pierre Fedek kaj lia edzino Mate revenis al Katmando hieraŭ post longa promenado lau la montaro ĉirkaŭ Makalu-Barun Nacia Parko.

Ni parolis pri kontribuo de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj utileco de Esperanto en nuna vivo.

Estis Indu, Narendra, Poshraj, Bharat, Navinlal, Mukunda, Binita, Philip kaj mi.

Antaŭe mi vizitis la francojn kaj gaje babilis kun ili ĉe la hotelo, kie ili loĝis.






2010/12/12

Kuneveno de nespa kaj reago de mia letero

Okaizis interesa diskuto ĉe la oficejo de NEspA hieraŭ (2010.12.11). Venis Bharat, Mukunda Pathik, Nabin Subedi, Parasar, Narendra, Philip kaj mi. Oni diskutis pri kandidato por la okazonta UK kaj....

Jen. Ĉio iris bone dum duonhoro. Ni diskutis pri kandidatoj por UK, problemoj dum vojaĝo, vizo ktp. Poste, mi ekstaris por reiri al hejmo, ĉar mi sciis ke  aliaj gravuloj ne venos.

Subite, Mukunda haltigis min kaj demandis, "Ĉu vi havas ion demandon?" Kaj sekvis lia longa krio, kun ruĝaj, grandaj okuloj, li kritikis min ke mi skribis al li retleteron. Laŭ li mi ne rajtas skribi al li rete. Li demandis al mi kiu mi estas por esplori kiu laboras kaj kiu dormas, kaj ankaŭ longe klarigis al mi ke estas multaj memroj en KAEM ktp ktp. Li uzis eĉ fi-fortojn ekz "via patro ne pagas min por labori....". Interese, li ne prenis la kopion de mia letero, sed li plurfoje diris al ĉeestantoj ke mi skribis malbone kontraŭ li. Mi humble petis al li ke ni parolos pri tio nur kiam li portos la kopion de la letero, sed li ne silentiĝis.

Li estas nia ĉefdelegito, orbservanto por UEA komitato kaj membro de KAEM, reprezentante NEpalon.

Okazis tiel, mi antaŭ kelkaj tagoj, ĝuste la 8an de demembro, mi gratulis lin por lia unujara sukcesa laboro kaj bondeziris por lia kontribuo por la azia movado. Fine mi ankaŭ demandis al li kiuj estas la homoj kiuj aliĝis al UEA ĉijare. En oktobra numero de "Esperanto en Azio" mi vidis ke 9 memroj aliĝis al UEA. Do... estis lia reago.

Fakte, mi ne volis skribi al li ĉar mi scias ke li scias nenion pri KAEM. Mi de tempo al tempo korespondas kun aliaj geKAEManoj por kolekti esti informita pri KAEM aferoj. Dum unu jaro, mi renkontis lin ĉe nia asocio dum du aŭ tri foje kaj li neniam portis informon pri KAEM. Kaj, mi demandas al aliaj geamikoj ĉu iam li raportis kaj respondo estis ne.

Mi ja diskutis pri liaj agoj, ekz, pri lia elektiĝo kiel observanto de UEA-komitato kaj lia stranga rakonto pri subteno de NEspA al iu ne konatulo en japana Espranto-bulteno. Mi ankaŭ blogis pri tio, sed li neniam venis por respondi. Kaj, nun li venis por preskaŭ klaĉi al mi.

Nature, no ne povis kompreni ĉar li parolis la letero kiun li ne povis montri. Kaj venis starnga ideo de Parasar. Li diris le mi misuzis intereton. Denove, alia problemo.

Ni havas proverbon en Nepalo. Oni ne devas kuri post la korvo, se iu diras al vi ke la korvo prenis vian orelon.

Post tiom longa kaj varma disputo ĉe la oficejo de nia asocio. Ĝi ne plu estas privata afero. Vi certe volas scii kion mi skribis en mia letero. Jen:
Estimata s-ro Mukunda Pathik,
Saluton.
Jam pasis unu jaro, vi fariĝis KAEMano. Dum la jara kunveno, la 5an de decembro 2009, oni decidis ke vi estu KAEMano.

Kvankam mi ne povis vidi vin dum sabataj kunvenoj de NEspA, mi kredas ke vi multe laboris por KAEM. Kaj, dank' al via diligenta laboro, nun KAEM havas bonan imagon en la Esperanto-mondo. Gratulon al vi por via sukcesa jaro en KAEM.

En la bulteno "Esperanto en Azio" de oktobro, mi ĝoje legis ke en 2010 estis akcpetitaj 154 homoj kiel membroj de UEA. Kaj inter ili, 9 estis nepalanoj. Tio ja estas bona novaĵo.

Ĉu vi povas sendi al mi nomojn de la 9 homoj kiuj aliĝis al UEA? Mi volas gratuli ilin.

Mi antaŭdankas vin por via helpo.

Esperante,
Razen Manandhar

Kaj, jen estas lia respondo:
Kara Razen,
 
 
Estas mia plezuro, ke vi sendis longan kaj interesan reton al mi. Estas vera, ke telefono estas tre malproksima de vi kaj reto estas tre utila, grava facila por vi. Kelkfoje, ni renkontis en NEspA oficejo kaj kelkfoje mi ne vidas vin. Mi estas instruisto de Nepala Universitato kaj verkisto, do mi devas partopreni en diversajn programerojn. Tiu cxi jaro mi devis kaj devas vojagxi en diversaj partoj de Nepalo por mia esplorado. Estus pli bona, se mi partoprenos cxiuj sabataj kunvenoj. Mi estas KAEMAno kaj kiel membro de KAEM mi havas kontakton kun estraranoj de KAEM. Oni ne devas diri cxiujn aferojn de KAEM, sed gravajn aferojn ni devas intersangxi. Mi havas planon konduki novajn kursojn en diversajn partojn de Nepalo. Pri tio ni devas diskuti kaj bezonas financan helpon de KAEM. Mi esperas, ke ne nur Nepalo, ankaux multaj landoj de Azio ricevos helpon. La financa situacio de KAEM ne estas tiom forta, tamen, ni devas organigxi novajn movadojn, tio estas nia devo. Ni sukcesos fari tion.
 
Vi etas tre aktiva kaj lerta en Nepalo kaj dauxrigi vian laboron. Mi bezonas viajn konsilojn. La nomlisto de nepalaj membroj de UEA, mi sciigos vin post kelkaj tagoj.
 
Amike,
Mukunda Pathik

2010/12/04

Demando por aŭtonoma ŝtato de la Nevaroj







Okazis grandskala kongreso de Nevaroj, la indiĝenoj de la Katmando-Valo vendrede (2010.12.03). Ili unuanime demandis ke la valo kaj ĉirkaŭaj regionoj estu nomata kiel Neva-regiono baldaŭ.

La indiĝenoj, kvankam ili nutris la varlon dum pasintaj 3000 jaroj kaj deokraciis ĝin per ĝia propra lingvo, skriptoj, festivaloj, dancoj, kantoj, pentraĵoj, skulptaĵoj ktp, ili devas vivi kiel minaritato nun. Ili ne sukceis malmultigi la elversaĵon de la enmigrantoj, el diversaj distriktoj de la lando. La enmigrantoj ne amas la valon, ĝian kulturon kaj lingvon, sed ili nur volas sekuri ilian estontecon tie ĉi. Ili, dank' al ilia gepatralingvo, kaptis tutan registaron kaj ili komplotas ke la valo ne estu en manoj de la nevaroj.

La registaro, farita plej parte de la altkastaj Hinduoj, finfine decidis "doni" ŝtaton al la Nevaroj sed ĝi estas tiom malgranda ke la indiĝenoj eĉ malfacile respiros, kaj ili devas porti la ŝarĝon de la enmigrantoj. Do, la revolucio komencas.

Jen mi prezentas al vi fotaron pri la progarmo.