2009/12/15

Zamenhoftago celebrita en Nepalo




Ni hodiaŭ celebris la naskiĝtagon de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhofo, la kreinto de Esperanto. Estas lia 150a naskiĝtago, fakte, en Katmando.

Por tio, ni, la membroj de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo), matene iris al Suajambhu, la montento apud Katmando, kie troviĝas sanktejo "stupao" budhisma.
Ni estis ses : Mi, Anil, Navindra, Kailash, Rina kaj Sharmila. Ni bruligis butelampojn omaĝe al la Budho kaj preĝis ke nia laboro por Esperanto-movado estus fukcesa dum venonta jaro. Ni tiel celebris la 150an naskiĝtagon de Zamenhofo.

La sanktejo estas nun renoviganta. Kaj ĝi estas unu el la zonoj kiuj farigas Katmandon kiel Monda Heredaĵo de UNESKO. Homoj kredas ke tiu ĉi sanktejo estis kreita antaŭ miloj da jaroj, antaŭ ol al kreo de Katmando-Valo. Tiam, la valo estis granda lago kaj estis la monteto sur kie floris lotuso de la Budho.

Ni samtempe decidis ke hodiaŭ (la 15a de decembro) estu ankaŭ naskiĝtago de EKKo.

Poste ni promesis la sanktejon kun la verda standardo kaj fine fotis sin. Kolumboj flugis kiam ni promenis ĉirkaŭe.

Aperis reklamo de EKKo pri la naskiĝtago de Zamenhofo en la loka ĵurnalo "Sandhya Times" hodiaŭ.

Kaj, vespere, ni celebris la tagon ĉe la oficejo de NEspA. Mi iris je la 5.00a vespere kun Navindra, Anil kaj Kailash. Estis tie Bhart, Poshraj, Philip, Subhas, Hareram kaj alia junulo. Estis mallume. Bharat parolis pri lia tezo kaj Philip parolis pri ideo de Esperanto. Mi legis poemon de William Blake, tradukita en Esperanto. Mi montris al ili la anoncon pri Zamenhoftago.

Ni provis kanti la himnon sed ne povis cxar tiam ni ne povis trovi la kopion de gxi.

Mi tre bedaŭras ke homoj en Nepalo nuntempe ne volas partopreni en Espernto-aranĝoj. Ĉi jara Zamenhoftago en Nepala Esperanto-Asocio ja estis vere pala.

Oni ofte diras en internaciaj forumoj ke la Esperanto-movado estas tre viglas en Nepalo. Mia demando: kie mi vidu tiun viglecon? Nur dum senpagaj manĝado? Ĉu ili estas esperantistoj kiuj venas al la asocio nur tiam kiam oni donas senpagajn manĝaĵojn? Mi memoras multajn vizaĝojn tiajn. Ĉu tio estas vere movado?

Zamenhoftago esta la plej grava tago por ĉiuj esperanstistoj. Ili memoras ke kreinton, legas, aŭkustas pri lia vivo. Kaj ankaŭ legas ion en Esperanto kaj promesas ke li aŭ ŝi laboros dum la jaro por la Esperanto-movado. Sed, mi vidis ke nur estis ses homoj en la oficejo de NEspA ĉi jare. Nur ses!!!

La estrara komitato mem havas 11 membrojn. Mi memoras, ke ili estis tre feliĉa kiam oni anoncis iliajn nomojn kiel estraranoj. Sed nur du inter ili povis veni por danki al d-ro Zamenhof pro lia mirinda kreo de la lingvo. Kaj ankaŭ ne troviĝis memroj de pasintaj estraraj komitatoj, aŭ almenaŭ prezidantoj. Kaj aparte, tri geesperantistoj vizitis al Bjalistoko por partoreni en la UK ĉi jare. Eĉ ili ne venis. Ĉu ili jam forgesis ke multaj homoj helpis ilin partopreni kaj loĝi en tiu mutekosta urbo? Eĉ tiu persono ne venis kiu postilis postenon de nepala ano de KAEM, kaj kiu skribis ke jam 600 homoj lernis Esperanton en Nepalo. Do, kie estas la esperanto-movado en Nepalo?

Estas tre bedarŭinda parto de la movado en Nepalo ke oni venas al asocio nur por serĉi eblecon vojaĝi senpage per Esperanto, aŭ por trovi alian profiton, sed neniu serioze pensas pri la fundamentoj de Esperanto. De dekoj da jaroj oni restas komencantoj kaj tiuj pli laŭte balbutas kiam venas eksterlandanoj riĉaj. Ho dio!

2 comments:

Gunnar Gällmo said...

Bonvolu informi ankaŭ BLE:n - la ĉeesto de esperantistoj apud Sŭajambhuu estas interesa!

väike my said...

Hi. You wrote me on my blog (tuuli75.blogspot.com). thank you for the compliment i'm glad you like them. I'm not actually professional but some of my photos have been published in books and magazines...