2009/12/01

Pri Jara Kongreso de NEspA

Mi subite trovis retmesagxon de la gxenerala sekretario de NEspA Bhart Ghimire. Li invitis min al la jara kongreso, kiu okazos la 5an de decembro. Bonega afero, cxiel.

La estraranoj scias ke ni havas statuon kaj ni havas jenan regulon:
"15.por voki la jara kongreso aux speciala kunveno, speciala kunveno,almenaux antaux du semajnoj la skribita informo  sendos al membroj."

Do, restas nur kvar tagoj kaj jen venis la invitilo. Cxu ni prenu gxin kiel kontrauxstatua ago de nia gxenerala sekretario aux simple, blinde sekvu cxion kio okazas en nia amata asocio?

Mi tamen iros al la kunvenokaj ankaux petos al miaj lernintoj parotpreni kaj aligxi al gxi. Kaj mi multe esperas ke aperos la raporto de la gxenerala sekretario de pasinta jaro, kiun li forgesis prezenti dum jara kongreso antaux pli ol unu jaro.

Deziras al cxiuj sukcesan kongreson.




--
Razen Manandhar

No comments: