2009/11/04

Santendaro de Esperanto-Klubo de Katmando

Mi ne scias kiom da malsanulojn Dr Zamenhof kuracis en sia vivo. Sed Dank' al Esperanto, pli ol 550 da okulmalsanuloj ricevis kuracadon en Nepalo, pere de klopodo de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo).

En Junio, mi instruis Esperanton al 8 gejunuloj ĉe "School of Creative Communications". Ili bone lernis dum la kurso kaj paroladis sed post la kurso, ili nature ĉesis praktikadon. La gelernintoj unue intencis fondi klubon kaj mi proponis ke ili anstataŭe aliĝu al NEspA. Ili konsentis kaj unu el ili venis al NEspA oficejo. Mi klarigis al la kunveno ke la novaj lernintoj volas esti membroj. Mi estsas ĝoja ke mi trovis gejunulojn kiuj volas servi la socion kiel parto de Espernato-movado.

Ni jen fariĝis kvazaŭ nova grupo sennoma. Ni, kiel unua paŝo, decidis okazigi okulsantendaron. Neniu inter ni estas kuracistoj. Unu estis okulmansalulo do li scias kiom grava estas tia programo, precipe por malriĉuloj. Ni diskutis pri ebleco kun multaj registaraj kaj neregistaraj oficistoj, kuracistoj, importistoj kaj vendistoj de medikamentoj, lokaj kluboj, maljunuloj kaj aliaj okulmalsanuloj. Ĉiuj diris ke estas fakte grava kaj enda laboro. Por labori kun la registaraj oficoj, ekzemple, ni bezonas nomon. Do, ni preskaŭ hazarde nomis sin "Esperanto-Klubo de Katmando"(EKKo). Eestis Anil, Navindra, Kailash, Sarmila, Rina (Niru ĵus antaŭ la programo flugis al Britio; Govinda kaj Basanta ne povis veni) kaj mi en la grupo.

Do, poste ni kolektis mondonacojn. Venis malgrandaj sumoj el diversaj kompanioj, industrialistoj, komercistoj ktp. Ĉefe subtenis nin la vendistoj de medikamentoj kiuj donis al mi grandajn kvantojn de bezonataj medikamentoj. Mi persone tamen ne multe povis labori. Krome ankaŭ venis kritikoj, suspektoj kaj falsaj promesoj, pri kio ni ne multe zorgis.

Dume ni laboris por aranĝo de venejo. Ni finfine iris al la monaĥejo en Balambu por aranĝi lokon. La venejo estis terevada budhisma monaĥejo "Pranidhipurna Mahavihar". La bonzo de la monaĥejo "Sukha" estis tre entusiazma por okazigi tion en la monaĥejo, por la maljunaj kaj malsanaj vizitantoj. Ni elektis tiun lokon ĉar venas multaj malunuloj regule al la monaĥejo kaj mi volis unue servi ilin. La bonzo aparte kolektis gejunulojn kiuj venis tien por studi bazan budhismon, nome Parijati. Jes, ni aĉetos manĝaĵojn por la kuracistoj kaj voluntuloj, kaj estis persono en la monaĥejo kiu kuiras tie regule. Ŝi konsentis helpi nin. Poste, ni afiŝis ĉe muroj de kvar vilaĝoj kaj ankaŭ pendis grandajn afiŝojn ĉe stratoj.

Vendrede loka televikanelo Avenues TV intervjuis la prezidanton Anil Ratna Tuladhar. Mi mem ne povis rigardi ĝin sed ili diris ke estis longa, preskaŭ dum 30 minutoj. Li havis sanĉon paroli pri Esperanto kaj la santendaro.

Do, la nove fondita klubo de gejunuloj, EKKo, okazigis okulsantendaron en vilaĝo Balambu, ĉirkaŭ 8 kilometroj okcidente de Katmando la 31an de oktobron 2009. Ĝi vere estis nia una paŝo al laboro per Esepranto por la socio. Venis kuracistoj de BP Koirala Lions Okulstudo-Centro TU Teaching Hospital.

Ni atingis al tiu monaĥejo je la 7.15 matene. La vetero estis malvarmeta. La lokaj voluntuloj jam estis pretaj. Ili malfermis giĉetojn; homoj jam estis starantaj je vico. Ĉar plej parte de malsanuloj estis maljunaj, oni akceptis kelkajn nomojn el unu persono en vico. Por faciligi la maljunulojn, aliaj voluntuloj iris kie staris ili kaj prenis nomojn. La malsanuloj ricevis nur pecojn de papero kun numeroj por ke ili ne devos stari en vico dum longa tempo kaj nur iliaj numeroj helpos ilin atingi al la kuracistoj.

Venis la teamo de kuracistoj: Estis D-ro Jeevan Kumar Shrestha kiu gvidis la teamon. La teamo estis bonvenigita. Post kunmanĝetado, ni iris al preĝejo. La preĝado laŭ budhismo dauris dum ĉirkaŭ 30 minutoj; ĉeestis gebonzoj, kuracistoj, voluntuloj, malsanuloj kaj ni. Kaj sekvis mallonga soleneta programo.

D-ro Shrestha aplaŭdis ke la monaĥejo donis ejon por la tendaro. Li ankaŭ diris ke la klubo devas nun iri al diversaj lokoj de Katmando ĉar la kuracservo tie jam ne estas atingebla por ĉiuj.

Bonzo Sukha diris ke kuracservo estas grava en budhismo kaj estas sia prozuro aranĝi lokon por tiu sankta servo al homaro.

La prezidanto de la klubro Tuladhar diris ke estis la unua paŝo de la klubo. Li diris ke post lernado, la gelernintoj volis labori por la socio kaj tion ili trovis kiel la plej taŭga kaj ebla laboro.

Estis plano disdoni memoraĵojn al la kuracistoj post la kuracado sed ni volis fini la aferon tuj. Do la bonzo disdonis memoraĵojn, t.e., statutetoj de la Budho al la kuracistoj. Kaj Tuladhar disdonis ŝalojn al la gebonzoj.

Jen komencis kuracado. Estis kelkaj ĉambroj tie sed preskaŭ malplenaj; ni aranĝis tablojn, seĝojn kaj benkojn. Oni ekzamenis vidkapablon ekstere. Du ĉambroj estis por kuracistoj. Unu ĉambro estis por provi taŭgan fortecon de la okulvitroj ricevotaj. Alia ĉambro estis por purigado de okuloj por malsanuloj. Ni disdonis akvon kaj sukon al la vizitantoj. Ĉio iris preskaŭ glate malgraŭ homamaso, ĥaoso, plendo, grumblo kaj aplaŭdo. Multaj homoj devis stari sub suno dum pli ol du horoj. Kelkaj homoj ricevis seĝojn aŭ benkojn kaj aliaj staris sub suno, sekve aliaj iris al hejmo aŭ bazaro ĉar ili scias ke iliaj vicoj venos nur post du horoj. Ni aŭdis ke ne ĉiuj povis veni ĉar estis sezono de rekolto kaj pro tio, aŭ malsanuloj ne povis veni por ekzameniĝi aŭ ne povis kunporti iliajn malsanajn gepatrojn.

La malsanuloj venis el diversaj lokoj : Plej multaj estis el kvar proksimaj vilaĝoj - Balambhu, Satungal, Thankot, Matatirtha. Aliaj venis el Khanikhola, Katmando kaj ankaŭ Patano. Estis ekde 8 jaraĝa ĝis 87 jaraĝa. Ĉiuj havis saman deziron -- vidi la mondon pli klare.

Venis ĵurnalistoj. Avenues TV devove intervjuis nin. Vole ne vole, ankaŭ mi iomete parolis pri Esperanto antaŭ la kamerao.

La kuracistoj estis tiom okupitaj ke ili eĉ ne havis tempon tagmanĝi. Ili tre malfacile povis lasi ĉambrojn por manĝi. Ili devis aranĝi tempon inter si tiel ke unu manĝas kaj aliaj laboradas. Simile okazis ankaŭ voluntuloj kaj ni, la organizantoj.

Venis tiom granda amaso ke ni devis ĉesi aliĝadon je la 1.00 ĉar la kuracistoj diris ke se aliĝado daŭorus oni devus labori ĝis nokto kaj tielmaniere oni ne povos bone kuraci ilin.

Pli ol 107 homoj bezonis okulvitrojn kaj 24 da homoj bezonis operacion de katarakto. Tio estis nia respondeco ke ni aranĝos ĉion senpage. Jen, unuflanke estis nia plezuro havi sanĉon servi al tiom multe da homoj sed aliflanke ni ekŝvetis ĉar la monsumo ni kolektis ne estis sufiĉa por fari tion. Ni ne sukcesis kolekti tiom da mono kiom ni celis kaj venis pli multe da patientoj ol ni kalkulis. Do, ni simple silentiĝis kaj helpis la la malsanuloj de kernoj de niaj koroj.

Je la fino, ni dankis al la kuracistoj kaj la bonzo donacis al ili librojn pri Budhismo. Ni, organizantoj, ankaŭ ricevis la librojn. Ni kun dankemo adiaŭis la kuracistojn. Ili estis dekope en unu aŭtomobilo, tre malfacile veturis ili, estis simpatiaj.

Poste ni dankis al la voluntuloj kaj disdonis al ili atestilon por iliaj helpoj. La bonzo disdonis librojn akaŭ al ili. Antaŭ la fino, mi klarigis pri Esperanto : ĝia origino, celo kaj disvastiĝo en Nepalo.

Dum tuta tago, ni ne varbumis pri Esperanto en la tendarejo. Kvankam nia intenco ankaŭ estis diskonigi nian lingvon al la socio, ni ne estis laŭtaj: Ni nek starigis nian flagon, nek la nomo de nia klubo estis en grandaj literoj. Ni simple pendis grandan verdan afiŝon ĉe la muro kiu donas nomojn de la subtenantoj kaj helpantoj kaj plej malsupre estis nomo de nia klubo. Ni nur volis ke homoj memoru ke tiuj afablaj homoj kiuj aranĝis ĉion havas ion komunan inter ili kaj tio estas Esperanto. Pro tio, ni ĉiuj estis en niaj T-ĉemizo kun Esperanto-flago. Ni kredis ke poste ili mem kaptos ŝancon scii pri Esperanto kaj ili mem montros intereson lerni la lingvon. Tion ni vere deziris. Ni simple diris ke ni apartenas al malgranda grupo de homoj kiuj lernis Esepranton kaj diris ke ĝi estas internacia lingvo preter religioj, rasoj, kastoj etnaj baroj ktp. Nature venis demandoj el al amaso pri Esperanto kaj pri esperantistoj kaj tiel ni klarigis pri ĝi. Multaj el ili montris deziron lerni ĝin en estonteco.

La tuta programo kostis al ni ĉirkaŭ 1,000 euroj. Nepre estis granda monsumo. La mono ni kolektis ne etis sufiĉa kaj nun ni devige estis pretaj pagi malgrandajn sumojn el niaj poŝoj. Ni ĉiukaze estas tre tre feilĉa ke Esperanto vere fariĝis utila por pli ol 500 homoj! Tio signifas ke unu malsanulo ricevis servon kontraŭ 2 eŭroj. Ĉu tio ne estas malmulte kosta? Cetere Zamenhof mem estus tre feliĉa ke multaj okulmalsanuloj resaniĝis pro Esepranto se li vivus hodiaŭ (aŭ li mem kuracus kelke da homoj).

Tio ne estis la fino de la programo. Lunde ni aranĝis senpagan operacion de kararakto por 12 homoj. Fakte estis 23 da patientoj. Ni organizis kunsidon kun ili dimanĉe kaj trovis ke multaj ne povis esti operaciitaj ĉar estas rikolto-sezono kaj eĉ tiuj majunuloj devis labori en la kamparo. Do ni honoris al tiuj kiuj preferis rikolton ol videblecon. Aliaj ne povis esti ĉar ili havis aliajn malsanojn (ekz sango-premo) kaj do ne estis taŭga por operacio. Ni pagis tuton de la operacioj al la hospitalo. Krome mi prezentis honorarion al la kuracistoj. Post unu semajno, ni aranĝos okulvitrojn al la bezonantaj malsanuloj.

6 comments:

Jacob said...

Mi, iom malfrue, gratulas vin por tiu inda kaj admirinda laboro!

Ĉu estas planoj de ripeti tiun aux similajn aktivecojn alian fojon?

Kore, Jacpob

Razeno said...

Karo Jacob,
Saluton. Dankon por via reago. Kaj mi estas gxoja ke vi interesigxis pri nia laboro.
Jes. Certe ni okazigos alian santendaron plej eble en decembro. Vian ian ajn helpon ni bonvenigos.

Sxajne vi ekokupigxas por la UK. Cxu? Eble jam multaj homoj petis al vi gastigadon....Deziras al vi bonan laboron.

Anonymous said...

Kara Razeno,
Antaux la 6a Azia Kongreso en Ulanbatoro du tagojn volontule kuracservos esperantistoj-kuracistoj el Koreio, Japanio kaj aliaj kun flegistoj. Se inter vi nepalaj esperantistoj, kiuj aligxos al la Kongreso, estos kuracistoj (interna, kirurga, denta, okula kaj aliaj), kunlabori kun ili estos interese kaj dankinde.

Razeno said...

Kara nekonatulo,
Dankon por via intereso. Mi plej eble venos sed en mia grupo "Esperanto-Klubo de Katmando" neniu estas kuracisto. Ni nur kolektas donacojn kaj okazigas santendaron. Mi volonte laboros kun vi se mi povos partopreni en la UK. Gxoje,
Razeno

Anonymous said...

Kara Razeno,
Ne temas pri UK, sed Azia Kongreso en Ulanbatoro pri la volontula kuracservo.

Anonymous said...

Kara Razeno,
Ne temas pri UK, sed AK en Ulanbatoro.