2009/11/22

Gratulon Prof So Gilsu!

Hieraŭ mi vizitis al NEspA oficejo. Mi ne havis tempon sed volis sidi tie ĉar estis tago de estrara kunveno. Estis tie Bharat, Indu, Nabil Lal, Narendra, Bishwa, Nabin Subedi kaj Philip. Al Poshraj mi renkontis ĉe sur la ŝtuparo. Do, ne okazis estrara kunveno kaj oni ne devis surskribis gravajn decidojn.

Estis granda libro pri Prof So Gilsu tie. Temas pri lia vivo kaj kontribuo por la Esperanto-movado. Estis ankaŭ artikoloj de Indu kaj Mukunda. Mi ankaŭ vidis mian foton sur la paĝo kie estis artikolo de Mukkunda. Mi memoris mian vojaĝon al Koreio en 1994 por partopreni en la UK. Mi ja estis nova esperantisto tie kaj ne havis sufiĉe de informo pri tia grandioza okazaĵo. Mi vidis ke Mukunda vojaĝos kaj ankaŭ vojaĝos Dipendra. Kaj do, mi esprimis mian deziron al S-ro Kim Young Ĝin kiu estis tiam en Katmando. Do, post longa kalkulo li kunsentis subteni min kaj al mia amiko Narendra Manandhar. Etis mia una internacia vojaĝo kaj nepre, unua Esperanto-vojaĝo.

En Koreio mi eksciis ke mi apartenis al tiel nomata "Azia Karavano". Tio eble estis same kiel grupo de invititoj al Azianoj en 2007 UK. Ne gravas, mia vojaĝo kaj loĝado ktp estis aranĝita dank' al S-ro Kim.

Mi memoris. Mi montris la manuskripton de Nepali-Esperanto kaj Espernato-Nepali vortaro, kompilita de mi, al Prof So kaj li aplaudis kaj diris ke li promesis subteni ĝian eldonadon. Mi diris ke ĝi estu eldonita de NEspA kaj li petis oficialan petleteron de la prezidanto de NEspA kaj tiama prezidanto dum du-semajna kunloĝado ne faris tion. Do, mi revenis malĝoje. Kvankam, post 15jara atendo, la vortaro estis eldonita dank' al ĉiuj kiuj helpis al ĝia eldono.

Mi volas gratuli al Prof So por lia longa laboro por al azia movado kaj kontribuo al la mondskala movado de Esperanto. Mi ĉiam memoras lian kuraĝigon al mi.

Nabinlal diris al mi ke la jara kunveno okazos en Kanya Campus.

Oni babilis pri iliaj spertoj dum vojaĝo al Japanio kaj aliaj landoj. Ankaŭ mi aŭdis pri iel deziro vojaĝi al Mongolio kaj prezo de vojaĝo.

No comments: