2009/11/27

Festivalo de Gadhimai



La plej grava afero en Nepalo nun eble estas la festivalo de Nijgadh, en la suda parto de Nepalo.

Homoj ofertis pli ol 20,000 da buvalojn al la diino! Oni ne kalkulas kiom da kaproj, porkojn, kokidojn kaj musojn oni ofertis tie. Estis profesiaj bucxitoj kiuj vagis tie por elteni kapojn de ofertotaj animaloj en tiu kampo. Oni kredas le ofertinte animalojn, iliaj deziroj estos plenumigitaj de la diino Gadhimai.

Mi ankaux apartenas al tiu komunio, kie okazas animal-ofertadoj. Mi ne do tute malamas tiun tradicion. Sed vidi la amason de korpoj de bucxitaj buvaloj en jxurnaloj tio estas tro tro tro. Antauxe, mi ankaux planis viziti tien por "gxui" kaj foti. Sed poste mi ne povis kuragxi por doni tiom da doloroj al miaj okuloj.

Malgrana grupo de homoj protestis kontraux tio. Estis cxefe grividitaj de eksterlandanoj ( eble ankaux eksterlandaj monoj). Sed ili nenion povis fari. Estis iu sanktulo budhisma (el Tamang gento), kiu decidis ke ili mem iros tie por malpermesi sed li mem malaperis surstrate.

Mi opinias ke anstataux protesti kontraux la ago, oni devas iri al tiu komunimo kaj enkonduki ilin al pli deca civilizacio, por ke ili lasu tiun kulturon. Oni simple ne rajtas tiel paroli pri kulturoj de aliaj gentoj. Vidu, ecx ministro vizitis al tiu templo por pregxi.

La plej malbona afero en Nepalo estas, same kiel cxiam. La regantaj partioj sukceis agnoski sian bugxeton post tri monatoj, dank' al simpatio de Maoistoj, sen kio ili ne povis fari tion. Unu el maljuna politikisto devis vojagxi al Singapuro por kuracigxi (je kotizo de la registara mono) kaj lia filino pli multe da monon elspezis je acxetado! Nepalo neniam evoluos.

3 comments:

Anonymous said...

Kara Razeno,
Kiuj mangxas la kadavrojn de la bestoj anstataux la diino? Cxu la diino gxojas mortigi la bestojn?

Razeno said...

Estimata,
Dankon por vere akra deamando. Hinduismo estas tio. Vi pravas. La diino ne mangxis la bestoj. Kaj mi ne kredas ke sxi gxojas mortigi la bestojn.

Sed tio nur ne estas la respondo. Vidu, oni nature volas oferti ion ajn al al diino kiam ili ne fidas al al registaro, aux registaro simple ne ekzistas por doni servon, protekton kaj sanon al la homoj. Do kion ili faru?

Mi kredas ke oni cxesos ofertadon kiam ili eksciios ke kuracistoj fakte povas savi ilin.

Vi devas veni al Nepalo por kompreni kial homoj tiom kruele fidas al la diino.

Mi tre sxatus koni vin per via vera nomo, almenaux.

Fortikaĵulo said...

Vere tro, tro, tro impresaj, nekredeblaj scenoj kaj bildoj!

Sed la religioj faras/is tiun ĉi kaj ankaŭ plimalbonon bedaŭrinde!

(Mi respondis al vi en la blogo "Esperanta Respubliko")

Amike el Italujo,

Irnerio