2009/10/22

Tria tago en Japanio

Estis bonega hieraux ankaux. Ni multe lernis pri ekonomio, financa krizo kaj jxurnalismo.

Vespere mi promenis al Rapongi kun nepala amiko. Sed tiu amiko ne sxatas promeni eble. Li ecx ne lasis min sole promeni kaj mi poste frue dormis. Estas iom malfacila regiono de Tiokio. Nenio estas tie cxi krom registaraj oficejoj kaj mangxejoj. Mi tre volis viziti al ekeltronika merkato, eble tio ne okazos cxi foje.
Mi esperis ke frato de Navindra telefonos aux venos al mi. Sed tio ne okazis. Li ecx ne sendis al mi retmesagxon. Mi scias nepalanoj en Japanio estas pli multe okupitaj ol japanoj. Li lasis al mia hotelo mesagxon ke mi telefonu al li. Mi tion ne povas fari. Por li, telefoni estas pli malfacila ol al mi. Tre bedauxrinde. Navindro ne ricevos la komputilon cxar mi mem ne povas iri al tiu sinjoro kaj li ne venos por lasi min.
Interese venis fakso de Yuri Saguchi. Sxi volas min gvidi al JEI. Mi tre volas renkonti sxin. Eble sxi venos hodiaux kaj do ni kun epovas promeni.
Morgaux mi estas pli okupita cxar ni havas planon viziti al NHK kaj JICA. Vespere okazos la premio-disdona programo. Mi multe multe esperas ke mi venkos. Nur dio scias.....
--
Razen Manandhar

3 comments:

Unknown said...

Ho! Vi estas nun en nia lando!
Bedauxrinde mi logxas iom malproksime de Tokio, kaj via restado estas tro mallonga por renkonti vin.

Unknown said...

Kara Razeno,
Jam finigxis la seminario, cxu ne?
Dum la seminario cxu vi renkontigxis kun neniu esperantisto en via hotelo?

Razeno said...

Saluton. Dankon.
Venis Juko al mi, ni kune iris al JEI kaj bone mangxis kune. Dank' al sxi.