2009/09/25

Feliĉan festivalon Daŝamion!



La tuta mondo konas Nepalon kiel malriĉa lando, sed tio nur donas al ili iluzian bildon de nia lando. Kvankam en granda parto de Nepalo vivas malriĉegaj homoj, ankaŭ vivas homoj kiuj estsa riĉegaj. Ili ne multe laboras sed gajnas monon per corupto, komisiono por vendado de brokantaĵoj, kampoj aŭ domoj. Tiuj kiuj ne volas labori kaj vojas tuj riĉiĝi, ili iras en politiko. La politikistoj ne laobras sed en malgranda periodo ili iĝas riĉegaj. Kaj la leĝo ĉiam malsukcesas kapti ilin aŭ devigi ilin pagi takson.

Do, venis Dashain, la plej granda festivalo de Hinduanoj. Nun estas la tempo kiam ĉiuj volas elspezi monon je vestaĵo, domoj, aŭtoj kaj manĝaĵoj. Vidu la kontrasto: En vilaĝoj mankas mono eĉ por pano kaj en urboj, la bankoj ne povas redoni monon al la homoj. Kie iras la bankbiletoj?

Tiel oni diras ke pro timo de registaro, riĉuloj elprenis monon el banko aŭ ili ne sendis iliajn profitojn lastatempajn al bankoj. Anstatraŭe ili kaŝas bankbiletojn en siaj hejmoj kaj do la bankoj vere mankas bankbiletojn. Estis du kialoj: unue, la homoj gajnis tiom da monon kontraŭleĝe kaj ne volas diri tion al la registaro. Due, ili gajnis tiom da monon sed ili ne volas pagi takson al la regisaro. Eble tio ŝokas eksterlandanoj, kiuj ĉiam pensas ke nepalanoj estas simpatiaj kaj laboremaj ktp.

Antaŭe ĉiuj homoj kiuj venis en Katmando por labori, gajni monon reiras al siaj hejmvilaĝoj. Dum festivalo la stratoj fariĝas malplenaj ĉar preskaŭ nur la indiĝenoj vivas tie ĉi. Nun tio ne estas tiom regula. Plej multe da enmigrantoj nun havas siajn domojn en Katmando kaj celebras la festivalon aparte en Katmando kaj nur malmulte da homoj reiras al siaj vilaĝoj.

Mi deziras al ĉiuj feliĉan festivalon Daŝamion.

Mi memoras ke dum pasintaj jaroj, NEspA organizis kunmangxadon antaux ol la festivalo. Cxi foje, ohi ne havis tempon.

2009/09/21

Foto de nia vojagxo


Ni staras apud la luksa restoracio kun amiko de Ihathari


Bela knabino de Hile

Geamikoj trapass modernan domon de Hile

Staras geamikoj cxe bazaro de Sindhua

Dangxera vojo al/el Chainpur

Spektaklo tra rompita fenestro

Tri inter ni pasis tra la rivero


Historia konstruajxo de Chainpur, nuntempe malbone zorgita

Tradicia laborejo-vendejo de nevara bronzisto.

Bela strato de Chainpur

Dambar Shakya faris tiun lampon antaux multaj jaroj.

Artoprena domo en Chainpur


Moderna domo cxe Basantapur

Ni maingxis bongustan momo-n cxe Basantapur


Estas la turo de Bhedetar


Gxi estas la cxefa registara domo de Dhankuta

Fotoj de nia vojagxo al Itahario, Dharan



2009/09/17

Vojaĝo alItahari, Dharan, Dhankuta, Hile kaj Chainpur

Tago 1 vendrede
Nia nova grupo de gelernantoj de Esperanto kolektiĝis ĉe la bushaltejo Kalanki je la 4a posttagmeze kaj la buso ekveturi je la 5a. Estis sep membroj eni nia grupo, same kiel dum nia vojaĝo al Nagarkot: Anilo, Navindro, Kailasho, Sarmilino, Niruino kaj Rinino.

La komenco estis ĉiam gaja. Poste, kiam noktiĝis, ni tuj komprenis ke estos malfacila dormi. Preskaŭ ĉiuj ne povis dormi komforte. Ni ofte kantis, rakontis anekdotojn, sĉercis ktp. Estis sufiĉe freŝa ekstere. Preskaŭ noktomeze la buso haltiĝis en soleca loko kie manĝaĵo ne estis bona.

Tago 2, sabate
Matene je la 7.30a ni atingis al la bushaltejo de Itahari. Mi telefonis la Rudra kaj trovis ke li loĝas iom malproksime kaj li aŭdis iom malsana. Mi diris al li ke li ne devis zorgi pri ni kaj nur diris ke ni renkontiĝu je la 1a post tagmeze.

Ni aranĝis lokon ĉe Hotel International, freŝigis nin kaj iom ripozis. Rudra danove telefonis min kaj mem venis. Li tre volis ĉiceroni nin ĉirkaŭ lia urbo. Ni fakte ne atendis tiom da helpo de li. Lia amiko aranĝis tempon por mia intervjuo en iu loka radio-stacio. Li gvidis nin al iu luksa artoplena resturacio "Chintan Chautari" kaj ni regalis lin per omleto kaj teo. Ni, en niaj brilantaj Espernato-ĉemizoj estis vere spektaklo inter la maldensa urbanoj de Itahari.

Estis sufiĉe varme ekstere. Ni reiris al nia ĉambro por ripozi kaj dormetis. Bhagyodaha restoracio donis al ni bongustan manĝaĵon. Do, estis tempo por la Esperanto rendevuo.

Venis Rudra kaj aliaj du komencantoj por saluti nin. Ili diris ke ili ne povis aranĝi tempon por inviti al aliaj esperantistoj. Laŭ ili, bonaj esperantistoj de Itahari aŭ jam vivas en fremdaj landoj aŭ en Katmando kaj do la movado ne estas forta. Io estas pli bona ol nenio. Mi aŭdis ke Mukanta Pathik instruis Esperanton tie antaŭ longe, kaj Franciska Tuobale ankaŭ instruis ĝin al granda grupo. "Montejo" de oktobro 2006 havas nomliston de 54 membroj de "Orienta Nepala Esepranto-Asocio", unu el tri filioj de Nepala Esperanto-Asocio. Ni kune fotis kaj poste mi kaj Rudra iris al la redio-stacio Saptakoshi FM. Iu sinjoro intervjuis min kaj demandis min pri kreo de Esperanto, ĝia utileco, fondiĝo de NEspA, ONES ktp. Estis interesa sperto. Mi epseras ke lokanoj iom komprenis pri la lingvo kaj ĝia utileco se ĝi vere iam dessendos la intervjuon. Antaŭ disiĝo Rudra aĉetis por ni malvarmaĵon.

Ni hastis al la buso-haltejo. La plenplena buso prenis nin al Dharan in 30 minutoj. Troviĝis babilemaj knabinoj, kiuj allogis al Kailasho. Kaj tuj poste iu kaptis nin por preni al Dhankuta per buseto. Oni tiom multe kverelis pri io ke mi timis estis en tiu buseto. Tiom multe da homoj kaj la bruo! Ni ofte ŝercas ke katmandaj busetoj portas tro multe da homoj, sed tio de Dharat estis pli. Venis homoj kiuj ne volis pagi kaj la helpanto de la ŝoforo estis egale kverelema. Mia dio, tio estis preter mia toleremo. Kompare, Katmando estas vere pacama urbo. Intertempe pluvegis kaj akvo verŝis sur niaj kapoj...

Finfine ni atingis al Dhankuta kaj ni preferis veturi ĝis Hile, iom pli alta urbeto. Estis tute malluma kiam ni atingis al tiu surstrata bazaro. Ni hazarde frapis pordon de Hotel Gajoor kaj trovis ke la tibeta postedantino estis bonvenigema. Ni sepope estis en malgranda sed pura ĉambro. Ni kune trinkis "tomba", io olkoholaĵa trinkaĵo de milio kun varma akvo. Fakte Hile estas fama por tiu trinkaĵo, do oni starigis grandan poton de tomba ĉe la vojokrucejo de la urbeto.

Poste ni diskutis varme pri utileco de Esperanto je sociaj aferoj ĝis malfrua nokto.

Tago 3 dimanĉo

Estis tre freŝa matene. Ni kune promenis kaj ankaŭ trovis knabojn vetludantaj per grandaj ĵetkuboj. Ni trinkis teon kie belaspekta kaj simpatia Rai knabino allogis nin.

Post teumo, ni serĉis buson por reiri al Dhankuta. Ni havis planon observi Bedetar, piligrimi ĉe Budhasubba Templo kaj vojaĝi al Ilam. Subite ni trovis ke oni povas vojaĝi al Chainpur de tie. Mi ekmemoris ke tio estas tre romantika malgranda urbeto de Nevaroj kie ili produktas bronzajn akvujojn "karua" de multaj jaroj. Mi sugestis kaj peskaŭ devigis ilin forgesi pri aliaj aferoj kaj iri al Chainpur.

Ni trovis la buson kaj ekis la neplanitan vojaĝon. Estis fakte longa vojaĝo, kiu kovris ĉikaŭ sep horoj de veturado. Ĉe Sindhuwa, ni sidis teumi. Interese, ni trovis iu kiu migris el Banepa. La maljunulo bone povis paroli la nevaran lingvon sed gejunuloj jam forgesis ĝin. Iu sugestis ke troviĝas alia vojo de kie ni povas reiri al hejmo, ne revenninte al Hile. Tio estos bona opcio, ni pensis.

Poste komencis la danĝera, ekscitita kaj kapturniga veturado sur serpentaj kotaj, glataj kaj suprenirantaj aŭ malsuprenirantaj vojoj. Foje mi estis eĉ certa ke nia buso falos. Sed ni finfine atingis al rivero Piluwa je la 6a vespere. Oni konstruas ponton tra la rivero kaj aŭtomobiloj ne povas trapasi. Trans la rivero staris do Land-Rover taksioj. Ili povis porti nin tra 12 kilometroj sed postulis 150 rupioj. Tio estas simple tro multe. Ni iom kverelis. Sed estis vana. Fakte estis iu kiuj gajnis monon (eble per helpo de lokaj politikaj grupoj). Unue ni planis piediri anstataŭ. Poste memoris ke baldaŭ mallumiĝos kaj estos malfacila iri laŭ solecaj ŝoseoj. Do, ni konsentis estis forrabita ĉar tute mankis ekzisto de ŝtato en tiu vilaĝo.

Je la 7a vespere ni atingis al tiu bela malgranda urbeto Chainpur. Jam estis malfrua laŭ tiea kutimo. Preskaŭ ĉiuj vendejoj estis fermitaj kaj kelkaj loĝejo jam finis doni servon. Fine, ni kaptis Kanchha Hotel, rekonstruita sur antikva kaj tre bela domo de tiu regiono. Estis ege malpura loĝejo kie ni devige pasis nonkton.

La buso de tiu vilaĝo forveturas nur fru matene, de la rivero. Do, estis senutila alveni je la 7a vespere kaj forlasi je la 5a matene. Do ni decidis pasigi unu pli da tago en Chainpur.

Antaŭ manĝado, ni gustumis lokan alkoholaĵon sur kiu oni ĵetis boligitan buteron. Oni diras ke tio halpas nin varmigi nian korpon. Jes, la gusto estis bona. Manĝinte ni babilis pri ŝonĝoj.

Dum nokto ni trovis ke tranokti en tiu malpura loĝejo estis vere puno. La necesejo estis egale malpura.

Lago 4 lundo

Matene ni promenis laŭ la ŝtonpavitaj stratoj de Chainpur. Ĝi situas je 27° 17' 0" norde kaj 87° 19' 0" oriente. Estis belega. Du aŭ tri etaĵaj artoplenaj fenestroj kaj pordoj, malgrandaj malnovstilaj vendejoj, malmultaj aĉetantoj kaj ripozantaj vendistoj. La ridemo kaj bonvenigemo de vendistoj plaĉis al ni.

Ni komencis babili kun ili. Ili tre ĝoje bonvenigis nin kaj rakontis pri iliaj sukcesoj kaj malsukcesoj.

Fakte ili estas Nevaroj, kiuj venis al tiu montara loko en divesraj epokoj, pro politikaj kaj aliaj kialoj, kiam ili ne plu povis vivi en Katmando-valo. Nature, ili estis artistoj kaj rekomencis la tradicion: ili faris artoprenajn akvujojn karuaojn, similaj al kruĉoj. Do, la karuaoj de Chainpur fariĝis fama en la lando. Kaj la farado de karuaoj donis la bonan imagon de la vilaĝo al la lando.

Sed bedaŭrinde, la tradicia arto de karuao-farado nun apenaŭ videblas. Nur kvar familioj daŭras ĝin iel. Kaj aliaj lasis ĝin ĉar ne estis praktika kiam homoj facile povas uzi plataĵon, estas malfacila trovi materialon. Aliflanke nova generacio de nevaroj ne plu parolas ilian gepatran lingvon. Estas senutila en praktika vivo ĉar oni devas lerni la registaran lingvon por studi kaj labori, axu simple por vivi. Do, post mortiĝo de la nuna generacio, homoj ne plu aŭdos la lingvon kiuj regis en Nepalo dum multaj jarcentoj.

Ni renkontis ĉefinstruiston de Chainpur English Boarding School Pramod Shakya. Ni amikiĝis kaj ni regalis lin per bongusta manĝaĵo. Kailash iris por ĝui kun infanojn en la lernejo. Mi donacis Nepali-Esperanto-vortaron al la lernejo. Eble je la 3.30 ni ekmarŝis laŭ la ĝungalaj vojoj por atingi al la rivero. Ni fakte ne volis tion sed ni devis ĉar ni ĉiel devis kapti la buson je la 7a matene.

Post du-hora pied-doloriga marŝado, ni atingis al la rivero Piluwa. Ni longe ĝuis la malvarman kaj freŝan akvon apud la bordo de la rapida rivero parte ŝtopita de grandaj rokoj. Ni verperamanĝis kaj dormis tuj. Sed mi kaj Kailash ne volis dormi kaj iris eksteren por trinki malvarmaĵon. Ni renknotis malgrandan knabinon Kopila kiu laboras en tiu restoracio. Ŝi estis malbone batita de ŝia patro kaj ŝi nun laboras kiel plado-purigistino, anstataŭ iri al lernejo.

Mi memoris ke troviĝas ankaŭ "Norda Orienta Esepranto Societo" en Sankhuwasabha, la distrikto kie situas Chainpur. La la Montejo, estas 18 esperantistoj tie!

Tago 5 Piluwa al Dharan

Fru matene, ni trkinkis teon kaj enigis sin en la malplena buso. Enua estis unu-hora atendo. Finfine la buso antaŭenmoviĝis.

Je la 9a ni atingis al Mudhe kaj la ŝoforo diris ke ni havis tempon por trinki teon. Sed sampteme permesis aliajn homojn sidi sur niaj seĝoj. Okazis mallonga keverelo. Ni komprenis ke lokanoj volas regi nin kaj volas tiel memorigi nin ke nun niestas en ilia "ŝtato". Tio fake ne estis la kerno de federalismo. Imagu kio okazus se ni fopelus ĉiujn enmigrantojn de Katmando? Denove dum la tuta tago vidis kiel mafacile aŭtomobiloj veturis laŭ la kotaj stratoj. Estis ĉirkaŭ la 5a kiam ni atingis al Dharan. Ni ne plu emis vidi tiun faman urbon, fama por nova modo de knabinoj kaj liberaj junaj vivstiloj.

La buso prenis nin al la direkto de Katmando. Ĝoje. Survoje ni diskutis pri eblecojn vojaĝi per kaj por Esperanto. Estis tamen malfacila dormi en la tremanta buso.

Nokte, Anilo malsupren venis el al buso kaj li havis akcidenton. Multe doloris lia piedo kaj ni estis senhelpa. La ŝoforo estis pli koncerna pri la porkoj kiujn li portis en la buso kaj mortis.

Tago 6, en Katmando

Fine, ni ĉiuj atengis al la sama malpura, homoplena, senrespondeca Katmando.

2009/09/13

Mi estas en Hile

Hieraux matene ni atingis al Itahari. Matene nin helpis Rudra trovi luksan restoracion (ni fakte ne estis preta elspezi tiom multe da mono). Ni ecx ne petis lin trovi tiun restoracio.

Posuagmeze ni renkontis anojn de ones. Nu ni estas en Hile. Morgaux ni estos en Ilam.
--
Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com
Razen Manandhar

2009/09/11

Mi vojagxos al Japanio por 'eble' akcepti ĵurnalisman premion!

Mi estas elektita kiel la 'filanistoj' de "2009 Developing Asia Journalism Awards (DAJA)". Estas organizita de iu filio de Asian Development Bank Institute. Tio estas por elstaraj ĵurnalistoj de Azio. Okazos kvartaga trajnado por ni kaj je la fino ili anoncos la permion. Ili jam ne diris kiuj inter la finalistoj ricevos la premiojn. La anonco okazos la 23an de oktobro, ĉe Foreign Correspondents Club of Japan en Tokio.

Mi verkis artikolon pri akvo programo de Katmando en iu singapura ĵurnalo antaŭ eble unu jaro. Kaj tiun artikolon mi sendis al la organizintoj.

Mi jam ne trovis bonan laboron. Mi verkas, redaktas, tradukas hejme. Intertempe mi laboras por loka ĵurnalo en nevara lingvo "Sandhya Times". Ili ne povas pagi min. Tio estas preskaŭ voluntula laboro.

Mi jam sendis mian aliĝilon al S-ino Mihoko Saito, sed ŝi ankoraŭ ne respondis al mi pri ricevo. Hodiaŭ estas la lasta tago de aliĝado kaj ŝi estas ekstere ĝis hodiaŭ. Mi ioemte timas. Post ricevo de mia aliĝo, ŝi sendos al mi invitletero ktp.

La organizanto pagos al mi nur unuflankan flugbileton. Kaj nepalanoj ne rajtas aĉeti unuflankan bileton. Mi devas aĉeti tie ĉi duflankan kaj mi poste povas redoni revenan bileton kaj peti monon konraŭ tio. Sed ili redos al mi nur tre malmulte.

Mi multe esperas ke mi venkos. Sed ankaŭ timas ke eble ne. Se ne, mia vojaĝo tiom multe kosta estos vana.

Pli domanĝe estas tio ke mi eksciis ke okazos Japana Esperanto-Kongreso la 10an kaj 11an de oktobro. Mi ne povos partopreni en ĝi kvankam mi tiom proksime al la kongreso vojaĝos al Japanio.

Ĝis nun, mi planas ke mi vojaĝos al 19a kaj restos tie ĝis 29a. Mi jam ne havas konkretan programon sed mia agento diris ke li aranĝo loĝejon ĉe iu nepalano. Mi jam ne scias.

Ĵus venis al mia kapo iden ke mi vojaĝu al Japanio la 10an, por ke mi partoprenu en la Japana E kongreso kaj restu libere dum unu semajno ĝis kiam komencos mia propra programo. Sed mi scias tio kostos multe kaj samtempe mia oragnizonto de sendos al mi invitleterojn nur ekde 20a. Mi jam ne certe povas decidi.

Mi skribis al JEI pri mia tiu nova plano kaj S-ro Isino respondis ke li sendos kopion al la organizantoj de la kongreso. Sed mi jam ne scias ĉu mi povas anraĝi monon por vojaĝi frue al Japanio aŭ ne.

Pli grave. Fakte mi ne havas veran intereson pri vojaĝo al Japanio ĉi foje. Mi intencas ŝpari monon por vojaĝo al Mongolio. Kaj mi certe ne povas pagi por ambaŭ vojaĝoj.

=

Hodiaŭ vespere mi vojaĝos al alia urbo Itahari kun miaj novaj kursanoj. Tie estas malgranda Espranto-societo, kie instruis aŭtralia samideano Franciska Toubale. Mi jam parolis kun Rudra. Li estos tie por helpi min kaj okazigi rendevuon kun lokaj gesamideanoj. Poste nia grupo vojaĝos al Dharan kaj Dahnkuta. Mi revenos lunde.

Estis tiel planita ke hodiaŭ vespere okazos programo de Daŝajn cxe NEspA oficejo. Poste preskaŭ ĉiuj de ili vojaĝos al iliaj vilaĝoj por celebri la grandan festivalon de Hinduanoj. Sed ĝis nun ne venis invitilo, do verŝajne ne okazos io.

Mi penos blogi mallonge de tie. sed mi ne scis ĉu eblos aŭ ne.

2009/09/09

090909

Kio estas en cxiferoj? Mi ne scias sed multaj homoj kredas ke tio signifoplenas. Hodiaux estas la 9a de septembro 2009, te. 090909, mallonge. Interese? Multaj homoj celebris gxin. Mi kegis ke Cxinoj bonvenigis gxin kaj japanoj timis gxin. Kaj kiel reagis geesperantistoj?

2009/09/06

Okazis kunsideto cxe NEspA hieraux

Okazis malloga kunsido cxe oficejo de NEspA hieraux, sabate.
Estis Philip, Bharat kaj Rudra kiam mi eniris. Poste venos Poshraj kaj Navinlal.
Poshraj tre mallonge parolis pri la UK en Bjalistoko. Li diris ke lirenkontis multajn homoj kaj parolis. Li bedauxris ke li ne povis longe babili kun Ursula. Li estis okupita kaj tuj forlasis la cxambron. Do ankaux mi. Li transdonis al mi la monsumon kiun li ricevis pere de Sino Tatjana kaj S-ro Nomora, kontraux mia disvendo de libroj "Vojagxo al Muktinath".

Mi esperas ke iam venos Indu kaj Himlal por rakonti pri iliaj spertoj pri la UK. Mi sopiras.
--
Razen Manandhar
***************************************************
www.razeno.net - - - www.razeno.blogspot.com
~ PO BOX 3447, KATHMANDU, NEPAL

2009/09/05

Fesivalo de Indrajatra komenciĝis



Estas vere malfacila preĝi al homoj. Ni preĝas al ŝtono, metalo, kristalo kaj ankaŭ al arbo, rivero, maro, monto aŭ aero. Sed ni ne ŝatas preĝi al homoj, la plej bela kreaĵo de la mondo. Jen, la Nevaroj - indiĝenoj de la Katmando-valo - de centoj da jaroj preĝas al knabino kiel diino en Katmando.

Okazis hieraŭ la ĉaro precesio de la vivanta diino Kumari en Katmando. La festivalo nomiĝas "indrajatra". La Nevaroj preĝas al iu selektita knabino kiel simbolo de diina kvalito en knabinoj. Ŝin oni sidigas en bele dekoraciita ĉaro kaj tiras ĝin laŭ la stratoj de la antikva parto de la urbo. Por omaĝi ŝin venis ankaŭ la prezidento de la ŝtato (kaj venis aktivistoj de Maoistoj, por protestis kontrux la prezidneto). La knabino, selektita el budhanaj familioj, reprezentas la plej fortan diinon laŭ la Hinduismo.

Ŝi estas tia, simbole, laŭ nia traidicio kiu vere regas la landon. Kaj la reĝoj nur estas dungita laŭ ŝia deziro. Do, ŝi donas rajton kaj povon por regi ĉiu jare. Ĝis antaŭ du cent kaj kelkdekjaroj, oni gravuris ŝian nomon sur moneroj kaj oni prezentis la nacian buĝeton antuax ŝi. Ne gravas ĉu ŝi komprenis aŭ ne, sed ni tiel honoris la fotron de virinan diecon.

Dum unu semajno, dekoj da maskdanctrupoj venas al la reĝa palaco historia, por prezenti iliajn dancadojn, kiun ili daŭrigas dum multaj centjaroj. Tiel oni povas diri ke tiu ĉi semajno estas la plej plenkolora semajno en la tuta jaro por tiuj kiuj volas ĝui la veran kulturan etoson en Nepalo.

Kaj, politike, homoj memoras ĝin ĉar en tiu tago, venis atakantoj de alij malgrandaj ŝatato kaj, kiam la ingiĝenoj estis ĝuanta la festivalon, ili ruze forkaptis tronon de Katmando kaj deklaris ke li akiris la ŝtaton.

Fakte, la kreinto de tiu ĉi festivalo ja anraĝis multege da mono por ke la ĝi daŭru senfine. Sed bedaŭrinde, jarojs post jaroj, la registaro forprenis ĉiujn posedaĵojn de la festivalo-aranĝantoj kaj poste "donacis" iom da mono por daŭrigi la festivalojn. Kaj, antaŭ unu jaro, kiam la Maoistoj regis, ili subite anoncis ke ili ne plu donacos monon por festivalo. Fi! homoj protestis por iliaj kulturaj rajtoj kaj postulis ke la registaro redonu al ili la forprenitajn posedaĵojn. Do... nun, ĉijare, danke, la festivalo iris gljavascript:void(0)ate.
(La foton mi prenis el blogo de Sarmila, nova esperantisto)