2009/08/30

Mi atendas prelegojn pri UK

Mi multe atendis por la hieraŭa kunveno ĉe NEspA. Do venis ĝi finfine. Mi esperis ke venos tri gravaj partoprenintoj al UK en Bjalistoko kaj prelegos pri iliaj spertoj.

Vendrede mi telefonis al Narendra sed mi ne povis kontakti. Poste telefonis al Poshraj kaj li diris ke fakte Narendra jam forflugis al Aŭstralio, por renkonti lian filon.

Mi estis rajdonta mian motorciklon kaj vokis min Anil kaj ni kune iris al Thamelo. Estis Shree kaj Philip kiam mi atingis. Poste venis Navinlal kaj Bharat. Ni krokodilis pri multaj aferoj.

Mi proponis ke ni petu organizi ls sekvontan Azian Kongreson en Nepalo se oni jam ne proponis. Mi ankaŭ diris ke ni havas voluntulojn, bonan sperton kaj nun eble la reĝo ne denove puĉos. Ĉiuj konsentis.

Shree telefonis al Poshraj, kiu diris ke li ne povos veni. Bharat portis informon de Indu kaj Himlal ke ili ne povos veni - Indu ankoraŭ estis malsana kaj Himlal jam reiris al Pokhara. Do, ne okazos prelego hodiaŭ. Espereble tio okazos en venonta semajno. Mi vokis al Navindra kaj li volis veni, sed mi diris ke mi mem estis ironta. Mi revenis eble post unu horo kaj duono.

Mi vizitis mian fratinon kaj iris al la lernejo SCC. Oni havis petrarto-instruadon por infanoj. Post la fino de la programo, Kailash vokis al Sharmila kaj ni - Anil, Navindra, Kailash kaj Sharmila iris al Mangalbazaro por promeni. Kailash kaj Sharmila multe fotis kaj poste ni teumis. Infanoj multe ludis. Dum la periodo ni multe sonĝis kiel ni povas labori por la Esperanto-movado.

No comments: