2009/07/26

Ni praktikis Esperanton en la lernejo

Hieraŭ mi ne iris al la asocio. Mi scias homoj ne venos kaj ne diskutos pri io ajn. Anstataŭ, mi iris al la lernejo kie mi insturas Esperanton. Tie mi promesis ke mi helpos ilin praktiki la lingvon. Venis 4 el ili. Do, ni ĝoje praktisis pri -ant, -int, -ont, kaj -at, -it, -ot. La gelernatnotj konfuziĝis ĉar ili tro multe lernis en mallonga periodo (14 lecionoj) kaj estas malfacile memori ĉion.

Unu el ili hazarde skribis letereton en la angla ke li estas komencanto kaj li bezonas helpilojn. Li ricevis du gvidlibrojn el Svislando. Feliĉe!

Poste venis Shree Prasad Pokhrel. Ankaŭ venis lia filino Alinka kaj du parencoj. Ili rakontis pri ilia Esperanto-vivo. Estis tre interesa sesio. Miaj lernantoj povis aŭdi Esperanton de aliaj buŝoj. Tio estas grava dum lernado, tiel mi kredas.

1 comment:

Vento said...

Saluton!
Mi vere scias, ke cxiam ne estas facila memori cxion, sed mi gxojas ke tie oni povas praktiki la lingvon. Mi provas uzi nian lingvon cxiu tago.