2009/07/20

Ne okazo de kunveno ne estas novajxo en NEspA

Ne okazis estrara kunveno ankaux hieraux. Ne-okazo jam fairiĝis kutimo. Mi iris al la asocio, pensante ke almenaŭ io okazos ĉar estis la lasta sabato antaux la forflugo de bravaj geesperantistoj al Bjalistiko, kaj tio donos al ili sanĉon celebri ĝin aŭ al ni, adiaŭi ilin. Sed kiam mi iris en la ĉambro, mi unue vidis ke musoj manĝis tapiŝon kaj ankaŭ parton de la pordo, kaj ene estis du-vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario.

La kongreso okazis en novembro 2008 kaj nun estas la 8a monato de nuna estraro. Laŭ mian scio ili nur povis kunveni du foje. Laŭ la statuo, ili devas kunveni unufoje en monato. Do? Kie estas la estraranoj? Ili eĉ ne povas sidi kune unu foje en monato kaj ili povas tiel plani por la movado?

Mi, kiel tiel nomata konsilanto por la asocio, iris al la asocio por esti ĉe la estrara kunveno sed tiuj estraranoj ne memoras ke li estas membroj de la gividanta komitato. Restas tiom multe da aferoj farendaj:La banko-konto jam ne estas transdonita al la nova prezidanto de la ascio de eks-eks prezidanto (Mukunda Pathik pasigis du jarojn sed li ne trasdonis la banko-kontojn al mi, dum mi prezidis la asocion de novembro 2006 ĝis novembro 2008). La eks-eks kasisto (nuna prezidanto Indu Thapaliya. Ŝi ne donis monon al la eks-kasisto kaj li finfine tute ne veis al la asocio). La ĝenerala sekretario ne povis doni sian raporton dum la kongreso antaŭ 8 monatoj kaj promesis le li sendos al ĉiuj rete, sed li ankoraŭ ne disdonis ĝin al ni. Oni jam ne findiskutis pri la profito de la 8a Internacia Himalaja Renkontiĝo kiun ni okazigis antaŭ 4 monatoj kaj la agento ankoraux akuzas al NEspA ke gxi trompis lin...

Mi ĝoje renkontis al S-ro Poshraj Subedi. Li pretis kunporti paketon de miaj libroj "Mia vojaĝo al Muktinath". Li donos 15 kopiojn al KAEM. S-ro Lee Jungi promesis ne oficiale vendi ilin dum UK, danke al li. Kaj aliajn 15 kopiojn li aŭ disvendos aŭ disdonos.

Antaŭ du semajnoj mi skribis al nia prezidantino petante ŝin porti kelke da kopioj de mia libro al UK, ĉar S-ro Lee jam petis min. Mi tre esperis ke ŝi kunportos ĝin ĉar ŝi mem estas memro de KAEM. Nur post du semajnoj, ŝi respondis ke ŝi ne povos porti ilin!

Poshraj vojaĝos post morgaŭ, la 20an kaj mi ne scias pri aliaj vojaĝontoj. Mi eble ne povos adiaŭi lin ĉe la flughaveno. Mi proponis aranĝi malgrandan celebradon sed li ne povos eble aranĝi temon.

Ĉi jare vojaĝos tri personoj al Bjalistoko: Indu Thapaliya, Poshraj Subedi kaj Himlal Parajuli. Ili mem plagas iliajn vojaĝon kaj ili trovas subtenon de Franciska, Ursula kaj Hans (tion mi scias...). Mi ne scias detale pri iliaj planoj, sed mi kredas ke afablaj gegermanoj bone helpos kaj gastigos ilin. Indu facile ricevis vizon sed estis iom malfacila por Poshraj kaj Himlal. Ili ricevis vizon nur post kiam UEA aŭ LKK en Bjalistoko kaj zorgintoj de ili plurfoje petis al la pola ambasadoro en Nova Delhio. Intertempe mi legis ke iuj aliaj du nepalanoj petis vizon por vojaĝi al Bjalistoko kaj la ambasadoro en konfuziĝis kaj la vizo malrapide venis. Antaŭ ses jaroj, eble unu el partoprenantoj al IJK en Pollando el Nepalo, Prakhas Bhattarai, fuĝis en Eŭropo konraŭleĝe kaj li ankoraŭ ne revenis al Nepalo.

Poste venis Nabin Subedi, Shree kaj alia s-ro kiun mi ne konas. Li estas tiom malofta vizitanto. Li mem diris ke li venis al la asocio post du jaroj. Ne estas tiom malofta tamen, ĉar ĉe ni eĉ estraranoj ne venas post sep monatoj.

Poste mi iris al la lernejo kie mi instruas Esperanton. Tie okazis praktikado de nia Esepranto-kurso. Venis kvin. Mi rememorigis ilin pri estintaj lecionoj kaj praktikis. Laŭ mia invito venis Philip. Li ĝoje rakontis kiel li konatiĝis kun Esperanto. Tio eble estas bona stimulo por miaj gelernantoj. Poste, ni kune rigardis filmetojn pri Esperanto-movado en Azio, farita de Joakimo.

=
Nepalo nun suferas pro manko de pluvado. Oni atendas pluvon por planti rizon. Eble, tio estas pro mondvarmiĝo ke ĉi jare ne sufiĉe pluvis dum tiu ĉi sezono. Ie oni edzigis ranojn kaj ie virinoj plugas - tio estas la plej eksterordinaraj kutimoj oni faras por voki pluvon. Oni kredas ke se oni faras tion, pluvas. Dio mia, tio simple montras ke homoj freneziĝas kaj imagas ĉion ajn por vidi pluvon. Mi opinias ke anstaraŭ sekvi stultaĵojn en vilaĝoj, oni devas laŭte peti al riĉaj industriaj landoj ne multe ĵeti malpurajn fumon en la aero, tiom ke txi helpas mondvarmiĝon kaj tio malhelpas ni malriĉajn nepalanojn.

Jes, antaŭ semajno okazis interese. Mi estas membroj de multaj retgrupoj de esperantistoj. Mi tamen ne regule legas ilin. Mi hazarde trovis invit-afiŝon pri Azia Kongreso en Mongolio en la grupo "uea-memborj". Mi legis tien serĉante informon pri Mongolio (ĉar mi ekrevas pri vojaĝo tie). Kaj mi vidis respondon de alia eŭropano, S-ro Andreas Kuezli. Ho! Mi trovis ĝin tre racia, insultinta al Azio. Li simple diris ke Mongolio ne estas bona lando ĉar ĝi estas komunista kaj ankaŭ oni praktikas morto-punon. Li tiel skribis ke Esperanto nun troviĝas nur "tiaj" landoj, eble malriĉaj. Mia kapo tuj varmiĝis kaj ĵetis rektan, kritiko-plenan respondon; mi simple ne povis malpermesi min. Mi estis emocia kaj poste mi trovis ke mia respondo estis iom kaprica, infaneca. Tamen, mi ĝoje ricevis kelkajn leterojn kiuj subtenis mian opinion. Ex S-ro Kuezli skribis al mi ke miaj ideoj vere plaĉis al li. Ho!

No comments: