2009/06/02

Striko por Nevara Aŭtonoma Ŝtato


Lunde (la 1an de junuo) okazis striko en la Katmando, Lalitpur, Bhaktapur kaj aliaj proksimaj distriktoj. Nevaroj, la indiĝenoj de la Katmando-Valdo, okazigis strikon por postuli Nevaran Aŭtonoman Ŝtaton en tiu regiono. Mi ne estas certa ĉu ĝi estas bona ideo. Mi opinias ke Nevaroj, same kiel homoj el aliaj gentoj metiras sepcialan staton en iliaj regionoj. Sed ĉu ni postulu ŝtaton? Mi dubas. Malgraŭ ĉio, nun ne estas alia opcio kiam aliaj etnoj jam tre malamike prezentis sin, demandante sian aŭtonomajn ŝtatojn. Do, kial ne Nevaroj nur? Eble ili volas montri al enmigrantoj ke la valo apartenas al ili. Mi penas pri tio.

Interese, Nevaroj estis subtenita ankaŭ de homoj de aliaj etnoj, kiuj kredas je Maoismo. Tio estas stranga eco de nepalaj Maoistoj ke ili subtenas etnan ŝtatojn. Kaj, homoj el aliaj etnoj, ekz Tamangoj, Gurungoj, Raioj, Magaroj ktp ne subtenis al Nevaroj. Ironie, ili postulas iliajn proprajn ŝtatojn en iliaj regionoj sed ne ests preta diri ke Nevaroj ankaŭ havu ilian ŝtaton. Ili fakte volas ke ili regu iliajn regionojn kaj samtempe vivu en Katmando kiel komuna ŝtato. Huh?

Oni ne permesis homojn verutigi autxtojn, motorciklojn, biciklojn kaj malfermi vendejojn. Nature, kelkaj homoj estis vunditaj kiam homoj malamike protestis kaj kiam policanoj batis ilin.

Jam pasis 10 tagoj ke oni decidis doni postenon de ĉefministro al malvenkita Madhav Kumar Nepali, oni jam ne povis fari kabineton. Ĉiuj postulas profit-donajn ministerejojn kaj la batalo daŭras. Hontinde denove, NC, la demoratoj, volas sendi Sujata Koirala (ankaxu malvenkita, sed filino de prezidanto de la partio) kiel ĉefo de ministroj. Ŝajnas ke ĉiuj mokas kune demokration kaj baloton. Kaj Maoistoj jam decidis forte protesti kontraŭ la registro de malvenkitoj.

Hodiaŭ, mi donacis kopiojn de Nepali-Esperanto-Vortaron al S-ro Shree Prasad Shrestha kaj S-ro Gambhir Man Shrestha. MI jam donicis ĝin al S-ro Baikuntha Man Maskey antaŭ tri tagoj. Al S-ro Gambhirman, mi ankaŭ donacis Vojaĝon al Muktinath.

Mi parolis kun School of Creative Communications por instrui Espernaton. La kurso komenciĝos ek de 15an de junio.

No comments: