2009/06/21

Ne okazis estrara kunveno en NEspA - dokumentario pri la milito

Tre bedaŭrinde hieraŭ mi ne povis iri al la asocio. Mi estis diskuntata pri la Epseranto-kurso ĉe la lernejo. Estas tre interese ke venis 9 personoj por lerni Esperanton. Ili bone faris simplajn frazojn en du tagoj. Mi kredas ke ili bone progresas.

Fakte, mi planis iri al la asocio heiraŭ por ricevi pli da vortaroj. Mi bezonas 10 kopiojn por disdoni al miaj gelernantoj.

Hieraŭ estis la tago de estrara kunveno. Mi telefonis al du estroj kaj ili diris ke ne povis okazi estrara kunveno ĉar mankis sufiĉe da nombro de estraranoj. Kutime okazas estrara kunveno en la unua sabato de ĉiuj registaraj monatoj. Bezonas pli ol duono de estrarao por okazigi la estrara kunveno. Mi ne memoras kiom da foje okazis estraraj kunvenoj en pasintaj sep monatoj, post kiam nova estraro estis elektita dum la nacia kongreso de NEspA en novembro 2008.

Tri homoj el Nepalo jam estas preta partopreni en la UK en Bjalistoko. Tre bone.

Post tagmeze mi iris por rigardi dokumentarion pri la tn "Popola Milito" de Maoistoj de Nepalo. Dum 12 jaroj pli ol 13,000 da homoj estis morgitigaj kaj 15,000 da aliaj homoj malaperis. Nek la registaro, nek la tiamaj rebeluloj scias pri ili. Tiuj homoj kiuj perdis iliajn vivojn je la nomo de revolucio nun serĉas iliajn identiojn kaj la politikistoj nun batalas por "profitemaj" ministrejoj.

Interse, tiu dokumentario prekaŭ ne montras kiel kaj kiom kruele la soldatoj murdis aŭ atakis al la militantoj de Maoistoj. Eble tio okazis ĉar la dokumentario estis farita per monhelpo de Usonaj organizaĵoj, kiu ĉiam pensas ke Maoistoj estas teroristoj. Do, estas ĉiam maljusta labori per mondonacoj de unu organizanto malneŭtrala.

1 comment:

Vento said...

Estas tre interesa, ke cxi tie kaj tie studas esperanton. Nia kurso komencos morgaux.