2009/06/01

Mi venidis mian libron, acxetis la vortarojn cxe NEspA

Mi estis en la NEspA oficejo sabate. Estis iel frukto dona tiu vizito.

Bharat, Philip estis cxe la komputilo. Ankaux estis Rudra. Poste venis Narendra, Posxraj, Parasar kaj Shree.

Mi proponis ilin acxeti mian libron "Vojagxo al Muktinath" Tri - Poshraj, Bharat kaj Phili - acxetis gxin. Mi multe esperas ke geamikoj cxe ni acxetos mian libron kaj ankaux aspiras eldoni iliajn librojn en estonteco. Narenda kaj mi trinketis la vinon. Poshraj bezonis NEspA-paperon por peti vizon. Poste ankaux venis Ajit, Kanchan kaj Mukunda Chhetri. Tio fakte estis granda partopreno.

Mi diris ke mi bezonas vortaron por disdoni al miaj geamikoj. Mi acxetis d 10 kopiojn. Tiel mi malliberigis tiun vortaron, kiuj estis en malgranda sxlosita cxambro de la asocio dum pasintaj tri monatoj.

Parasar volis ke ni vendu gxin malmultkoste. Mi ne scias cxu li jam acxetis lian kopion aux ne. Mi diris ke ni devas zorgi la prezon cxar se iu ne volas acxeti kontraux 100 rupioj, tiu eble ne acxetos ankaux kontraux 50 rupioj. 100 rupioj fakte ne estas granda sumo por tiuj kiuj volas lerni la lingvon kaj uzi gxin per helpo de la vortaro.

No comments: