2009/05/03

vizito al domo de d-ro Joshi

Vendrede vespere ni vizitis al la domo de D-ro Keshav Ram Joshi. Philip kaj Narendra estis atendanta kiam mi atingis al Bishalnagar Bus-haltejo. Post eble 20 minutoj atingis Bharat, Indu, Mukunda Chhetri kaj Navaraj. Ni sidis tien en la hejmo dum ĉirkaŭ 20 minutoj.

La frato kaj filo de d-ro Joshi estis en blanka vestaĵo, sidanta sur planko. Ili sekvas la riton de"krija". Ĉar ambaŭ filoj de D-ro Joshi etis en Usono, laboranta, la frato sekvis la riton, kaj de funebro kaj de krija. Poste venis la pli aĝa filo. La juna filo eĉ ne povis veni.

La filo diris ke d-ro Joshi estis 72 jara kaj sciis 12 lingvojn kaj ĉiam de lia koro laboras por lia fako.

Narendra aldonis ke li iam intervjuis la d-ron kaj li diris ke li plej ŝatas Esperanton inter aliaj lingvojn.

Ni petis al la filo ke li daŭrigu la tradicion de lernado de Esperanto. Li respndis ke vivo en Usono estas tre tre okupita.

Mi povis informi al S-ro Shree Prasad Shrestha kaj S-ro Baikuntha Man Maske, la du aliaj gesamikdeanoj kiuj lernis Espernato kune kun d-ro Joshi, nur malfrue. Ili ne povis aranĝi tempon.

Antaŭ unu semajno mi parolis kun s-ro Maske kaj li diris ke Joshi estis aktiva lernanto kaj iam eĉ prezidis la Espernato-Societon de Katmando, tiama. Kaj, li ankaŭ redaktis iun gazeton kiu aparis en du lingvoj: Nepali kaj Esperanto. Bedaŭrinde nun kopioj de tiu gazeto ne povas troviĝi.

Poste mi iris al Jacob kaj aĉetis iun aĵon por mia bebo de li. Mi ankaŭ ricevis donacon. Li donis anakaŭ la distanc-kontrilon por la purigilo kiun aĉetis Mukunda Pathik. Mi poste redonos al li. Mi adiaŭis lin kaj lian familion.

Sabate estis religia ceremonio ĉe mia hejmo. Mi okazigis Hindu ceremonion kaj tio estas ĝojo por mi inviti geamikojn kaj parencojn al tiu rito. Mi estas Budhano sed mi ĝoje honori aliajn religion.

Mi ne povis iri al Esperanto kunveno hieraŭ pro la ceremonio. Mi telefonis al Narendra kaj Poshraj kaj ili diris ke ili estis nur tri personoj en la kunveno: Narendra Poshraj kaj Bharat.

Intertempe, mi sukcesis paroli kun iu sinjoro kiu estras novan lernenon ĉe Kupandol. Li konsentas okazigi Espernato-kurson en lia lernejo. Mi estas ĝoja, sed mi timas, ĉu mi povas kolekti sufiĉe da lernantoj? Li postulos lupagon al lia ĉambro. Do? Mi vidos.

No comments: