2009/05/29

Sithinakha: Festivalo de virgulo kaj lento-kuko


Hodiaŭ Nevaroj de Katmando-Valo celebris la festivalon de "Sithinakha".

Ĝin oni celebras la sesn tagon laŭ la luna kalendaro. Estas la fina tago de seka sezono kaj komenco de musono. Do, homoj purigas putojn, akvo-kranojn, lagetojn kaj kortojn. Nun etas la bona tempo ĉar ili estas nun malplenaj kaj baldaŭ venos pluvegoj dum musono. Oni kredas ke piaj serpentoj vivas en tiuj akvo-fontoj kaj oni preĝas al ili per kotona serpentoj ktp por ke ili gardu la akvo-fontojn kontraŭ malbonaj insektoj kaj aliaj vivaĵoj.

Dum purigado, homoj tiom multe kunlaboras ke ili finfine ekbatalas grupe kaj finiĝas post kelkaj homoj vundiĝas. Poste tio fariĝis kvazaŭ kutimo kaj oni kredis ke vundiĝo estas oferto de sango al diinoj. Tiu fi-kutimo ne plu okazas de antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj.

Kaj, estas la tago, precipe por farmistoj, preĝi al dioj por konservi energion por ke ili forte laboros dum la rizplantado, kiu sekvos tuj post komenco de pluvado.

Oni kuiras ses kareojn hodiaŭ kaj manĝas kune kun familianoj vespere. Krome, estas speciala tago por manĝi fitritan kukon de muelita lento. Ĝin lokanoj nomas kiel "Uŭo".

Religie, hodiaŭ oni preĝas al la ses-vizaĝa dio, rajdanta pavon, kiu nomiĝas “Kumar” (aux Kartikeja). En kvartalo "Nhuga", estas malgranda templo de Kumar kie, oni adoras al la ruĝa idolo matene. Kelkaj homoj kredas ke antaŭ multaj jaroj, ni havis tradicion preĝi al vivantan kabon kiel dio Kumar (nuntempe estas nur kutimon preĝi al knabino kiel Kumari) kaj poste tiu knabo malaperis kaj troviĝis en tiu kvartalo de kie nun komencas la procesio de Kumar, la dio de batalo.

Laŭ legendo, Kumar estas infano de ses virinoj. Tiuj gravedaj virinoj decidis naski unu bebon kun sesobla forteco. Do naskiĝis li kun ses vizaĝoj. Lin Hinduanoj preĝas kiel filo de Ŝivo kaj Budhanoj kiel unu el “Ĉetrapaloj”, aŭ gardistoj de la regiono.

Samtempe, homoj havis kutimon starigi paperan ventumilon sur tegmentoj hodiaŭ. Sed nuntempe, tiu kutimo jam malaperis en urboj.

Dum Liĉivi periodo (la 7a ĝis 11a jarcento). Kumar estis tre fama dio por Hinduanoj. Oni malmulte trovas liajn novajn templojn nuntempe sed almenaŭ Nevaro preĝas tiun dion ĉiutage simbole. Ili preĝas la dion ne en formo de skulpto sed kiel cirkla simbolo antaŭ la ĉefa pordo de ĉiuj domoj, kiun lokanoj nomas kiel "Pikhalakhu". Oni preĝas al li sur tiu ciklo kun ses-petala lotuso aŭ sur papero kun bildo de lotuso.

Simile, alia Hindua legendo diras ke hodiaŭ estis la tago kiam princo Ram venkis la diablon Ravan, kiu forteprenis lian edzinon. Aliflanke, iu skolo de Budhoanoj kredas ke hodiaŭ estis la tago kiam Bodhisatŭa “Princo Mahasatŭo”, en unu el liaj antaŭaj vivoj, donacis lian tutan korpon al malsta tigrino.

Ĝis hodiaŭ, oni kantas "Kola" kanton, temas pri la vivo kaj ofero de princo Princo Mahasatxuo. Post la festivalo oni ekkantas kanton pri rizplantado. La melodioj de kantoj kongruas kun la sezono kaj pensmaniero de homoj dum sezonoj, tiel oni kredas. Simile, homoj ne ludas tradiciajn drumojn ktp ĝis fino de rizplantado. Tio montras ke homoj traktas rizplantadon kiel serioza laboro kaj oni ne volas miksi amuzon kun iliaj plej grava laboro.

No comments: