2009/05/04

Maoisto-cxefministro maldungis la ĉefon de armeo



Malgraŭ protesto kaj malkonsento de aliaj partioj, la Maoistoj hieraŭ maldungis la Ĉefon de Armeo Rukmangad Katwal.

La protesto etis tiom alta kaj la alia sekcio de Komunistoj (CPN-UML) lasis la registaron kaj nun la Maoistoj aŭ devos sekvi aliajn helpantajn partiojn por teni al registaron aŭ devos lasi ĝin. Kaj, la presidento jam intervenis kaj diris al al ĉefo de la armeo ne sekvi odernon de la ĉefministro sed resti en la posteno - nur prezsidento rajtas maldungi lin. Tio estas la alteco de la krizo.

Strange, la ĉefo Katwal estis en armeo de kiam la antaŭa reĝo puĉis antaŭ tri jaroj. Li fakte estis unu el la altaj helpantoj de la reĝo kaj ankaŭ subtenis la reĝon per "politikaj" prelegoj kaj agoj ie kaj tie. Poste li ludis rolon ankaŭ subpremi la popolan movadon kontraŭ la reĝo kaj lia puĉo. Tamen, la demokratiaj registaroj neniam pensis puni aŭ eĉ maldungi lin, kvankam tio vere estis la deziro de la popolo (fakte, ĝis nun neniu kiuj subpremis la demokrtian movado jam estas punita).

Kaj nun, multaj homoj ne povis akcepti kiel normala ago kiam la Maoista ĉefministro Pushpa Kamal Dahal "Prachanda" forte deziris maldungi lin kaj dungi alian personon (eble proksima al la Maoistoj). Por sukcesigi lian planon li antaŭ ne longe diris ke la armeo nun planas alian puĉon ktp ktp. Sed li ne sukcesis homojn konvinki ke maldundo de la ĉefo indas. Homoj en ĝeneralo ne povis akcepti la planon de la Maoistoj kiel natura. Ili timas ke eble tio esta la unua paŝo "Maoistigi" la nacian armeon kiam ili jam ne sukceis enmiksi la militantojn de Maoistoj en la nacia armeo. Ne gravas, se la Maoista militantoj iras en la nacia armeo (nun lasu min diri) sed oni eĉ ne povas imagi kiel kresos krimo kaj senpunemo se tio vere okazos. Jam la militantoj ne estis en la armeo ke ili preskaŭ ĉiam batas, murdas homoj kaj restas senpunita, do kio okazos se la registaro donas leĝan staton al la militantoj? Ni jam ne vidas demokratian econ en Maoistoj kaj iliaj subtenantoj.

Kaj, homoj miras kial la Maoistoj nur pensas pri armeo kiam ili suferas pro miloj da malfaciloj ĉiu tage? Kial la Maoistoj ne povas doni al ni akvon, benzinon, elektron, sekurecon, laborlokon, edukadon, puran aeron ktp ktp? Nun estas la fino de la paco en mia pacama lando, mi timas.
Kaj la cxefministro lasis registaron la 4an de Majo cxar li ne sukcesis fari tion kion li planis! Nun ekas la problemo. Ili murdis 13000 dahomoj por estis en la registaro dum 8 monatoj. Neniu scias kion la Maoistoj faros post laso de registaro. Cxu ili denove iros al la gxungalo?

No comments: