2009/04/04

Pikniko, IHR kaj cxaro-festivalo

kiel ĉiam, mi iris al la oficejo de Nepala Esperanto-Asocio, esperante ke mi trovos gesamideanojn kiuj parolos en Esperanto, pri Esperanto. Surevoje mi visitis al D-ro Nirab en Bir Hospitalo kaj transdonis al li la doncon senditan de S-ino Tatjana atnaŭ kvin monatoj. Mi iomete babilis kun li pri Esperanto kaj nia movado; li tre volas esti akvita sed ne povs aranĝi tempon.

Mi atingis al la scocio kaj al s-ro Philip donis la foliojn de vortaro, donitan de Shri. Ene estis Narendra, Barat, Nabin Lal kaj Ajit. Nabis tuj forlasis. Ni diskutis pri ebla adiaŭprogramo por Jacob. Narendra proponis ke ni iru al Dokha, mezepoka vilaĝo, fama por kosenrvado de anktiva historio kaj heredaĵo. Sampteme ni diskutis pri seminario pri Esperanto. Venis la sama temo : ni kreis tian grupon de homoj kiuj venas la asocio kiam ni ofertas al ili senpagan manĝaĵon kaj ili ne venas se ni postulas monon por manĝo. Barat volis organizi "internacian" seminarion. Sed estas la demando, kiu venos el kiu lando? Ĉu el Barato? mi dubas. Kaj el aliaj landoj, la ebleco estas pli malproksima. Mi preferos okazigi iun "nacian", ni povos tiam diskuti libere pri la kerno de la problemo de nia movado. Ni analizos ĝis kiam nia movado, se ĝi estas la movado, estas sukcesa kaj kion ni devas fari por pli sukcesigi ĝin. Poste venis Poshraj kaj ni findecidis ke ni okazigos piknikon la 25an de aprilo, sabate. Ĝi okazos en la templo de Bajrayogini, proksime de la antikva urbeto de Sankhu. Tamen ni devos diskuti pri tio kun Jacob, ĉu li havos tempon por ĝi aŭ ne.


Ni iomete ankaŭ diskutis pri IHR kaj venis temo pri la plendo de s-ro Hori. Ni konkludis ke tia kritiko/plendo fakte devis veni antaŭ multaj jaroj. Mi antendis ke iu ankaŭ parolos pri la monon nia asocio gajnis/malgajnis sed ĉiuj estas silentaj.

Mukunda volis aĉeti la vortaron. Sed Barat diris ke zorgas ĝin Shree kaj oni povas aĉeti ĝin nur al li.

Survoje al mia hejmo, mi rekontis s-ron Sudrashan, la vojaĝagento, kiun nia asocio dungis por ĉi foja IHR. Li havis sakon da plendoj. Li diris ke li estis trompita de gravuloj de la asocio kaj li ne estas kontenta. Lin la asocio jam ne donis promesitan monon kaj li ne povis finpagi la monon al liaj portistoj ktp. . Li asertis ke li faris ĉion kion li promesis por aranĝi la programon sed la asocio ne plenumis promeson. Mi ne povas certe diri kiu kulpas. Sed jes. Mi miras kial nia asocio jam ne montris la financan bilancon pri la enspezoj kaj elspezoj. Mi jam havas tion de mia flanko, sed pri tio mi ne volas paroli pri tio. Li diris ke la afero jam ne solviĝis kaj li nun pensas kiu maniere li povos retrovi lian monon. Mi nur timas ke la gloro, famo kaj fieron nia asocio jam gajnis en pasintaj 15 jaroj ne iru vane, nur pro kelkaj nefidindaj homoj en la asocio.
=
Hieraŭ okazis la ĉaro-festivalo de Janabahadjo (aŭ Aryavalokiteshwar, kiun ne-nevaroj ankaŭ konas kiel Seto Machhindranath) en Katmando. La 36-futo-longa ĉaro, farita per ligno, kiel alta turo sur kvar grandaj radoj, estis tiritaj de Tindhara ĝis Ason hieraŭ. La festivalo komenciĝis eble antaŭ 500 jaroj kaj nun ĝi suferas pro stranga problemo : La registaro konstruis grandan ponton trans la strato kaj la granda ĉaro devas veturi laŭ la mallarĝa vojo. Pasintan jaron, la ĉaro perdis bilancon kaj faliĝis. Almenaŭ kelkaj homoj vungiĝis pro la akcidento. Tiaj problemoj okazas kiam enmigrantoj regas Katmandon kaj la indiĝenoj restass tro ĝentila neprotesti por konservi iliajn kulturajn rajton.

Mi estis tie ĉefe por preni fotojn. Ĉu mi jam diris? Nuintempe mi komencis mian fotoblogon ĉe http://razenma.blogspot.com. Eble vi trovis en ĝi kelke da interesajn fotojn.

12 comments:

Jacob said...

Saluton Razen!
Vi sxangxis la emblemon de via pagxo. La nova aspektas tre bele. Gratulon!

Ah, pri la trompulo Sudrashan, mi ne surprizas ke li kompreneble plendas.
Kio estas plej bona por trompulo, agnoski la trompon aux anticipe ataki?

Mi nur esperas ke iu de lia vilagxo kaptos lin kaj rompos lian gambon denove!!
Lauxdire ekzakte tio okazis lastfoje kiam li vizitis la lokon kie ni piedmarsxis (kie estas i.a. lia gepatra hejmo).

Jacob said...

Razen, vi evidente ne partoprenis la IHR, se jes vi scxius pli bone ol kredi al Sudrashan.

Parolu kun iu ajn partoprenanto kiu parolis kun la lokuloj kaj vi scios la veron: En cxiuj la vilagxoj kiujn ni vizitis ili estis tristaj kaj koleraj pro la ege magra pago de Sudrasan. La portistoj ricevis ankaux tre malmulte (250 rupioj tage), kaj pro tio la nepalaj esperantistoj kolektis monon inter si kaj donacis al ili (mi iom hontas ke mi ne mem kontribuis).

Mi konfrontis lin kun tio kaj li poste produktis kalkulajxo por "pruvi" lian honestecon kaj laux tiu kalkulajxo ekzemple portistoj ricevis po 750 rupioj!
Kiam mi ege kolera konfrontis lin kun tio lia klarigo estis ke li enkalkulis ankaux la gvidiston (kiu sxajne ricevis pli ol 1500 rupioj tage, por fari nenion!), trinkmonon (sed ni devis mem zorgi pri trinkmonon) ktp.

Mi poste trankvile trastudis la kalkulajxon kun Poshraj kaj la aliaj ciferoj kiujn ni kontrolis estis same vaste troigitaj. Por kotizo kiu kostis 1500 rupioj li skribis 5000 rupioj ktp ktp!!

Ekde tiu tago en Pokhara la trompulo Sudrashan kompreneble evitis min. Mi deziris ke ni retenu iom de la mono de li, sed tio sxajne ne estis ebla, cxar la kontrakto estis jam subskribita kaj li formale ne rompis gxin, ecx se oni interkonsentis doni iom bonan prezon al li, ekzakte por ke la lokaj vilagxanoj prosperu.

Multaj nepalanoj sendepende de unu la alia informis min tiel.

Jacob said...

Mi iom surprizas ke vi sxajne tute ne (?) informigxas, antaux ol publikigi ion en la reto?

Kvankam vi en la kolofono skribas "Kaj mi nepre de tempo al tempo donas mian personan opinion pri Esperanto-movado en mia lando. Mi estas eks-prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio kaj miaj opinioj ĉi tie estas personaj.", mi pensas ke multaj homoj prenas vian blogon iom pli serioze ol vi eble celas.

Vi diris al mi, dum taglibra kunveno, ke vi "uzas vian blogon kiel persona taglibro, kie vi skribas tion, kio venas al via kapo" (bonvolu pardonu kaj korentu min se mi mismemoras). Post iom da diskuto ni venis al la konkludo ke tia ago estas tre malkongrua kun "klasika kulturo de Nepalo", sed ke vi deziras movi la nepalan kulturon al pli da malfermeco. Tian luktadon mi tre simpatias kun (kaj mi esperas ke mia publika respondo estas kungrua kun tio, laux via opinio).

Sed vi estu konscia ke vi estas unu el la tre malmultaj nepalaj esperantistoj kiuj havas aliron kaj tempon por uzu la reton vaste. Kaj tiuj kiuj havas la tempon decidis uzi gxin por aliaj aferoj.
Pro tio via blogo igxas grava, cxar gxi estas la sola fonto de informoj al eksterlando.


Estas ja via elekto, sed mi forte sugestas ke vi:
- aux vi multe pli klare substreku ke vi "nur skribas tion, kio venas al via menso", kaj do oni ne povas esti certa pri la vereco de via skribajxo,
- aux vi restu cxe nediskuteblaj faktoj kaj informoj kiujn almenaux kelkaj aliaj nepala esperantistoj samopinius pri.

Se vi ne estus sola nepala bloganto, se estus 5 aliaj nepalaj esperantistoj kiuj ankaux blogis la afero estus alia, cxar tiam viaj pensoj estus balancitaj de la informoj de aliaj fontoj.
Sed gxis tiam, vi devas agnoski ke viaj skribajxoj ne estas sen-konsekvencaj.

Ekzemple, tiu cxi resondenda blog-ero donas tre malbonan impreson al eksterlando pri honesteco de NEspA kaj povus finfine doni gravajn konsekvencojn al NEspA.

Aldone, mi sentis la devigon uzi horojn (mi estas malrapida skribanto) por respondi al tion cxi (kaj mi tute ne finis ankoraux :-).

Do, vi ankaux pripensu, kaj la eblaj konsekvencoj por NEspA, kaj la tempon kiun vi devigas aliajn uzu, por balancigi viajn pensojn.

Cxiukaze, mi tre valoras vian blogon kaj la tempon kiun vi uzas raporti de Nepalo. Gxi ebligos min sekvi iomete kio okazas, ankaux kiam mi denove logxas en Danio.

Kore Jacob

Jacob said...

Kaj laste, pri bilancoj, spezoj kaj elkalkulajxoj, kompreneble NEspA mem elektu cxu tio estu publikita en la interreto aux ne, sed, kiel mi diris kiam ni diskutis tion cxi cxe nia interreta seminario por fari www.esperanto.org.np, mi ege tre malofte, fakte neniam rimakis ke iun ajn nacian Esperanto-organizon publikigi la spezojn en la interreto, nek de renkontigxoj, nek de la asocio mem.
Mi sercxis kaj ne trovis en la interreto spezojn por nek 2007, nek 2008 de nek Dana Esperanto-Asocio, nek Dana Esperanta Junulara Organizo, nek Germana Esperanto-Asocio, nek Germana Esperanto-Junularo. Escepto estas UEA kaj TEJO (kiu versxajne bezonas tion, cxar estas internacia organizo kaj ne cxiuj povas partopreni en la jarkunvenoj).

Ankaux cxe Esperanto-renkontigxoj kiujn mi mem kun-organizis mi neniam publikigis la spezojn (Kultura Esperanto-Festivalo dufoje kaj Internacia Junulara Festivalo unufoje, plus pluraj malgrandaj renkontigxoj).

Tio ne estis cxar mi estas sekretema, sed simple cxar mi pensis ke tio ne koncernas cxiujn. Do, mi prezentis cxe jarkunvenoj aux estrarkunvenoj, maksimume venis en nacia gazeto sed mi neniam publikigis.

Kaj se iu iam petis min publikigi en la interreto, mi versxajne dirus ne, cxar estus tro da laboro por mi bone klarigi cxion, kaj mi malfermus diskutojn pri uzado cxe la malgxustaj homoj dum malgxusta tempo. Tiaj diskutoj pri kiel la mono estu uzata estu diskuto inter membroj kiuj poste elektas estraron kiu poste decidas la detalojn. Se membro ne estas kontenta pri la disponoj de la estraro la gxusta okazo por diskuti tion estas la jarkunveno.

Nun, ni imagu ke NEspA decidas, male al danaj kaj germanaj organizoj, esti "malfermaj" kaj publikigi cxiujn spezojn. Mi vetas ke post ne pli ol 2 tagoj tiuj ciferoj estus diskutita en via blogo, inter vi kaj diversaj ne-membroj de NEspA. Cxu tio estus la gxusta tempo aux loko?

Reage al tiuj diskutoj, nepalanoj devus uzi tempon (multe da tempo kredu min, mi ne estas nesperta kaj mi scias skribi, sed gxuste nun mi ekuzas la trian horon por respondi al via blogo) kaj pagi por uzi interreton por respondi, reagi kaj klarigi al eksterlandanoj pri nepalaj cirkonstancoj, foje tre malfacile klarigeblaj (ankaux mi, post 2 jaroj da logxado cxi tie, ne komprenas cxion, do kiel imagu ke eksterlandano bone komprenu?).
Mi pensas ke danaj aux germanaj esperantistoj tuj rifuzis respondecigxi al eksterlandanoj, ecx se ili povas uzi interreton cxiutage senlime.

Tamen, estus tre brava se NEspA farus tion, sed mi lasos tiun decidon al la estraro kaj jarkunveno.
Sed unue mi sxatus auxdi pri aliaj organizoj kiuj praktikas tion kaj kio estas ilia sperto.

Kore Jacob (kiu finas por nun :-)

Razeno said...

Saluton Jacob,
Dankon.
Mi ne diris ke Sudarshan pravas. Mi simple rakontis kion li diris. Lasu homojn juĝi. Ili almenaŭ povas nun aŭskulti ambaŭ flankojn.
=
Jes. mi ne informiĝis antaŭ ol publikiĝi ion en la "blogo". Mi iras al la asocio ĉar mi volis aŭdi pri ĝi. Mi opinias ke mi ankaŭ apartenas al tiu grupo de laborantoj kiuj laboris por dissendi informon pri la IHR. Sed en unu monato, neniu en la alsocio diris al mi pri la bilanco. Mi rajtas scii kiom da monon ni profitis ĉijare. Ĉu mi devas petskribi?
=
Jes mi skribas kio venas al mia kapo ĉar mi havas kapon kaj povas pensi. Mi skribas pri la movado ĉar mi amas ĝin. Mi ne devas "korenti" vin. :) Ŝajnas ke NEspA dungis vin kiel cenzuristo de blogoj....:) Bonan laboron.

Mi peats vin, ne analizu kulturon de Nepalo, ĉar tio ne ekzistas. Ekzistas nur kulturoj de Nepalaj popoloj. Mi refoje dankas vin por via kungrua respondo.

Jes. Mi estas unu el Nepalanoj kiuj havas tempon kaj aliron por uzi reton por skribi mian opinion publike, ĉar mi tre malŝatas sekretajn kritikojn kaj plendojn kaj propovadon. Aliaj 'kamaradoj' eble uzas tiun tempon serĉi eblecon trovi profiton ian tian per reto.

Dankon por viaj fortaj sugestoj. Estas sufiĉe klara : mi BLOGAS. Oni ne devas esti certa pri la vereco de mia skribaĵo; mi ne estas reĝo de la asocio kies voĉo estos leĝo. Mi simple skribas ĉar mi havas ĉambron. Ĉiu ajn povas krei ĉambron ; oni nur bezonas koron, bruston, kapon kaj iomete da lingvoscio. ne ekzistas "nediskuteblaj faktoj" en la mondo. Ĉu estus nediskutenda fakto se iu skribas oficiale ke partoprenis 62 esperanstistoj,jara raporto estis prezentita, membroj aprobis ktp dum la nacia kongreso?

Vi devigis min agnoski ke miaj skribaĵoj ne estas sen-konsekvencaj. Strange. Mi lasas ĝin al legantoj. Ne pensu ke miaj legantoj tra la tuta mondo estas stultuloj. Ili havas ilon en iliaj kapo juĝi min, mian skribaĵon. Ili estas tiom libera kiel vi, akcepti aŭ malakcepti miajn opiniojn. Anstataŭ plendi min, vi povas facile igi 5 homojn blogi pri la movado -- kaj ni vidu kiu kiun kiom fidos.

Ankaŭ mi ne volas doni malbonan impreson de NEspA (hodiaŭa). Do, kara, donu al mi ion kiu donos bonan impreson. Ĉu vi povas imagi, kiom mi kaj aliaj labori dum ĝiaj unuaj jaroj?

Dankon. Mi daŭre donos al vi laboron balancigi miajn pensojn kiam vi volas scii pri nepala movado. Mi jam ne estas tiom laca.

Pri bilancoj, nepre NEspA elektu (ne unu aŭ du personoj de estraro) ĉu tio estu publikigita aŭ ne. La diskuto dum la interreta seminario estas alia afero. Ne temas pri kiom da asocioj donas ĝin en la interreto. Sed estas grava ke nia sekreta-rio pensas ke ni ne devas montri al la mondo kiom riĉa ni estas.

Estas alia afero ĉu mi menciu pri la ciferoj en mia blogo aŭ ne. Kaj ankaŭ estos dua demando ĉu homoj ŝatus diskuti pri ĝi en mia blogo aŭ ne. Denve estos tria demando, ĉu ne-membroj havos penon diskuti pri ĝi aŭ ne.

Pri nepalanoj kaj la reto. Mi ne povas paroli pri nepalanoj. sed NEspAanoj estas certe riĉaj por uzi reton. Vi vidas kelkaj inter ni havas monon por vojaĝi al Eŭropo. Kaj ili havas tempon por diskuti pri Esepranto - lasu ilin diskuti pri ebledo vojaĝi aŭ manĝi senpage.

(Daurxis 40 minutoj por respondi al vi. Kaj tiu tempo estas pli fruktodona ol iri al la asocio kaj aŭskulti krokodilojn)

Kore,
Razen

Jacob said...

Razen, vi vere estas bona skribisto, vi lerte respondis al preskaux cxiuj miaj kritikaj punktoj, kaj ecx dum nur 40 minutoj.

Nun mi prenas denove iom da tempo por respondi.

Kompreneble estas la tasko de la legantoj jugxi pri la versxajneco aux vereco de kion vi skribas.

Sed la legantoj eble ne scias ke vi foje raportas en maniero, kiu donas la tutan kontrauxan impreson ol la kompreno de cxiuj aliaj nepalaj esperantistoj!

Ekzemple Sudrasan: La impreso de versxajne cxiuj nepalaj esperantistoj kiuj partoprenas IHR estas tute mala al tiu, kiun oni ricevas de viaj aludoj.

Kial vi ecx ne mencias tion???!

Bona jxurnalistiko devas esti konkreta, balancita kaj lasi ambaux flankoj de iu skismo esprimi/defendi sin, almenaux laux Euxropaj normoj (alia afero estas ke multaj nepalaj gazetoj ne sekvas tiujn normojn, bedauxrinde).

Mi konscias ke blogo ne estas via profesia jxurnalista laboro, sed tamen mi pensas ke vi sxuldas al viaj legantoj sciigon kiam vi estas la sola kiu havas tiun opinion.

Laux mi, vi ne misgvidu viajn legantojn tiel cxi, precipe ne kiam vi estas la sola fonto de informoj.

Mi tre respektas vian blogan laboron, sed mi ne mem havas tempon fari la saman por balancigi viajn opiniojn.

Kaj pri via opinio ke "vi povas facile igi 5 homojn blogi pri la movado" mi tute malsamopinias.

Homoj eble sxatus, sed havas aliajn aferojn por fari, simple. Ankaux en ekzemple Danio, neniu blogas regule pri la movado.

Gxis,
Jacob

Razeno said...

Kara, dankon denove por via longigo de diskuto. Fakte mi ne volas denove defendi min sed respondoj ja estas grava ĉar vi jam afisixis viajn akuzojn.

Unue, vi staras kiel la reĝo de Nepalo post la fifama puĉo. Vi diris kvazaŭ nur vi pvas bone juĝi la aferojn kaj aliaj legantoj estas ĉiuj stultuloj. Ne faru tiel, mi petas. Kiel vi povas diri ke miaj legantaoj "eble ne scias" kion vi scias? Kaj kiel vi povas diri ke mi raportas en maniero kiu donas la tutan kontraŭan impreson ol al kompreno de ĈIUJ aliaj nepalanoj esperanstistoj (ĈANE). Kiuj estas "ĉiuj" ? Ĉu ili vere ekzistas? Ĉu vi iam renkontis ilin? Ĉu ili povas ankaŭ esprimi?

Vi advokatas nur por du aŭ tri homoj en la la asocio kiu havas "centoj" da membroj kaj 11-personan estraron. Vi parolas ekzakte tiel kiel tiuj personoj parolas kiuj multe gajnis monon per IHR aŭ malsukicesis gajni tiom da mono kiom ili intencis. Kiel vi povas diri ke ili estas ĈANE? Ĉu vi povas doni al mi liston de nepalanoj kiuj pensas kiel vi? Kiel vi povis eĉ imagi ke miaj legantoj subite kredos vin kiam vi venis kaj diris ke miaj blogoj donas kontraŭan impreson ol la komparo de "ĈANE" ? Anstataŭ diri kio estas en la kapoj de ĈANE, vi povas igi almenaŭ 10 el ĈANE skribi ke mi estas kontraŭ la imago de ili.

Ĉu vi jam legis reagon de S-ro Hori kaj S-ro Lee? Ili ankaŭ samopinias. Mi ne scias ĉu ili legis mian blogon aŭ ne sed ili ja aŭskultis al tiuj homoj kiuj partoprenis en IHR. Honoru aliaes opinion, se vi havas vian.

Pri Sudharshan denove. Estis mi kiu kritikis lian agon unue. Bv relegu miajn blogojn. Mi skribis pri ĉiuj problemoj kiuj estis reszulto de li. Kiam mi blogis pri la afiŝo, vi bone respondis ke "tiu fuŝulo de la vojaĝagentejo" ĝin. Ĉu tio estas la respondo de ĈANE? Neniu el viaj ĈANE respondis al tio ankaŭ. Tre malfrofesie, vi volis kulpi al tiu persono kiu estis dungita de la asocio kaj vi ne pensis kiall li ne bone laboris aŭ kial li ne donis bonan servon. La IHR estas la aranĝo de IHR kaj ĝi respondecas pri ĉio kio okazas dum la evento (ĉar ĝi gajnas monon). Estas nur dua afero kiun ĝi dungas kaj kian servon tiu dungita persono promesas.

La estroj de NEspA ne estos svitaqj sed iu (aŭ laŭ via opinio ĈANE akuzas al tiu persono kiu venis al la asocio por gajni la monon. Mi denove povas diri ke li estis trompita de estroj de mia kara asocio NEspA! Kaj lia reago dum la promenado estas komprenebla.

Kial vi eĉ ne komprenas tion ???!

Kara, ne instruu min ĵurnalismon. Mi bone studis ĝin kaj laboris dum 12 jaroj kiel ĵurnalisto. Mi scias kio estas balanco. Mi tie ĉi ne raportas sed blogas. Tamen mi unue komentis pri tiu kiu dungito kaj poste lasis lin paroli lian diron en mia blogo. Tio estas malgranda ekzemplo. Vi ne reagis kiam mi diriis ke la aranĝo estis malbona kaj vi subite reagis kiam mi diris ke Sudarshan havas plendon. Tio etas malbona reago de leganto.

Denove pri via "reĝa" esprimo: "vi estas la sola kiu havas tiun opinion". Vi povas diri le mi estas la sola kiu havas tiun opinion kaj mi ankaŭ povas diri ke vi estas la sola kiu havas tiun opinion. Vi ne povas reprezenti ĈANE. Samtempe vi insultis la mondskalan blogadon aŭ civitan-ĵuranlismon. Ĉiuj scias ke troviĝas ĉambro sub blogoj doni iliajn opiniojn, kial do vi forgeas la rajton vi ĵus ĵuis?

Kiu petis al vi "balandigi" miajn blogojn? ĉu ĈANE, kiu ne ekzistas? Ne vivu en fantazio. Vi montris vian malsamopinion pri igi 5 homojn blogi. Sed vi ne donis vian opinion. Ĉu vi opinias ke estas bona le igi homojn blogi kaj sole stari kiel cenzuristo?

Kara Jacob. Vi estas mia bona amiko kaj estos. Mi respondas al via reago ĉar mi volas ke viaj ĈANE legu ĝin. Neniu donos al mi premion se mi daŭre kritias la asocion kiun mi mem kreis. Sed mi kredas ke homoj en NEspA ne tiom senhonte agos se ili vidas ke setas loko kie oni kritikas ilin. Mi nur deziras longan, demokratian, travideblan kaj malferman movadon de Esperanto en Nepalo. Koran dankon por viaj reagoj. Mi estus 100 oble pli feliĉa se iu nepalano regagis rekte.

Ursula said...

Mi nur volas aldoni al via diskuto fakton pri mia lando, cxar Jakob volas eltrovi la manierojn de aliaj landoj por kompari kun Nepalo. Jen:
*Cxe ni unufoje po jaro aperas la financa bilanco de la pasinta jaro en nacia revuo, enspezoj kaj elspezoj.
Cxiu povas legi en revuo, nur tie.
*Dum la jaro cxiu membro de estraro cxiun tempon, rajtas scii pri la financa situacio.
*Neniu povas forpreni kaj uzi monon sen estrara permeso kaj decido.
*Estas akceptata, ne bezonas diskuton ie ajn, cxar cxiu scias ke la afero estas kontrolata kaj honesta.
*Mi ne scias, sed supozas ke estas simile en multaj aliaj landoj.

Jacob said...

(ah, finfine mi sukcesas meti mian komenton. Erara HTML-kodo kulpis :-)

Saluton Ursula kaj dankon pro via kontribuo al la diskuto.

La ĝeneralaj principoj mi povas bone rekoni de Danio.

Kaj (kun la escepto ke NEspA nuntempe ne havas funksciantan nacian revuon - do, pro tio la jara elkalkulo estas nur prezentata ĉe la jarkunveno), oni povas diri ke teknike tiuj principoj ankaŭ validas en Nepalo.
(tamen, mi ne sukcesis partopreni jarkunvenon, do mi ne povas persone atesti ke tio okazis. Eble vi, Razen povas respondi pri tio?)


Kiam venas al praktiko la afero aperas iom aliel, kaj en Danio kaj en Nepalo.

En Danio estas pluraj homoj (ni povus nomi tion la Kim-a frakcio) kiu (se ili trovus la tempon) same akre blogus pri Ileana (gvidanto de la "reaganta" frakcio), ŝia fermiteco, ke ŝi evitas respondi al tiklaj demandoj pri la jara elkalkulo ktp ktp.
Do, iom simila situacio ol tiu de Nepalo.
Mi tute simpatias kun Kim kaj tute ne kun Ileana, sed tamen mi ne dubas ke ŝi ne fŭsas por propra gajno, eĉ se ŝi (laŭ Kim) foje provis kaŝi kelkajn kritikindajn aferojn. Ankaŭ certe Kim ne dubas ke ŝi estas finfine honesta.

Tamen mi povas tutbone kompreni la verŝajnan sintenon de Ileana ke ŝi ne volas perdi eĉ pli da tempo en kvereloj kaj pro tio foje iom sekretece agas, mi povas imagi ke ŝi deziras "ne perdi pli da tempo kverelante".

Mi imagas ke tiusence la situacio de Bharat estas iom sama kiel la situacio de Ilena: Voli kiel eble plej eviti pli da kverelado.
(Kiom da jaroj Razen kaj Bharat - aŭ Bharat-a frakcio - kvereladis? Ĉu 10 jaroj?)

Plej grave ni ĉiuj memoru ke ni ĉiuj amas Esperanton sed en diversaj manieroj.
Neniuj estos verŝajne riĉa per Esperanto.
Bone, nepalanoj ricevas fojfoje financan subtenon (t.e. pago de parto de la elspezoj, ekzemple 100, 200 aux 300 eŭroj de eksterlando, kaj tiu sumo ne kovras eĉ la flugbileto (pro tio nur iom riĉaj nepalanoj vojaĝas eksterlande, mi imagas).

Sed verdire, mi pensas ke ĉiuj, ankaŭ Bharat, agadas ĉar li amas Esperanton, ne por iu sekreta komploto por ŝteli monon de iuj.

Ideoj pri komploto por propra gajno estas stultaĵo, precipe ĉar en Esperantio oni ja restas dum jardekoj, do havas iom tro altaj kostoj por la kulpantoj se iu tia komploto estus malkovrita (ekz defamigo de multaj amikoj kaj konatuloj). Ĝenerale mi tre malofte aŭdis pri trompantaj esperantistoj
(jes, ŝajne estas iuj kiuj foje sendas leteroj kun monpetoj de Afriko, sed tio estas ĉio. Ne temas pri persona kontakto kaj trompo de homoj kiuj pasigis semajnon kune dum renkontiĝo)

Ĝis reskribo (verŝajne ja venos pli da komentoj :-)

Kore Jacob

Jacob said...

Saluton Razen, kia vigla diskuto!

Hihi, bona esprimo, ĈANE (Ĉiuj Aliaj Nepalanoj Esperanstistoj).
Mi ŝatus enkonduki ĈNEKĈ (Ĉiuj Nepalanoj Esperanstistoj Kiu Ĉeestis): ĈNEKĈ la IHR pensas ke Sudharshan trompis la lokulojn.
En tiu ĉi kunteksto ĈNEKĈ estas kompreneble nur tiuj kun kiuj mi parolis, t.e. Navaraj, Poshraj, Bharat kaj kelkaj pli (mi ne plu memoras, ĉar "ĉiuj" diris la samon, kaj mi mem parolis ankaŭ kun la lokuloj kaj vidis kiom da ili ricevis). Verŝajne mi ne diskutis tion kun ekz. Himlal.

Ne, mi ne legis reagon de S-ro Hori kaj S-ro Lee (kie eblas legi tion?). Pro tio mi ne komprenas pri kio ili samopinias.

Vi skribas vi bone respondis ke "tiu fuŝulo de la vojaĝagentejo" ĝin. Ĉu tio estas la respondo de ĈANE?. Mi dirus jes, ekzakte tio estas la reago de ĈNEKĈ, pli malpli.

Vi skribas Mi denove povas diri ke li estis trompita de estroj de mia kara asocio NEspA!. Sed mi rigardis la kalkulaĵon de Sudrasan, kaj ĝi estas fuŝa, tion mi povis mem vidi je kelkaj punktoj, kaj de aliaj Poshraj atestis tion. Se vi volas uzi pli da tempo por pridubi ĉu li estas trompanto aŭ ne mi ankoraŭ havas kopion de tiu kalkulaĵo.
Kaj, tiu homo, se li fakte "estis trompita de estroj de NEspA", kial li ne plusendis la akuzon al la estroj de NEspA? Anstataŭ li elektis pasigi lastajn 2 tagojn tre malagrable.

Vi skribas Vi ne reagis kiam mi diriis ke la aranĝo estis malbona kaj vi subite reagis kiam mi diris ke Sudarshan havas plendon. .
Mi ne legas ĉiujn viajn blogerojn, eble pro tio mi maltrafis ke vi estas granda kritikanto de Sudrasan(?).

Vi en la originala blogero skribas ekzemple:
"Mi miras kial nia asocio jam ne montris la financan bilancon pri la enspezoj kaj elspezoj. .... . Mi nur timas ke la gloro, famo kaj fieron nia asocio jam gajnis en pasintaj 15 jaroj ne iru vane, nur pro kelkaj nefidindaj homoj en la asocio."Nu, mi ne plu aŭdacas diri ion pri viaj legantoj, sed estas almenaŭ UNU (nome: MI !) kiu do ŝajne tute mislegis vian blogeron tiel ke vi opinias Sudrasan senkulpa kaj ke ekzistas iu konspiro ene de NEspA.
Tio, laŭ mi, estas rekta misgvido de almenaŭ unu el viaj legantoj (nome MI).

Vi skribas Kiu petis al vi "balancigi" miajn blogojn? . Neniu petis min, sed mi kiel ĉiuj aliaj (do, mi kiel ĈANE :-) amas Esperanton kaj ŝatas ĈNE (Ĉiuj Nepalanoj Esperanstistoj :-) kaj tristigas min dauxre legi nepruvitajn (kaj ne-responditajn) aludojn de vi pri komplotoj kaj nehonesteco de nepalaj esperantistoj.

Vi skribas Koran dankon por viaj reagoj. Mi estus 100 oble pli feliĉa se iu nepalano regagis rekte. kaj pli supre Neniu el viaj ĈANE respondis al tio ankaŭ..

Ne.

Ŝajnas ke ĈANE tenas sin tute for de via blogo. Aŭ almenaŭ ne komentas ĝin.
(kaj, cetere mi povas bone kompreni kial, sed ni lasu al viaj klerajn leganoj mem elpensi kialojn).

Mi, kiel vi amas Esperanto kaj ankaux deziras longan, demokratian, travideblan kaj malferman movadon de Esperanto en Nepalo. . Ni simple malsamopinias pri kiu strategio estas la gxusta.

Kaj jes, eble homoj en NEspA ne tiom senhonte agos se vi kritikas ilin per blogo, sed estas malfacile diri. Nun vi faris tion dum almenaux la 2 kaj duona jaro ke mi sekvis vian blogon. Cxu vi povas senti la diferencon?
Se jes, mi gxojas, cxar tiam ne estis vane legi tiom da tristaj aludoj. Se ne, do eble nun estas la tempo por repensi vian strategion?

Gxis revido, .... kaj bonan novan jaron!
kaj denove, dankon pro via blogado kiun mi gxenerale tre valoras kaj legas, ecx se mi malofte trovas la tempon komenti gxin (cxifoje dauxris 3 horoj por mi).
Kore Jacob

Razeno said...

Kara,
Mia simpla, mallonga respondo: :)

Jacob said...

:-)
Dankon pro la malferma diskuto.

Mi estonte provos ankaux trovi la tempon por doni komentojn cxe ne-NEspA'aj aferoj.

Gxis!

Kore Jacob