2009/04/28

Ĝis, kara Jacob

Okazis adiaŭa festo ĉe Thamel por Jacob hieraŭ vespere. Ni estis invitita je la 4.30 posttagmeze kaj mi atingis je la 4.50. Mahendra, Sri kaj DP kuiris manĝaĵojn. Mi iris tien malfrue, pensante ke eble la programo komenciĝos je la 5.00a. Sed Bharat jam invitis al Philip je la 5.30 kaj ni devis atendi lin. Li diris ke Philip sekvas usonan tempon pro tio li estis invitita je la "ĝusta" tempo. Do ni devis uzi 'nepalan' tempon. Mi vidis 14 personojn tie.

La progrmo komeiciĝis je al 5.35. Ĉiuj parolis/dankis al Jacob pro lia ĉeesto en Nepalo. Mi ankaŭ dankis lin. Mi diris ke ni multe kverelis, disputi sed ĉio okas por Esperanto, kaj dank' al Esperanto. Philip venis poste. Je la fino, Indu donis ŝalon al Jacob, nome de la asocio. Mi donacis libron pri Muktinath al li. Kaj, mi devis tuj lasi la programon je la 6.00a ĉar mi divis atingi al iu alia festo je la 5.30. Mi petis pardonon al la invitinto kaj diris ke mi malfruiĝis ĉar antaŭa programo malfruiĝis dum unu horo.

Nepre, Jacob estis kvazaŭ energio por nia asocio. Ekde lia alveno, li venis al la asocio kaj klopodis kompreni la situacion de nia movado. Li faris ĉion kion povis por krei harmonion en nia asocio. Lasu min ripeti mian malnovan frazon : Li devigis la vortaron aperi; la historio memoros lian kontribuon al la nepala movado. Krome, li instruis nin multe pri komputado kaj helpis min produkti esperantigitan dokumentarion pri Rasua. Ni memoros lian 'instruadon'. Lia ĉeesto multe helpis nin lerni labormanieron de eŭropanoj.

Mi aŭdis ke oni multe kantis kaj dancis poste sed ili ne fiksis daton por viziti al la hejmo de D-ro Keshav Ram.

2 comments:

Jacob said...

Saluton kara Razan, kaj dankon pro la belaj vortoj!

Certe mi denove revenos iam en Nepali kaj ni povos revidi unu la aliaj!

Cetere, pri Phillip, tio estis kompreneble nur sxerco de Bharat. Tamen viaj vortoj igis Phillip devi defendi sian alventempon en malferma letero al cxiuj NEspA-anoj, ne tro agrabla afero (kaj de tiu publika defendo vi povas legi ke Bharat invitis Phillip je la 16:30).

Sed ke aferoj iom malfruas estas ja normala afero cxi tie en Nepalo.

Kaj ke vi venis je la 4.50 kaj devis atingi alian feston je la 5.30 estas ja bedauxrinda, cxar do efektive vi ja ne povis partopreni nian feston (40 minutoj, inkluzive alveni al alia loko estas ja tre mallonga tempo), sed Phillip aux Bharat ja ne kulpas pro tio :-)

Bonsxance vi tamen sukcesis auxdi la grandan lauxdon pri la vortaro kaj precipe pri vi kaj via laboro, kiun Bharat faris.

Kaj dankon pri la iom surpriza donaco! Kaj gratulon! Kiam mi malfermis gxin mi ne povis ne montri gxin al la aliaj, multaj studis gxin longe kaj legis en gxi, precipe Narendra, Bharat, Poshraj, Indu.

Do, mi sentas ke nin via blogero estas kompleta kaj balanca, kaj mi finas :-)

Kore Jacob

Razeno said...

:)