2009/03/28

Pahacharhe, temis pri gastoj, diinoj

video

Okazis Pahachahre antaŭ antaŭhieraŭ. Estis la tago por preĝi al diinoj protektantaj kaj en tiu tago, kaj oni precipe honoras gastojn. Tio jam estas nia kutimo de centoj da jaroj.

Antaŭ hieraŭ okazis Ghodajatra, la konkurso de ĉevalrajdantaj soldatoj. Ĝi antaŭe estis por la armeo la okazo por feliĉigi la reĝon (kaj la prezidenton hodiaŭ). Tiuj kiuj malsukcesas en milito venas en la centro de la urbo, garditaj de centoj da soldatoj kaj montras ilian aktoradon de braveco. Ni estas tiaj. Laŭ legendo, en tiu tago, iu reĝo vidis ke simpla farmisto venis al la palaco en Patan kun mirakloj kaj la reĝo tuj donis lin rajton rajdi lian ŝatatan ĉevalon. Tiu farmisto poste rajdis ĝin ĝis la templo de diino Balkumari. Poste tiu tago fariĝis ĉiujara evento. Nun, la registaro ne multe donas penson pri la vera festivalo sed elspezas multege da mono por armea aktorado.

Hieraŭ estis la ĉaro procesio de la festivalo: la ceremonio de tri fratinoj Diinoj kaj aliaj. Homoj metas idolojn de diinoj en malgrandaj palankenoj kaj iras ĉirkaŭ la malnovaj stratoj. Mi estis en nia malnova domo ĉe Khichapokhari. Mi ricevis senpagan manĝeton sur la strato. Estas amuze, ĉiu grupo havas apartan koloron de ĉapeloj por distingi ilin kaj dancante, ludante muzikon (kaj drinkante arakon) ili ĝuas la festivalon surstrate.

Hodiaŭ vojaĝos la ĉefministro Prachanda de Nepalo al Finlando kaj kelkaj aliaj landoj. Por li vojaĝo en Eŭropo estis pli grava ol fajro en urbo Butaŭ kio bruliĝis post kiam aktivisto de la reganta partio mudir tion de alia partio. Kompreneble, li diros ke li volas fari Nepalon la plej altnivalan landon en la mondo en 10 jaroj (kiel li diris en Germanio) kaj poste diros ke Nepalo bezonas monon por fari tion kaj rekte petos almozon. Mi esperas ke Finlandanoj povos donaci al li kelke da kandeloj, ni vere bezonas ilin ĉar ni havas nur 4 horojn da elektro ĉiutage. Mi jam diris multfoje, almozpetado estas nacia sporto de NEpalo : de politikistoj al esperanstistoj.

Hodiaŭ mi iris al la NEspA por aŭdi pri la IHR analizo. Mi volis kompari la oficialan bilancon kun la bilanco kiun mi jam ricevis, de la vojaĝagento. Okazis ia tia kunveno de ili hieraŭ vespere, mi tiel aŭdis. Mi renkontis al Narendra ekstere kaj paroletis kun li pri la laboro sur la dua flanko de la vortaro. Poste mi supreniris. Mi vidis ke estis Bharat, Shree, Shakuntala (oh, estas malofta vizitanto) kaj Mahendra. Interese, ŝi diris ke mi ne venas al la asocio regule. Bharas iris al alia ĉambro por paroli kun Philip. Mi donis mian taskon, te, 21 paĝojn de laboro sur la vortaro al Philip. Kaj krolodilis kun Shri kaj pstte alvenis Parashar. Li diris al mi ke la vortaro estis granda kaj utila laboro. Mi ankaŭ vidis ke la ŝtoko de la voratroj jam alvenis al la NEspA oficejo.

Venis temo pri kritikemo de homoj. Mi diris ke mi ricevis leterojn de kelkaj partoprenintoj kaj aliaj kiuj kritikis la progarmon de IHR kaj deziris ke ĝi estu pli bone organizita en estonteco. Mi ankaŭ menciis ke kelkaj de la partoprenantoj de Nepalo eĉ petis almozon al eksterlandanoj : kelkaj feliĉe donas kaj aliaj kritikas ke tio ne estas bona parto de la IHR (Hontinde, eĉ post tiom londa diskuto kaj deklaro de nia ĝenerala sekretario ke ĉi foje NEspA neniel helpos al partoprenantoj, kelkaj petis monon al la partopreantoj, por vojaĝo de nepalanoj al Pollando). Mi diris ke mi ricevis kelke da leterojn kun plendoj sed mi ne povas kompreni kial homoj plendas al mi ĉar mi estas nenio de la asocio nun, mi nun ne estas invitita eĉ al kunvenoj de IHR. Venis respondoj. Jes, pravas ili ke estas multaj homoj en nepala movado kaj oni ne povas malpermesis iun ajn fari ion ajn. Do. Kaj, oni ne devas pensi kritike se iu volas doni monon. Estas prave ke oni ne devas ĉiam trovi erarojn en ĉiuj aferoj de la mondo sed oni devas ankaŭ sanĝi sin laŭ la situacio. Kaj mi respondis ke en la mondo neniu povis feliĉigi ĉiujn; eĉ Budho havis malamikojn. Do, estas bone ke vi parolu la veron kaj feliĉigu sin, anstatŭi pensi kio ĉagrenos kiun kaj vivi kun digno.

No comments: