2009/03/31

La sama malnova rakonto pri reĝa masakro


Paras (nur personan nomon, ĉar li nun ne havas titolon), la eksprinco de Nepalo, parolis kun ĵurnalistoj en Singapuro, kie li loĝadas de ĉirkaŭ 8 monatoj, pri la mondfama reĝa masakro. La masakro okazis la 1an de junio 2001, en Narayanhiti palaco de Katmando.

La eksprinco parolis kun Clement Mesenas kaj S Murali por "The New Paper on Sunday" la dimanĉon, la 29an de marto 2009.

Estis longa, tediga kaj senkolora rakonto por mi. Tiun rakonton ni centfoje legis, aŭskultis aŭ vidis en la reĝa televido. Do, kial nun denove?

Sume, li diris ke estis la tiama princo Dipendra kiu, freneze pafis ĉiujn en la biliardo-halo de la palaco, eble ĉar liaj gepatroj ne konsentis kun li ke li edziĝu iun iu tiu knabino. Li tamen ne povis rakonti kial nur tiu familio de la lasta reĝo, aŭ liaj gepatroj kaj gefratoj estis saviaj kiam pluvis buletoj kaj mortigis pli ol 10 homoj. Same, li ne diris kia maniere tiu povas okazi ke mortontaj homoj devis esti veturitaj al malproksima hospitalo kiam estis tia servo en la palaco men. Kaj ankaŭ li ne diris kial tiu normala post-moriga operacio ne okazis al tiuj mortintoj kvankam ili estis fakte murditaj. Oh, estas centoj da demandoj.

Nu. Mi ne plu interesiĝas kiu kial kiam kaj kiel ilin murdis. Interesa hodiaŭ estas kial la eksprinco, volis paroli kun la ĵurnalistoj de Singapuro pri la masakro. Ĉu la ĵurnalistoj estis interesaj pri la jam "entombigitaj kadavroj" ol la perdo de la monarĥismo mem?

Eble tio estas la teĥniko de Hitlero ke vi rakontu malveron 100 foje kaj ĝi fariĝos vero. Ĉu?

Strange, jam pasis sep monatoj la Maoistoj, regis la landon kaj forpelis la reĝon. Ili diris ke la reĝo estis ilia ĉefa malamiko. Sed ili ankoraŭ nenion faris por esplori la veron malantaŭ la reĝa masakro.

Dank' al la "princo" (en krampoj, ĉar ĉiuj diras) aŭ la pafiloj, ke Nepalo akiris spacon en multaj internaciaj ĵurnaloj. Eble tio estis la dua plej interesa novaĵo el Nepalo, post malriĉeso de nepalanoj.

En alia rakonto, li ankaŭ montris ke li havas planon malfermi lian propran politikan prtion en Nepalo. Ho ve! Ĉu oni devas ripeti ke li aŭ lia patro ne kulpas je masakro por malfermi partion? Nepalo estas tiu lando kie politikistoj sukcesas post murdo aŭ masakro. Do, kial li timas?

[Bonvolu viziti al jena novajxejo por legi la tutan artikolon: http://www.reviewnepal.com/]

Krom tiu varma informo, mi volas freŝigi vin. Post multaj sekaj monatoj pluvas en Nepalo. Antaŭ hieraŭ, hieraŭ kaj hodiaŭ pluvis vespere, mallonge sed tre forte, kun fulmotondro. Tamen la akvo estas tiom kara kiom estas por homoj en dezerto.

No comments: