2009/03/12

jen la fino de IHR

Jen estas la fino de la 8a Internacia Hiamalaja Renkontiĝo(IHR). Estis fino de longa preparado, diskonigo, diskuto, disputo, interkonsentiĝo ktp. Ankaŭ estis klopodo de kelkaj eksterlandanoj, kiuj amas Nepalon kaj ĝian Esperanto-movadon.

Estis nia ideo elekti regiono de Ghalegaon por ĉifoja renkontiĝo - estas ne multe sekvata promenvojo kaj ni volas doni al la partoprenantoj iom pli ol turismo - natura beleco, etna kulturo kaj gastigamo de lokanoj. Krom nepalanoj ankaŭ laboris Jacob, kiu redaktis la tekston por nia reta broŝuro (preparata de Narendra), Ursula kaj Franciska kiuj diskonigis pri ĝi dum la UK en Roterdamo, S-ro Andrej de Monda Turismo, S-ro Hori kiel ĉiam inspiris japanojn partopreni en ĝi kaj ankaŭ Sro Lee kiu donis al ni 5 koreoj. Pardonu min se mi forgesis nomojn de aliaj helpantoj. Mi korespondis kun S-ro Andrej de Monda Turismo kaj li ja aranĝis kroman vojaĝon al Nepalo, kiel parto de la IHR, sed bedaŭrinde li ne povis kolekti sufiĉe da partoprenantoj kaj li nuligis la programon.

Ĉifoje okazis granda ĥaoso pro misinformo pri la kotizo. Post longa diskuto ĉu ni pli altigu la prezon aŭ ne, ni sendis al retan broŝuron (ĉifoje ni ne eldonis la broŝuron, ĉar nia nuna prezidantino Indu ne havis tempon por informi al ni pri ŝia partopreno al UK. Ŝi fakte vojaĝis antaŭ unu monato al UK kaj multaj homoj ne sciis pri ŝia vojaĝo). Do, ni decidis diskonigi la eventon al eksterlandanoj per reto. Jacob metis ĝin en lia retpaĝo por NEspA kaj mi metis ĝin ankaŭ en mia hejmpaĝo. Mi ankaŭ metis ĝin en mondakalendaro.org kaj aliaj ejoj.

Nur post longa tempo, ni eksciis ke la kotizoj estis en dolaroj, kiuj devis esti en eŭroj. Ho! Mi ne sciis kiu kulpis, sed venis multaj multaj demandoj, kritikoj. Estis tiu tempo kiam la prezo de dolaroj kresis kaj tio de eŭroj malkreskis. Tamen la asocio ne volis sanĝi la prezon kaj mi devis korekti mian retapaĝon per la ĝustaj vortaoj de la ĝenerala sekretario (kiu ankaŭ havis mininformon).

Almenaŭ Ursula el Gemanio kaj S-ro Hori el Japanio ne estis kontenta pro la subita altigo de la kotizo kaj ili plendis, nature. Sed neniu en la oficejo estis tie por respondeci kiam mi diskutis pri la prezo kun eksterlandaj partoprenantoj kaj niaj leteroj ankaŭ estis plusenditaj al gravuloj de la asocio. Nur je la fino, ĝenerala sekretario petis pardonon al la japanoj.

Estis tiel decidita ke ĉifoje nepalaj partoprenantoj al piedvagado ne ricevos subtenon de NEspA (ĉiujare tiel oni decidas kaj post la fino, karuloj de gravuloj ricevas tiom kaj tiom) kaj NEspA nur subtenos 4 junulojn kiuj pretas voluntuli.

Mi preferis ne partopreni ĉar mi devis zorgi pri la presado de la Nepali-Esperanto vortaro kaj aliaj. Ĉiuj en la vortaro-komitato (krom Philip) decidis partopreni kaj la manuskripto restis en la presejo ankoraŭ. Mi tre deziris ke la vortaro aperu almenaŭ antaŭ la fino de la renkontiĝo. Due, mi estis atendanta al tre granda ceremonio, eble la plej granda ceremonio en la historio de Esperanto-movado de Nepalo - aranĝi inaŭguran ceremonion de nia vortaro per manoj de la prezidento de Nepalo! Kaj due, neniu instigis min ke mi ankaŭ partoprenu en ĝi - mi ne scias pri aliaj homoj sed al mi neniu petis min. Krome, mi ektimis ke okazos ĥaoso dum la piedvagado, ĉar mi vidis ke ne jam ĉio estis bone aranĝita.


Mi iris al la hotelo por adiauxi ilin. Narendra, Poshraj kaj Indus demandis cxu mi venos al ni kun ili.

Skize, okazis la interkoniĝa vespero la 26an de februaro. La partoprenantoj.. Mi ricevis mallonga mesaĝo de nia ĝenerala sekretario Bharat antaŭ du tagoj ol la programo kaj mi iris tien. Estis iom alia ĉar la 7 etaĝa restoracio de Hotel Tradicio, kien oni grimpis, estis ne nur malgranda sed ankaŭ malluma. Estis 12 japanoj, 5 koreoj, 2 germanoj, 2 Danoj, 1 Bharatano. Ĉi foje 9 nepalanoj partoprenis en la piedvagado. Ili promenis dum unu semajno apud la monto Annapurna kaj revenis al Katmando.

Dum miaj amikoj ĝuis piedvagadon, mi vizitis al la presejo por rigardi progreson pri presado de vortaro. Mi trovis iam ke ĝin oni finpresis kaj mi prenis unu folion de la presita vortaro (kaj metis ĝian foton en mia blogo). Mi daŭre kontaktis kun la unu el la sekretarioj de la prezidento por aranĝi la programon. Jes, mi misuzis mian potencon de ĵurnalisto kaj havis facilan kontakton kun li. Antaŭ ol foriro de Shri, mi prenis fotokopion de la vortaro kaj mem preparis la petleteron al la prezidento kaj lasis ĝin al lia oficejo. Okazas tiel ke oni foje okazigas la programon el la oficejo de la prezidento kiaj selektitaj gastoj estas invititaj. La afero bone progresis.

Dum ok tagoj, neniu el la partoprenantoj kontaktis min, kaj ankaŭ mi ne sukceis paroli kun ili per poŝtelefono. Nur antaŭ tri tagoj, venis al mi informo ke la programo ne povas okazis en la oficejo de la prezidento sed ni devas inviti lin al liu alia kunvenejo. Do, mi estis nervoza. Mi mem ne povas decidi pri tio kaj inviti prezidento ja estas seriozega afero. Oni devas zorgi pri sekureco kaj oni malpermesas homoj iri tra strado dum du horoj ktp. Kaj, estis neniu en Katmando por diskuti pri tio kaj mi finfine sendis mesaĝon ke mi ne povas zorgi pri la evento se ni devas inviti lin ekster lia oficejo.

Post reveno, Narendra kaj Jacob kontaktis min kaj demandis al mi pri la programo. Mi klarigis ke mi ne sukcesis aranĝi tion ĉar mankis ĉe mi homoj por subteni min aŭ helpi min decidi cxu ni bonvenigu la prezidenton en iu luksa hotelo aux ne. Do, mia potenco kiel ĵurnalisto iris vane.

Antaŭe Jacob diris ke li ne havos tempon por la internacia vespero kaj poste li sendis mesaĝon ke li povos aranĝi tempon. Mi ŝerce demandis al li ĉu iu invitis lin? Min neniu invitis.

Sen informo aŭ invito, iris rekte al la kuvenejo la 9an de marto, vespere. Mi elktis seĝon en malantaŭa angulo kaj Narendra diris ke li estis ĵus parolanta pri mi. Neniau aliaj homoj rigardis min.

Kiel ĉiam Bharat gvidis la programon. Li invitis eks-prezidanton Mukunda kaj vic-prezidanto Narendra por mallonga saluto. Archana venis por doni bonvenigan mesaĝon. Reprezentantoj el Japanio, Koreio kaj Germanio rite al la asocio por la aranĝo kaj parolis pri ilia sperto. Kim el Danio kantis kaj Shri venis por legi lian poemon pri virino. Indu legis sian mesaĝon kaj anoncis finon de la programo.

Antaŭ ol la fino, Bharat en du minutoj montris la vortaron kaj legis ĝian nomon kaj nomoj de kompilinto kaj redaktoroj. Li ankaŭ diris ke ĝin oni vendas kontraŭ 100 rupioj kaj haveblas nun. Kaj ĝuste tiam Jacob iris antaŭen kaj klarigis pri la graveco de la vortaro kaj ankaŭ diris ke oni eĉ povus havi version de ĝi por poŝtelefoniloj. Strage, neniu inter eble 20 nepalanoj staris kaj diris ke li aŭ ŝi volis aĉeti la vortaron. Neniu estis feliĉa post la historia eldono de la voratro, krom mi, tiel mi opinis. Oni simple ne sentis bezonon paroli pri ĝi, aŭ la vortaro ne meritas parolon, laŭ ili.

Nin oni donis duono de glasoj da frukto-suko (aŭ viskio) antaŭ ol komenco de la dua parto. La dua programo komenciĝis per kantoj de japanoj. Kim el Danio vere estis la perlo de la programo - li donis al ni kvar kantojn, kun lia filo. Mi kantis kanton "Trans la rivero". Ĝi estas traduko de la kanto de etno Gurunoj "Wari Jamuna pari jamuna". Bharat, kiel kutime, prenis tamburon kaj komencis napali version de la kanto. Poste kantis Rudra.

Sekvis aŭkcio. Saitu Tume gvidis ĝin. Venis manĝaĵoj, libroj, T ĉemizoj, ombreloj, jupo, koloroj, fluto kaj aliaj. Estis amuza aĉeti ion en aŭkcio ĉar ni scias ke la gajno de la aŭkcio iros al la asocio. Je la fino, ili kolektis 2,920 rupioj kaj ĝin ricevis kasisto Shri. Mi esperas ke ĉifoje la mono ne malaperos.

Ni iris malsupre por manĝi kaj mi havis ŝancon paroli kun kelkaj kaj aŭskultis iliajn spertojn dum la piedvagado. Mi povis paroli kun 4 personoj.

Estis plano ke ni ĝuos koncerton de Kim post manĝo. Sed post manĝo, okazis kverelo inter kelke da nepalanoj. La vortaroj estis kaŝitaj kaj Nabin Shrestha volis ke oni donu kelkej da kopiojn al mi. Shri furioze venis al mi kaj lasis tuton al mia tablo. Mi provis kveitigi la aferon. Kaj mi, preskaŭ perforte devigis al li ke li disdonu kopiojn de la vorataro al la internaciaj partoprenantoj. La koncerto ne povis okazis ĉar post manĝo Bharat prenis la tamburon kaj kantadis nepali-lingve. Je la fino, Kim, tre interese, spontene kantis kanton pri mia vortaro!

Mi komprenis ke ĉi foje la aranĝo estis pli malbone ol dum antaŭaj renkontiĝo. Estis plenplena de mankoj. La eksterlandanoj ne havis sufiĉe da informoj pri la ĉiutgaj eventoj kaj klarigo pri kio okazas ĉirkaŭe. La nepalanoj devis esti gvidantoj kaj ankaŭ tradukantoj kiam la eksterlandoj bezonis helpon. Sed okazis tiel ke la nepala grupo estis antaŭe aŭ aparte kaj neniu zorgis la gastojn. Lingvo estis alia problemo, ne multaj parolis Esperanton kaj tiuj kiuj troviĝis ĉirkaŭe ne parolis lingvon sufiĉe bone por klarigi aferojn. Kaj estis kelkaj kiuj preskaŭ ne parolis Esperanton. Mi povis imagi kiel eksterlandanoj travivis. Kaj la domoj de vilaĝanoj ne estas ĉiam konvenaj. Komforto de ne estas ĉiam gravas kiam ili povis komuniki kun domo-posedantoj sed kelkaj devis trapasi nokton en fremdaj domoj per monologoj. Ne venis aranĝantoj tie por klarigi kion la gastoj volis scii aŭ kion la dom-posedantoj volis diri. Tiuj komunikis kiuj konis la anglan - ambaŭ flanke, kaj Esperanto tute mankis. Trie la servo estis malkontentiga, foje iu simple bojkotis manĝon ĉar tio ne plaĉis al ili. Kelke da nepalaj partoprenanotj ĝenis la vilaĝanojn kiam ili prezentis dancojn ktp. La vilaĝanoj ankaŭ foje estis ne kontentaj ĉar la agentio ne sufiĉe pagis al ili. Laste, la vetero ne estis agrabla : oni ne povis vidi la panoramon de Himalajo dum tagoj (tiun neniu povis helpi, bedaŭrinde).

Cetere, oni malferme petis almozon al eksterlandanoj por luksaj vojaĝoj. Kaj staris ankaŭ tiuj fanfaremaj riĉuloj en vicoj por peti monhelpon por nedevigaj vojaĝoj al Eŭropo. Tiuj homoj ankaŭ atendis helpon kiuj jam ricevis tian helpon multfoje dum iliaj antaŭaj vojaĝoj kaj tiuj kiuj apenaux venas al sabataj kunvenoj.

Preskaŭ ĉiufoje okazas tiel. La evento de IHR restas organizo de Nepala Esperanto-Asocio ĝis kiam la eksterlandanoj venas ka pretas pagi monon kaj tuj poste ĝi fariĝas persona afero de unu aŭ du gravuloj de la asocio. De tiam, ili en komunikas al aliaj nespanoj, ne donas informon kiuj kiom pagas kaj kiom vere ni gajnas pri tio. Nur post monatoj ili prezentas bilancon (verŝajne falsan) kun malgranda profito.

Ne utilas diskuti pri kio okazis dum la piedvagado. Mi nur scias ke ili postulis informojn, plendis, kritikis, kverelis kaj kriis. La gastoj estis simple furiozaj pro misaranĝo, miskompreno kaj ankaŭ pro trompo.

Kiel mi skribis en la japana revuo "Revuo Orienta", la IHR jam fariĝas nia gloro kaj ĝin ni nepre devas daŭrigi kiel simbolo de la Esperanto-movado ne nur de Nepalo sed ankaŭ kiel elstara ero de Azia movado. Tamen nun venas tempo ke ni devas serioze analizu ĝin. Jaroj post jaroj ĝi fariĝas pli kaj pli komerca; ni ne povas tro multe ekspluati amon de kelkaj esperanstistoj tiom ke ili ne plu volus aŭdi nomon de Nepalo en estonteco. Almenaŭ unu inter la partoprenantoj jam anoncis ke li/ŝi ne partoprenos en ĝi en estonteco. Ne gravas se ni perdas unu personon, gravas ke ni perdas amo de tiu persono al Nepalo, al nepala movado.

Mi estis for de IHR dom tri jaroj pro samaj kialoj kaj poste mi denove gluis sin al tio, kvankam oni ne malferme bonvenigis min. Do, venas tempo ke mi denove pensu ĉu mi daŭre iru tien kaj estu parto de misaranĝo. Aŭ, pli grave, ĉu ne estos la fino de la 13 jara historio de IHR mem?

No comments: