2009/03/20

Baloto de pupoj

Okazis hieraŭ interesa baloto en Nepalo: Ĝi ne estis por la Konstitucia Asembloj, nek ĝi estis por parlamento aŭ lokaj administrejoj sed por unio de studantoj en la registara universitato "Tribhuwan". Tamen ĝi ŝajnis egale politika. Estis baloto de pupoj.

Estis nur gestudentoj sed estis tute subtenitaj, promociitaj de politikaj partioj, gvidistoj. Eĉ ministroj pri administrado kaj finaco iris al al tiu universitato por peti voĉodonon! Ĉu tio okazas en viaj landoj? Do, fakte, la studentoj de tiu universitato estas nur pupoj de politikaj partioj. La partioj bezonas homamason por pruvi ke ili estas veraj, "laŭ popoldeziroj", kaj ilia subtenanotj povas esti nur studentoj senkapaj. Do.

La studentoj, gviditaj tri ĉefaj politikaj partioj estis aktivaj dum kelkaj semajnoj por sukcesi aŭ akiri la plej multe da seĝojn en universitataj kolegioj. Tion ili povis fari nur per batalo, mono kaj minaco.

Finfine, tiuj pupoj estis feliĉaj kiam ili akiris seĝojn: ne por devigi registaron aranĝi bonan planon por la edukado, sed por subteni ion ajn de "iliaj" partioj kaj protesti kontraŭ ion ajn de "alies" partioj. Tiel ili pasas jarojn en la universitato. Kaj, multaj el ili eniras en universitato nur por kandidati en tiu baloto kaj ili eĉ povas esti tie dum dekoj da jaroj, senlabore kaj ne studante, nur fariĝi pupoj dum ĉiuj balotoj. Ili pagas monon por eniri, tute ne studas, tute ne sidas en ekzamenoj kaj denove, en alia jaro, ili eniras al la universitato kiel freŝaj studentoj. Plej multe el ili estas enmigrantoj el aliaj distriktoj, kiuj tenas sufiĉe bonajn vivstiloj sen laboro kaj bone vivas en Katmando. Neniu scias de kie ili gajnas monon. Mi vidas kelke da homoj tiaj ankaŭ en nia Esperanto-asocio.

No comments: