2009/02/08

NEspA kunveno, IHR, vortaro kaj mia vojaĝrakonto

Estis nur du vicprezidantoj en nia asocio heraŭ por kunveni kiam mi atingis. Estis ankaŭ du junulinoj, kiuj venas ĉe la asocio malofte pro okupiĝo. Poste venis iu nekonata lernanto kaj ankaŭ Mukunda.

Mi tre esperis ke okazos ia tia prelego aŭ klarigo pri okazonta IHR. Sed la gravaj respondeculoj ne havis tempon por veni al la asocio.

Mi vidis Poshrajon post longa tempo. Li estis okupita pro liaj personaj aferoj. Li demandis al mi pri la vorato kaj mi klarigis ke ĝi jam estas en la presejo. Li samtempe informis min ke estas iu esperantistino el Aŭstralio nuntempe en Nepalo. Mi ĝojus renkonti ŝin kaj iomete babili en Esperanto. Antaŭe ni havis tradicion ke se iu eksterlandano venas ni dissendas informon pri li aŭ ŝi por ke ni ĉiuj renkontiĝu kaj praktiku Esperanton. Nun tio ne plu estas nia regulo. Krome estas la biciklistoj en Pokhara. Mi legis ke ili ĝuis konatiĝon kun la lokaj esperantistoj. Sed mi timas, kial ili neniel informis pri la gastoj al mi?

Intertempe, mi ĝojus anonci ke nia kara, grava kaj ŝatata vortaro finfine iris al presejo. Ni fakte devas atendi dum kelkaj tago por vera presado. Oni devas starigi niajn manuskripton en vico ĉar laboroj abundas sed la presisto nur povas labori nur dum 8 horoj dum 24 horoj, ĉu tage aŭ ĉu nokte, ĉar la registaro donas al ni elektron nur dum tiom longa periodo.

NEspA finfine decidis la 7an de decembro eldoni la vortaron kaj peti monon al KAEM, kiel jam estis aranĝita ke KAEM estas preta subvencii finance por la vortaro. Kaj ni donis al NEspA (precipe kopiojn al Indu (kiu ne povis veni), al Bharat, al Mukunda kaj aliaj dum la Zamenhoftago, la 15an de decembro. Poste, Bharat skribis leteron al KAEM la ..an de januaro ka ĝi sendu monon. Jen estis la historia letero:
"From: bharat ghimire
Date: 2009. 1. 25 14:42
Subject: NEspA oficiale petas helpon por aldoni vortaron
To: Lee Jungkee , lee keey
Cc: luno1962@gmail.com, thapalia_indu@hotmail.com, shree_pokharel@yahoo.com, hori yasu , Mukundaraj Pathik

Estimata s-ro Lee,
NEspA finfine finkalkulis kun presejo por la eldonado de la vortaro. Kaj estrara kunsido decedis peti helpon por la bezonata sumo al KAEM. La sumo estas 1400 Euxrojn por tuta elspezoj. Do, bv. sendi tiun sumon al jena konto de NEspA.

Nepala Esperanto Asocio
oo1 00061100018
Himalayan Bank Limited,Tridevi Margh,Thamel, kathmahdu, nepalo
Kore
Bharat Kumar Ghimire
Gxenerala Sekretario"

Kaj, la an de januaro, mi petis al Indu, la prezidanto de NEspA doni kelke da vortojn. Ŝi sendis ĝin kaj mi tradukis ĝin en Nepali. Jen estis ŝia letero, ankaŭ historia:

"From Indu Thapalia
to "jacob.nordfalk" ,
razeno@gmail.com,
shree_pokharel@yahoo.com
date Mon, Feb 2, 2009 at 11:00 AM
subject Pri la vortaro!
mailed-by gmail.com

Karaj mi sendas mian mallongan skribado pri la virtaro. Ankaux mi sendas mian malgranda foton se bezonas.

Mi tre gxojas skribi kelkajn frazojn en tiu cxi historia dokumento kiun NEspA post longa klopodo, aperigis. Dank al la vortara komitato, kiuj laboris senhalte tage kaj nokte. Kaj KAEM / UEA por financan suptenon por aldoni gxin.
Sendube vortaro ne estas facila laboro. Por fari vortaron, ni devas longe kaj serioze labori, tamen certe trovigxos erarojn poste.Ni trovu ilin kaj poste en alia eldono, vortaro aperos en pli kaj pli korekta kaj gxusta. Mi petasal la legantoj ke vi marku en la vortoj se vi trovos erarojn. Dank al cxiuj kaj vivu Esperanto.
Indu Devi Thapaliya
Prezidanto
Nepala Esperanto-Asocio"

Jam estis decidita ke mi ne pensu pri la mono. Tamen mi persone petis al la prezidanto skribi leteron al KAEM. Ŝi dris ke ŝi bone konas la regulon de KAEM kaj .... Mi kredas ke ŝi bone helpas kaj al NEspA kaj al KAEM, ĉar ŝi nun havas du respondecojn.

Do, tiel ni kune faras historion. En Esperanto-movado, ni ĉiuj havas niajn rolojn. Morgaŭ, post jaroj, homoj serĉos kiu kiom kiam kial faris por antuaxenigi la movadon, por diskonigi la internacian lingvon inter nepalanoj. Homoj certe citos tiujn skribaĵojn de gravaj esperantistoj de Nepalo. Mi dankas al ĉiuj por iliaj ĉiaj subtenoj por eldoni la vortaron.

Certe la voratro havas eraron kaj ni trovu ilin, kiel la prezidanto jam diris. Post eldoniĝo ni eble diskutos kiom da eraroj ĝi havas kaj kiuj kiam kiel subtenis nian teamon por forigi ilin. La manuskripto, kiel ĝin mi preparis estis en la reto kaj samtempe sur la tablo ĉe la asocio ekde 15an de decembro 2007. Nu, tiuj esperanstitoj, kiu deziris ke la vortaro eldoniĝu kaj ĝi estus senerara tralegis ĝin, trovis erarojn kaj povis doni bonajn konsilojn. Ni poste parolos pri tio ankaŭ. Ni celebru la finon de la laboro!

Post fino de laboro sur la vortaro, mi tralegas la korektitan version de mia manuskripto de "Vojaĝo al Muktinath", (temas pri la vojaĝrakonto kiun mi verkis antaŭ tri jaroj) post longa dilemo, mi finfine decidas eldoni ĝin, okaze de la IHR. Mi tre ĝojas ke mi renkontis s-inon Tatjana kiu bone regas la lingvon kaj konsentis redakti mian manuskripton. Tio multe helpas min kompreni kiel malbone mi skribas.

2 comments:

David Curtis said...

Koran dankon, Razen, mia malnova amiko, pro viaj interesaj informo kaj fotoj. Kiam mi estis nur sepdek-jara, mi aktive partoprenis la Unuan Azian Esperanto-Kongreson, sed nun mi estas okdek-du jara kaj devas zorge pripensi tian vojaĝon. Tamen, mi forte subtenas Esperanto-instruadon en ĉiuj lernejoj en ĉiuj landoj, kaj esperas ke la eduko-instancoj de Nepalo vizitos la retejon: Springboard to Languages.

David Curtis said...

Bedaŭrinde mi ne scias kiel uzi malsimilan konton. Mia retadreso estas esenca, sed tiu retadreso malebligas al mi malfermi novan konton. Mi jam provis fari tion plurfoje. Kiam ajn mi provas, la Google sistemo malaprobas mian pasvorton. Kiam mi skribas alian pasvorton, ankaŭ tio estas malaprobita. Mi ŝercas ke estas pli facile forrabi oran de bankego, ol eniri Google.