2009/02/28

Bildoj de interkonigxa vespero de IHR2009

Jen mi enmetas kelke da fotoj pri la interkonigxa vespero de Internaica Himalaja Renkontigxo 2009.







2009/02/27

La Internaicia Himalaja Renkontigxo ekis!

Post longa preparado kaj kunlaboro de membroj de Nepala Esperanto-Asocio, la Internacia Himalaja Renkontigxo komencigxis.

Venis cxirkaux 20 geesperanstistoj de diversaj landoj cxefe - Japanio, Koreio, Germanio, Danio, Barato ka.

Interese, devove venis kelkaj nekonataj geesperantistoj nepalaj. Mi ne scias kial, mi ne konas tiujn gesamideanojn kiuj venas je tiaj gravaj progamoj. Mi kulpas.

La vesperemangxo estis bongusta.

Ni okazigis la interkonan vesperon heraixu vespere sub kandellumo.

Fofoj aperos vespere.

2009/02/24

Biciklantoj lasis min


La mondbiciklantoj Alice kaj Cedric hieraux alvenis de vojagxo kaj denove ili lasis min hodiaux. Ili volas refoje rajdi biciklon al montaro. Ili alvenos la 26an por esti cxe la malfermo de la IHR. Estos vere interese se ni havos gastojn.

2009/02/23

Ges-roj Chauvin venis cxe mi el Francio


Catherine Chauvin, maljuna esperantistino el Francio venis al Nepalo antaux du semajnoj kun sxia edzo. Sxi venis al mia hejmo kaj gastigxis dum du tagoj. Estis tre gxentila, interesa kaj amainda paro. Sxi lasis mian hejmon antaux du tagoj, la 21an de februaro. Ili planas gxui vilagxon cxirkaux Barhabise kaj revenos al la cxefurbo.

2009/02/14

La mondviciklistoj estas en Katmando.


Finfine venis la paro de francaj mondbiciklistoj - Alice kaj Cedric - al Katmando la 13an de februaro vespere. Ili fartas bone kaj bonorde gastiĝas ĉe mi.

Estis tre tre interesa renkonti ilin. Ili komencis la vojaĝon el Francio en Aprilo 2008 kaj jam lasis iliajn piedmarkiojn en 12 landoj - en Germanio, Hungario, Rumanio, Irano Bharato ka. Iliaj sakoj havis glumarkon pri Esperanto kaj Ili renkontis geesperantistojn tie kie eblis.

Antaŭ ol veni en Katmando, ili eniris Nepalon de Mahendranagar kaj unue vojaĝis al Poĥara, renkontis esperantistojn tie kaj piedpromenis ĝis la bazo-Kampo de Monto Annapurna.

Hodiaŭ tagmeze ili iris al Esperanto-Domo de nia Nepala Espranto-Asocio sed ili ne povis vidi la ĉambro ĉar tiuj kiuj kunportas ŝlosilojn ne venis. Estis Narendra, Rudra, la du lernantoj kaj la francoj kiam mi antingis tien. Ni staris antaŭe dum duono da horo kaj poste trinkinte teon revenis.

Ili restos en Katmando dum ĉirkaŭ kvin tagoj kaj poste ili travojaĝon aŭ al Tibeto aŭ al Bangladeŝo.

Neniu jam informis al mi pri aktualaĵo pri IHR. Mi kredas tamen ke ĉio estas en ordo

2009/02/13

je morto de klaku.net kaj mondakalendaro.ort

Tre bedaŭrindas ke ne plu funkcias la retejoj "klaku.net'" kaj "mondakalendaro.org'.

Kiam ni, la "malgranda" grupo de geesperantistoj tra la mondo, volas disvastigi nian spacon en la reto, la morto de du junaj (kreskantaj, viglaj, ambiciaj) paĝoj nepre estas vundiga por mi. Ne temas pri morto de tiu kaj tiu paĝo nur, sed temas pri ekmortiĝo. Nun ni komprenu ke ankaŭ eblas mortiĝo de Esperanto-paĝo. Vidu, morto de la paĝo ankaŭ signifas morto de espero de kreintoj, uzintoj kaj vizitintoj.

Ĉu tio ne signifas ke nia rondo (aŭ ni mem) estas ne tiom fortaj kiom ĝi aperas en esperanto-revuoj, diskkutgrupoj, organizaĵoj kaj pompaj kongresoj?

Grava estas tio ke niaj grizharaj ipmeriestroj de Esperanto-movado jam ne komprenis ke ni ie, iel mansanas. Kredu min, ke la du paĝoj mokis vin silente.

2009/02/08

NEspA kunveno, IHR, vortaro kaj mia vojaĝrakonto

Estis nur du vicprezidantoj en nia asocio heraŭ por kunveni kiam mi atingis. Estis ankaŭ du junulinoj, kiuj venas ĉe la asocio malofte pro okupiĝo. Poste venis iu nekonata lernanto kaj ankaŭ Mukunda.

Mi tre esperis ke okazos ia tia prelego aŭ klarigo pri okazonta IHR. Sed la gravaj respondeculoj ne havis tempon por veni al la asocio.

Mi vidis Poshrajon post longa tempo. Li estis okupita pro liaj personaj aferoj. Li demandis al mi pri la vorato kaj mi klarigis ke ĝi jam estas en la presejo. Li samtempe informis min ke estas iu esperantistino el Aŭstralio nuntempe en Nepalo. Mi ĝojus renkonti ŝin kaj iomete babili en Esperanto. Antaŭe ni havis tradicion ke se iu eksterlandano venas ni dissendas informon pri li aŭ ŝi por ke ni ĉiuj renkontiĝu kaj praktiku Esperanton. Nun tio ne plu estas nia regulo. Krome estas la biciklistoj en Pokhara. Mi legis ke ili ĝuis konatiĝon kun la lokaj esperantistoj. Sed mi timas, kial ili neniel informis pri la gastoj al mi?

Intertempe, mi ĝojus anonci ke nia kara, grava kaj ŝatata vortaro finfine iris al presejo. Ni fakte devas atendi dum kelkaj tago por vera presado. Oni devas starigi niajn manuskripton en vico ĉar laboroj abundas sed la presisto nur povas labori nur dum 8 horoj dum 24 horoj, ĉu tage aŭ ĉu nokte, ĉar la registaro donas al ni elektron nur dum tiom longa periodo.

NEspA finfine decidis la 7an de decembro eldoni la vortaron kaj peti monon al KAEM, kiel jam estis aranĝita ke KAEM estas preta subvencii finance por la vortaro. Kaj ni donis al NEspA (precipe kopiojn al Indu (kiu ne povis veni), al Bharat, al Mukunda kaj aliaj dum la Zamenhoftago, la 15an de decembro. Poste, Bharat skribis leteron al KAEM la ..an de januaro ka ĝi sendu monon. Jen estis la historia letero:
"From: bharat ghimire
Date: 2009. 1. 25 14:42
Subject: NEspA oficiale petas helpon por aldoni vortaron
To: Lee Jungkee , lee keey
Cc: luno1962@gmail.com, thapalia_indu@hotmail.com, shree_pokharel@yahoo.com, hori yasu , Mukundaraj Pathik

Estimata s-ro Lee,
NEspA finfine finkalkulis kun presejo por la eldonado de la vortaro. Kaj estrara kunsido decedis peti helpon por la bezonata sumo al KAEM. La sumo estas 1400 Euxrojn por tuta elspezoj. Do, bv. sendi tiun sumon al jena konto de NEspA.

Nepala Esperanto Asocio
oo1 00061100018
Himalayan Bank Limited,Tridevi Margh,Thamel, kathmahdu, nepalo
Kore
Bharat Kumar Ghimire
Gxenerala Sekretario"

Kaj, la an de januaro, mi petis al Indu, la prezidanto de NEspA doni kelke da vortojn. Ŝi sendis ĝin kaj mi tradukis ĝin en Nepali. Jen estis ŝia letero, ankaŭ historia:

"From Indu Thapalia
to "jacob.nordfalk" ,
razeno@gmail.com,
shree_pokharel@yahoo.com
date Mon, Feb 2, 2009 at 11:00 AM
subject Pri la vortaro!
mailed-by gmail.com

Karaj mi sendas mian mallongan skribado pri la virtaro. Ankaux mi sendas mian malgranda foton se bezonas.

Mi tre gxojas skribi kelkajn frazojn en tiu cxi historia dokumento kiun NEspA post longa klopodo, aperigis. Dank al la vortara komitato, kiuj laboris senhalte tage kaj nokte. Kaj KAEM / UEA por financan suptenon por aldoni gxin.
Sendube vortaro ne estas facila laboro. Por fari vortaron, ni devas longe kaj serioze labori, tamen certe trovigxos erarojn poste.Ni trovu ilin kaj poste en alia eldono, vortaro aperos en pli kaj pli korekta kaj gxusta. Mi petasal la legantoj ke vi marku en la vortoj se vi trovos erarojn. Dank al cxiuj kaj vivu Esperanto.
Indu Devi Thapaliya
Prezidanto
Nepala Esperanto-Asocio"

Jam estis decidita ke mi ne pensu pri la mono. Tamen mi persone petis al la prezidanto skribi leteron al KAEM. Ŝi dris ke ŝi bone konas la regulon de KAEM kaj .... Mi kredas ke ŝi bone helpas kaj al NEspA kaj al KAEM, ĉar ŝi nun havas du respondecojn.

Do, tiel ni kune faras historion. En Esperanto-movado, ni ĉiuj havas niajn rolojn. Morgaŭ, post jaroj, homoj serĉos kiu kiom kiam kial faris por antuaxenigi la movadon, por diskonigi la internacian lingvon inter nepalanoj. Homoj certe citos tiujn skribaĵojn de gravaj esperantistoj de Nepalo. Mi dankas al ĉiuj por iliaj ĉiaj subtenoj por eldoni la vortaron.

Certe la voratro havas eraron kaj ni trovu ilin, kiel la prezidanto jam diris. Post eldoniĝo ni eble diskutos kiom da eraroj ĝi havas kaj kiuj kiam kiel subtenis nian teamon por forigi ilin. La manuskripto, kiel ĝin mi preparis estis en la reto kaj samtempe sur la tablo ĉe la asocio ekde 15an de decembro 2007. Nu, tiuj esperanstitoj, kiu deziris ke la vortaro eldoniĝu kaj ĝi estus senerara tralegis ĝin, trovis erarojn kaj povis doni bonajn konsilojn. Ni poste parolos pri tio ankaŭ. Ni celebru la finon de la laboro!

Post fino de laboro sur la vortaro, mi tralegas la korektitan version de mia manuskripto de "Vojaĝo al Muktinath", (temas pri la vojaĝrakonto kiun mi verkis antaŭ tri jaroj) post longa dilemo, mi finfine decidas eldoni ĝin, okaze de la IHR. Mi tre ĝojas ke mi renkontis s-inon Tatjana kiu bone regas la lingvon kaj konsentis redakti mian manuskripton. Tio multe helpas min kompreni kiel malbone mi skribas.

2009/02/01

Ni memoris la puĉon

Ni memoris hodiaŭ la fifaman puĉon de eksreĝo Gjanendra, kiu okazis antaŭ 4 jaroj. Estis neimagebla teruro por ni. Venis subite lia mesaĝo en la ŝtata televido ke nia registaro ne plu estas! Kun serioza kaj malkontenta mieno, li diris ke la elektita ĉefministro estis nekapabla kaj do li mem prenis la respondeco de "ĉefo de kabineto" kaj li elektis liajn ministrojn, aŭ nekontatajn aŭ fifamajn.

Subite homoj trovis ke ne plu funkciis telefono, poŝtelefono kaj reto. Eĉ ne estis kabla televido kun internaiaj kaneloj. Ho! Homoj eĉ ne havis kuraĝon paroli pri ĝi en hejmoj. Poste venis novaĵoj kompreneble, per buŝoj al oreloj, ke ĉefaj politikistoj estis aretitaj en siaj hejmoj. La stratoj fariĝis malpneja kaj videblis armeo kune kun grandaj militveturiloj.

Estis mia feria tago sed mi ne povis resti ĉe hejmo; mi tuj kuris al mia laborejo (tiam mi larois por la angla ĵurnalo The Himalayan Times) kaj ĝi estis kvazaŭ tombejo. Ĉiuj jam venis sed estis morte silentaj. Ni ne scis kion ni skribos vespere. Niajn ĵurnalojn cenzuris armeaj oficistoj. Dum semajno daŭris tia silento. Mi sekrete skri\bis pri tiu sperto sur kajero kaj mi ĝin poste metis en mia retpaĝo www.razeno.net (aux rekte cxe http://razeno.googlepages.com/pucxo. Pro la malfacilo ni devis prokrasti jam aranĝitan 4an Azian Kongreson. Libera Folio bone raportis pri tio.

Tiel pasis 18 monatoj. La reĝo venis kun novaj aktoj de la dramo kaj ĉiuj mem malsukcesis. Li ne povis fari ion magian por la popolo. Do, devis esti la fino. Aliflanke, la politikaj partioj protestadis kaj intertempe okazis historia traktato inter la politikaj partio kaj la Maoistoj ke ili kune batalu kontraŭ la aŭtoritata regado de la reĝo. Dum la protestado, ĵurnaloj kaj retpaĝoj ne havis rajton rekte skribi kontraŭ reĝo. Kaj mi, per mia antaŭa blogejo www.razeno.blog.com duaxre raportis pri la protestoj kaj la aĉaj paŝoj de la reĝo. Mi eĉ iam skribis -- "Nepalo iras respubliken".

Jen, la fino: La reĝo devis anonci ke "laŭ la deziro de la popolo". Li forlasis la regadon kaj invitis la politikajn partiojn revivigi la parlamenton kaj ekpreni respondecon de la registaro.

Tiel, la 240-jaraĝa dinastio de Ŝaha akceptis malvenkon. Paŝoj post paŝoj, nun la reĝo estas nenie kaj ni nun havas Federalan Demokratian Respublikon de Nepalo. La politikaj progresoj daŭras, malgraŭ etaj malkontentoj inter la politikaj partioj. Ni povas diri, tio okazis dank' al knabeca poĉo de la reĝo.
- - -
Hieraŭ estis Sri Panchami, la tago de printempa festivalo laŭ nepala sistemo. ni havis regulon ke la reĝo iru al la historia palaco de Hanumandhoka por aŭskultu la printempan muzikon. Sed ĉi foje, iris tien la prezidento.

Estas la tago de infanoj por ekinstruiĝi kaj por gestudentoj preĝi al dio de edukado Mahamanĝuŝri (aŭ diino Sarasuati, por Hinduanoj). Multaj homoj iris al temploj por preĝi al dio (aŭ diino) por sukcesi en ekzamenoj.
- - -
Mi iris al Esperanto klubo tagmeze. Mi esperis ke multaj homoj sciivolos pri la voratro. Estis nur Narendra, Shri, Rudra, Nabinlal kaj Philip. Shri kaj Rudra kalkulis monon.

Mi aŭdis ke Bharat jam skribis mallongan leteron al KAEM ke ĝi sendu monon por eldoni la vortaron. Sed kiel mi scias, la petleteron devis skribi Indu, la prezidantino. Mi kredas ke kiel KAEMano, ŝi devas bone scii pri la regulo. Mi ne scias pri aliaj KAEManoj, sed mi opinias ke la KAEM-prezidanto estas pozitiva por la vortaro de Nepalo. Sed mi aŭdis ke ŝi estas en la vilaĝo. Mi multe esperas ke aliaj KAEManoj ankaŭ bone helpu al historia eldono de Nepalo.

Neniu estis tie por paroli pri la IHR kiu okazos post unu monato. Mi aŭdis ke Bharat iros al montoj por akompani al S-ro Arai kiu baldaŭ venos por lia privata piedvagado. Mi tre deziras ke mi ankaŭ partoprenu en ĝi.

Vendrede, mi, Jacob kaj Sri iris al la presejo por diskuti pri la grandeco de la vortaro. La teĥnikisto proponis ke ni faru ĝin iom malgranda. Jacob preparis alian finlaboritan version de la vortaro. Lunde ni iros al la presejo por la eldonado!

Interalie, mi rapide preparas la libreton Vojaĝo al Muktinath, kiun ĵus finredaktis Tatjana. Mi kredas ke ĝi eldoniĝos ĝis la fino de la renkontiĝo.